Enkomputiligis Don HARLOW

La arbo

de Blaze KONESKI

elmakedonigis Takaĉ ZELJKO

aperis en Norda Prismo, 57/4, p. 199


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Blaze Koneski: (n. 1921) makedona poeto. La poemkolektoj: La tero kaj la amo, (1948), Poemoj (1953) La teksistino (1955).

Forfalintaj folioj, vokas
tiujn, kiuj ankoraŭ
pro la terenfala necerto
pendotremas sur la arbo:

"Alŝvebu malsupren ke ni kune velku,
kaŝiĝu ĉi tien de la ventego,
en la trankvilon ĉeradikan.

Ĝi restu tutnuda la ŝtrumpiĝinta skeleto
spasmoetendante la membrojn
siajn nigrajn en la spacon,
la trunko ĝia, estu fluujo
por la aŭtunaj pluvaj akvoj.

Kaj ni dense, are sieĝos ĝin,
ke la cirklo de niaj memoroj
flave-oraj, estu -- netransirebla."