Enkomputiligis Don HARLOW

La georgismo en Danlando

de H. E. JENSEN

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝoj 177-179


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Dum la somero ni ricevis du interesajn manuskriptojn pri la sama temo, nome pri la "georgismo", kiu movado evidente vivas kaj efikas i. a. tute konkrete en la agrikultura Danlando. La unua artikolo okupas sin precipe pri la dana movado, la dua povas esti kompletiga al la unua artikolo el ĝenerala vidpunkto. La aŭtoro de la unua artikolo, instruisto H. E. Jensen estas konata nomo en la nordo kaj el la pasintjara dana numero de Norda Prismo certe ankaŭ tiuj ekatentis pri li, kiuj pli frue ne venis en kontakton kun lia valora agado. La verkinto de la alia arikolo mem rakontas pri si en la artikolo.

En la ekonomia vivo oni de tempo al tempo faris multajn eksperimentojn por venki la mizerojn de la socio kaj de la unuopulo. Oni serĉis rimedon por kuraco de la sociaj malsanoj, kaj prefere oni fidis la metodon: meti barilojn! Oni volis defendi sin kontraŭ malamika konkurenco. Kaj samtempe oni volis provizi sin mem per propraj produktoj.

Tio ne estis io speciale dana, sed jam antaŭ tri jarcentoj oni enviis fremdajn popolojn, kiuj posedas metalojn, karbon kaj aliajn krudmaterialojn kaj tial povis eksporti ilin kune kun finfaritaj varoj. -- Por importo de krudmaterialoj, per ekspluato de hejmaj fontoj (ekz. fero en la marĉoj), per kulturado de silkraŭpoj ktp. kaj per rigidaj doganmuroj kontraŭ la fremdaj produktoj oni celis prosperigi la hejman ekonomian vivon. Kaj la fiaskoj ne helpis al pli bona kompreno; oni multobligis la penojn en la tiel nomata merkantilismo.

Nur en Anglujo oni lernis el la spertoj, kaj laŭ la planoj de Rich. Cobden oni en la mezo de la 19-a jarcento forigis la doganmurojn kaj enkondukis liberan komercadon. Tio alportis, ne nur al Anglujo, sed al ĉiuj landoj, kiuj sekvis la ekzemplon, grandan ekonomian progreson.

Tamen ne ĉio estis en bona ordo. Oni konstatis, ke malgraŭ pli da riĉo la distanco inter riĉulo kaj malriĉulo pli kaj pli kreskis! -- Tion malhelpi celis i. a. Karl Marx, kiu per sia socialista ideo: la ŝtato kiel posedanto de ĉiuj produktiloj kaj reguliganto de prezoj kaj salajroj, volis forigi la monopolojn. Post kelkdekjara batalado la socialismo venkis en multaj landoj, ankaŭ ĉe ni, sed samtempe ĝi parte forlasis la originan ideon por atingi la celon laŭ malrektaj vojoj. Per impostoj oni volis forpreni de la monopolistoj la troajn enspezojn por poste disdoni ilin al la malriĉuloj. -- Sed tamen ne helpis. La distanco inter la polusoj daŭre kreskis! Mirinde! -- Oni fakte produktis milionulojn. Kaj tiel daŭre restas!

Sed jam en la junula tempo de la socialismo geniulo en Usono, Henry George, vidis la kaŭzon de tio kaj trovis rimedon. Li vidis, ke la forigo de monopoloj estas la vojo al resaniĝo, sed ilin oni povas forpreni nur, se oni forigas la "patrinon" de ili -- la termonopolon! -- La ŝtato devas esti posedanto de la tervaloroj, ne forprenante la teron de la posedantoj, sed enkasigante anstataŭ ili la terrenton!

En la tero, vidis H. G., estas la laborejo de la neproduktiva kapitalo, kiu forprenas de la ŝtato ĝian justan enspezon, plialtigas la prezojn kaj sklavigas la laborantan popolon. La popolo kreas la terrenton, kiu kreskas kune kun la popolo -- kaj en kreskanta proporcio. Sed la terposedanto enkasigas ĝin! -- En antaŭaj tempoj li povis tion fari nur parte, ĉar la impostoj prefere estis ter-impostoj. Sed en la nuntempo, kiam oni forlasis tiun principon (en Danlando 1903) en la nomo de l' justo, la ŝtato deviĝis preni la enspezojn por si de la enspezoj de la popolo, kiu tial ĉiujare devas konfesi en skemo, pri kiom da mono temas! Kaj la homoj ne estas anĝeloj! Al ili necesas tial justo! Graco estas por anĝeloj! -- Kaj kvankam la ŝtato tial ne ricevas la plenan impostan enspezon, tiu metodo tamen efikas sufoke al la ekonomia vivo -- dum aliflanke kreskanta nombro de riĉuloj povas vivi sen laboro!

La fakta progreso de la popolo dum la kresko de la socialismo ne estas sekvo de la ŝtataj metodoj, sed venis spite al ili -- per la tekniko! Ĝi multobligis la produktkapablon.

