Enkomputiligis Don HARLOW

Diversaj recenzetoj

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝo 222


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La Faraono de B. Prus, trad de Kabe (K. Bein).

La 1-a eldono de la klasika kaj freŝe interesa romano de Kabe datas el 1907. La nuna, tria eldono estas bela, vasta, zorge preparita, impona verko, bela reprezentanto de la Esp-a libroarto kaj samtempe unu el la plej interesaj legaĵoj kun antikva egipta temo.

La fingro de la diablo de Nils Christensen. Eld. Esp. A/S, Oslo, 1957. 29 p. 13x18.

Tre lerte verkita novelo pri mistero en la katedralo de Hamar, kie sub la ruinoj de la preĝejo oni elfosis sorĉefikan fingro-aspektan skulptaĵon. Tiu ĉi fakto kaj la rakontoj pri la fatala forto de la objekto estas la kerno de la novelo, kiu simple, en facila stilo klarigas la okazaĵojn. Estas bedaŭrinde, ke Nils Christensen mortis intertempe. La libro malkovras bonajn rakontistajn kapablojn.

Esperantofono. Eld. Esperantofono, Apart. 5164. Barcelona, Hisp.

La gramofondisko servas por doni modelon de internacia elparolo, kaj la klaraj kaj instruaj klarigoj de Ak. Delfi Dalmaŭ konvenas same bone por la celo, kiel la recitado posta de La Espero kaj parto de La Vojo.

Jen la kanto de l' vojaĝ'. Eld. Dansk Esperanto-Forlag.

La tre plaĉa libreto enhavas iom malpli ol 100 kantotekstojn, plejparte danajn, sed ankaŭ multe da svedaj, norvegaj, finnaj, germanaj k. c. kantotekstoj, de kiuj laŭtis kaj laŭtos la kursoj en Elsinoro, kaj kiuj certe bone servos ankaŭ en aliaj regionoj, precipe sed ne ekskluzive en la Nordo.

Kagujahime kaj alia. Japanaj popolrakontoj. Eld. Esperanta Virina Asocio, Osaka, 1956, 1 p. 12,5x18.

Bonstilaj tradukoj de japanaj rakontoj (trad. Kita Satori kaj Kaĵi Hirokazu). La fabeloj estas agrablaj (ilustritaj tre bele de K. Katajama).

G. P. de Bruin, Historio de la internacilingva ideo. Eldonis Lab. Esperantistoj F. L. E., Amsterdam.

Tre interesa studverko. La -- bedaŭrinde jam mortinta -- aŭtoro bone trapensis la temon kaj en facila, klare stilo donis fundamentan konon en la sisteme ordigitaj ĉapitroj. Kompare al la vastaj Bibliografio de P. Stojan kaj al la "Historio de la Internacia Lingvo" de E. Dresen, cetere preskaŭ ne plu akireblaj, la verko de Bruin ankaŭ el intelekta vidpunkto estas pli facile alirebla kaj facile digestebla ankaŭ al tiuj, kiujn la trosciencaj vastaj verkoj ne povus atingi plene. Oni devas esti tre kontenta, ke aperis tiu ĉi scienca, sed tamen tre facile perceptebla libreto pri tiu grava kaj granda temo.

La unua ĉapitro de la libro okupas sin pri la hipotezoj pri la kreiĝo de la lingvoj, i. a. kun la teorio de Marr, kies resumo povus esti, ke ni jam dekomence progresas de la multlingveco al la unueca komuna lingvo. Sed ankaŭ pri la peno, serĉado, projektoj kaj sistemoj de diverstempaj aŭtoroj, filozofoj rakontas la libro en tre interesveka maniero. El la libreto de Bruin oni ĉerpas valoran scion kaj povas sin provizi per bonaj argumentoj por nia celado.

V. Ekström (Boraas)

Joŝiroo Jamaguĉi: Facila Semaforo Esperanta. Aplikebla al lingvoj angla, ĉina, franca, germana, hispana, itala, japana, malaja, portugala, rusa kaj aliaj. 13x18,5 cm. La Orienta Stelo, 4097, Kamicuruma, Sagamibara-maĉi, Kanagaŭa Gub., Japanujo.

La nova signalsistemo, kreita en Japanujo, havas diversajn avantaĝojn, en komparo al la ĝis nun aplikata: 1) Ĝia bazo estas ĉefe silaboj, ne literoj, kio signifas, ke la la signoj estis pli rapidaj, pli vastskalaj. 2) Ili estas aplikeblaj al tre multaj lingvoj. (Tiurilate la sistemo celas laŭeble sendi sonojn kaj ĝi havas specialajn signalojn ekz-e pri la akcentoj grava, akuta kaj cirkumfleksa.) Estus interese scii, ĉu oni elprovis la metodon jam en la praktiko?