Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Dekkinga fuĝas de Tjerd ADEMA

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝo 220


Tjerd Adema: Dekkinga fuĝas. Nekredebla rakonto el la milita tempo. Tradukis el nederlanda lingvo F. Faulhaber, membro de la Akademio de Esperanto. 220 p., 14x21,5 cm. Dansk Esperanto-Forlag, Ingemannsvej 9, Aabyhøj, Danlando.

La libro komenciĝas per konversacio inter apotekisto, fraŭlo, 34-jara kaj lia maljuna kuzino, Anastasia, kiu pedantaĉe mastrumas en la domo kaj tiranas tie. La konversacio finiĝas tre abrupte; la tiraninon, pli ĝuste ŝian kapon rompas en supermezura kolero forĵetita statueto el ŝtono. "Sen krio fraŭlino Anastasia falis teren. Ŝi kuŝis inter la pianoforto kaj la libroŝranko, kaj el ŝia frunto ŝprucis maldika strio da sango, kiu serpentumis, laŭ la vango, farante ruĝan makulon sur la tapiŝo." Ĉiu vivanto nun ektimas, la leganto same, kiel la apotekisto; apotekisto Dekkinga fuĝas el sia hejmo por eviti la punon de mortigo. Nun sekvas fabelecaj okazaĵoj, strangaj koincidoj. Li trovas precize tian akcident-mortinton (forlasitan), kies ekstera aspekto, pasporto kaj datoj similas al liaj, kaj li do povas simple mortigi sian antaŭan memon, ŝanĝi la dokumentojn kaj anstataŭigi sin per alia individuo. La afero ne estas tute sen obstakloj, ĉar li devas eltrovi la ĝustan konduton, detektive esplori la cirkonstancojn de tiu, kies nomon li heredas kaj mistifiki la medion de tiu. La temo estas nekredebla, sed la verkisto tre bone scias sian metion kaj la rezulto estas bone verkita aventurromano, kiu streĉas la atenton, amuzas kaj donas eĉ plezuron pro siaj spritaj, ridigaj artifikaĵoj, kaj eĉ psikaj detaloj. Kiel Dekkinga sukcesas ĉiurilate, pri tio ni silentu, vi mem povas legi post laciga laboro, aŭ dum feriado, kiam oni volas liberigi sin de la prema kaj pensiga robotlaboro de la ordinaraj tagoj. La traduko, kontrolita de la Lit. Komitato de SAT, estas klara kaj bona, sed por tio ja garantias la nomo de F. Faulhaber. La fotografita titolbildo de E. Friis estas tre impresa kaj lerta. Per sia mistiko ĝi kreas agordon por la leganto. F. S.