La george-ismo venis al Danlando jam antaŭ la tagiĝo de la nova jarcento. Norvego, Viggo Ullmann, prelegis en danaj altlernejaj rondoj, kaj la dano Jakob E. Lange tradukis la ĉefverkon de H. George "Progress and poverty" danen, kaj la ideoj de ĝi vekis grandan intereson ankaŭ en aliaj rondoj, speciale en bienetistaj (la hubuloj). Kiam do en 1903 la politikistoj proponis transiradon de terimpostoj al monimpostoj, per kio oni povis plenigi la ŝtatan kason nur per turnado de la ŝraŭbo, la hubuloj en grando kunveno protestis per rezolucio (en Koege). Sed vane! La riĉuloj ja havas sufiĉe da mono por propagando!

La posta fakta evoluo pravigis la hubulojn. La impostoj kaj la ŝtata suldo multoble kreskis, kaj la nombro de riĉuloj same!

Sed en Danlando la intereso pri Henry George ne malaperis. Fondiĝis H. G.-asocio, kiu atente sekvis la eksperimentojn de Usono kaj Nov-Zelando, kaj en kiu la familio Bjoerner ludis gvidan rolon.

Post la unua mondmilito oni startis novan politikan partion por socia justeco "Retsforbundet" (Ligo de justo), kiu malrapide kreskis ĝis reprezentado de 12 membroj en la parlamento. La konservativuloj mokis kaj furiozis, la socialistoj nur mokis. Post kelkjara malprogreso la "Justo-ligo" post la lasta balotado pligrandigis sian reprezentantaron de 6 ĝis 9 kaj ekhavis 3 membrojn en la nova registaro. Tio ja montras, ke la ideo -- malgraŭ ĉiuspeca kontraŭlaboro -- iugrade invadis la popolan opinion. Kompreneble la rekta influo de 3 membroj el 17 ne povas esti granda, sed certaj signoj "en sun' kaj lun'" montras al evoluo en la dezirata direkto. Jam antaŭ la lasta "venko" la adeptoj de la ter-rento sukcesis -- kune kun la socialistoj -- realigi leĝon pri "ŝuldo laŭ valorkresko de la tero". Tio estis nur unu paŝo, sed grava!

La ideoj de la georgistoj ne limiĝas nur je la ter-rento, sed ampleksas ankaŭ plenan liberan komercadon kaj rektan balotadon al la parlamento. La celo estas, ke ĉiu homo havu nelimigitan rajton al siaj propraj posedaĵo kaj enspezoj -- kaj la ŝtato la rajton nur al siaj: La tero kaj la ter-rento. La ŝtato ankaŭ devos cedi sian tro grandan influon en la privata vivo kaj resti ĉe la esence komunaj aferoj. Sed ankaŭ tio ne estas farebla per unu granda paŝo. -- Laŭ ĝisnunaj spertoj pri teraj aferoj oni povas konjekti, ke la celon oni neniam atingos, ĉar nur en la ĉielo la justo estos perfekta. Jes! -- sed la komenco estas la plej grava paŝo, kaj la direkto estas la plej grava flanko de afero. Se nur oni povas eviti refalojn al merkantilismaj ideoj -- jam sufiĉe ofte faritajn -- oni povas antaŭvidi kreskantan bonstaton por la larĝa tavolo -- kaj malkreskon de la nombro de milionuloj, kiuj vivas -- ne per propra laboro, sed per ekspluato de la laborantoj.

La kontraŭaj konservativaj fortoj ankoraŭ estas grandaj, sed la hubula movado, kiu estas helpata de la ŝtato same kiel la laborista, vere neniam perdis la kontakton kun la georgismo, kiu nuntempe infektis ankau la socialismon! Ankaŭ en Svedujo la movado enradikiĝis estante en bona kontakto kun la dana (Johan Hansson).

La tradukinto de H. G. kaj plej fervora batalanto por liaj ideoj estis estro de la hubula altlernejo en Odense, kaj ĝia nuna estro Harald Groenborg jam estas malnova georgeisto -- kaj esperantisto! Du parencaj interesoj! Jam en 1937 en kurso de Groenborg kaj Szilágyi en Fuglsoe, Danlando, mi en prelego kun diskutado pledis por la georgistaj ideoj en Esp.

Por la georgismo -- same kiel por la esperantismo -- la logiko elokvente parolas, sed la malnovaj kutimoj havas la forton de la "realo" kaj tial grave efikas al la homa menso. Kaj cetere: en ĉiu malriĉulo ja sidas eta diablo, kiu flustras pri la ŝanco fariĝi riĉa kiel monopolulo! Li subtenas la konservativan propagandon!

Ludvig Holberg sciis pri tio, kiam li verkis la komedion pri la kamparano, kiu venis de la sterkejo en la liton de l' barono! Multaj homoj malamas la maljuston, nur pro tio, ke ĝi ĝenas ilin mem! Tio certe estas grava kaŭzo de la malrapida kresko de la ideo kaj la fora venko de ĝi.

Ĉar la ideon kompreni ĉiu homo kapablas. De la volo dependas ĉio!