Enkomputiligis Don HARLOW

El la "Senbilda bildlibro"

de Hans Christian ANDERSEN

eldanigis Karen BRUNSHØJ (Kvara vespero) kaj Gerda THORSTEIN (Trideka vespero)

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝoj 217-218


Ni daŭrigas la elektadon el la rakontoj de la luno per du "vesperoj", kiu krom la stila ĉarmo de la granda fabelisto, donas ankaŭ iaspecan kulturhistorion el la komenco de la antaŭa jarcento.

Kvara vespero

"Hieraŭ vespere mi ĉeestis germanan komedion", diris la luno, "estis en malgranda urbo; stalo estis ŝanĝita al teatro, tio estas: la fakoj restis sed estis ornamitaj kiel loĝioj, kaj ĉiuj lignaĵoj estis kovritaj per multkolora papero; de sub la malalta plafono pendis malgranda fera lustro, kaj por ke ĝi -- same kiel en grandaj teatroj -- povu malaperi, kiam la sonorilo de la sufloro diris sian "lingeling", estis enmasonita super ĝi renversita kuvo. "Lingeling!" kaj la malgranda ferolustro saltis duonan ulnon; kaj oni sciis, ke la ludo komenciĝos. Juna princo kun sia edzino, kiuj trapase gastis la urbon, ĉeestis la prezentadon, kaj pro tio estis plenplene, nur sub la lustro estis kvazaŭ eta kratero. Tie sidis neniu, la kandeloj gutis "gut! gut!". Mi vidis ĉion, ĉar estis tiel varme, ke oni estis devigita malfermi ĉiujn lukojn en la muro, kaj de ekstere rigardis tra ĉiuj lukoj servistoj kaj servistinoj kvankam la polico interne sidante minacis per la bastono. Proksime al la orkestro oni vidis la junan princoparon en du malnovaj apogseĝoj, en kiuj cetere la urbestro kaj lia edzino kutimis sidi, sed hodiaŭ vespere ili devis sidi sur la lignaj benkoj same kiel la aliaj burĝoj. "Jen oni vidas, ke eminentulo superas eminentulon" mallaŭte rimarkis la sinjorinoj, kaj ĉio per tio plisoleniĝis. La lustro saltadis, la plebo batadis, kaj mi -- jes la luno ĉeestis la tutan komedion."

Trideka vespero

"Proksime al la ŝoseo", diris la luno, "troviĝas gastejo, kaj ĝuste kontraŭ ĝi estas granda veturilejo, kies tegmento estis tegmentata. Mi rigardis tra la ĉevronoj kaj la malfermita luko la profundon de la malkomforta ejo; meleagro dormis sur trabo, kaj en malplena furaĝujo ripozis la selo. Meze de la ejo staris vojaĝveturilo, la gesinjoroj tie dormis tute trankvile, dum la ĉevaloj trinkis kaj la koĉero streĉis siajn membrojn, kvankam -- tion mi certe scias -- li estis bone dorminta dum almenaŭ duono de la veturado. La pordo al la servista ĉambro estis malfermita, la lito aspektis terure senorda kun disĵetitaj kovriloj, la kandelo surplanke brulis profunde en la kandelingo. La vento blovis malvarme tra la kabanoj kaj la tempo estis pli proksima al mateniĝo ol la noktomezo. Tie en la stala fako dormis migranta muzikista familio; panjo kaj paĉjo verŝajne sonĝis pri la brula guteto en la botelo, la pala knabineto sonĝis pri la brula larmo en la okulo. La harpo kuŝis ĉe iliaj kapoj, la hundo ĉe la piedoj.