Enkomputiligis Don HARLOW

La fabelo pri la poeto Lin-Pe kaj lia hejma gruo

de William HEINESEN

eldanigis Mogens GROTH

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝoj 188-194


W. Heinesen (n. 1900) feroano, kiu verkadas dane, estas unu el la plej gravaj danaj verkistoj. Liaj verkoj ofte okupas sin pri la harda vivo de la Nordatlanta insularo. La suba, bela novelo estas amdeklaro al la tero, al la vivo.

Pri la poeto Lin Pe, kiu vaste en la regno Cungkuo estis konata kaj ŝatata pro sia poezio, precipe pro la kantoj pri amo kaj eterno, rakontas la mito, ke li en la sesdek naŭa jaro de sia vivo subite malaperis de la tera surfaco. Kelkaj opinias lin droninta kaj forportita per la torenta fluo en la montara rivero Ulan-Murren, ĉe kies bordo lia domo situis. Laŭ aliaj li rekompence pro siaj ardaj poemoj, pro sia sindona kaj diligenta enprofundiĝo en la verkoj de Lao-ce, kaj pro la bono kaj noblo de sia koro, estis jam vivante prenita en la eternecon.

Ke la lasta supozo plej limas al la vero ni jen spertu.

Iuvespere, kiam la multaĝa poeto sidis ekstere antaŭ sia domo kaj ravite rigardis en la sunsubiron, kaptis lin eta vertiĝo, dum kiu en la aero sin montris por li skribsignoj belaj kaj klaraj. Li interpretis ilin tiel:

"Ekstaru, Lin Pe, kunbuku viajn laĉojn kaj ekprenu vian apogilon, ĉar via lasta vagado estas venonta."

Lin Pe klinis la kapon, levis rifuzogeste la manojn kontraŭ la ĉielo kaj veante flustris:

"Kiel do pri Hsün, mia plej juna filino, kiu 11-jara estas. Ĉu povra, senpatrina infano restu postlasita en soleco?"

La respondo konsistis el mirinde bela kaj evidenta signo. Lin Pe legis:

"La eterneco vokas."

La maljuna poeto komprenis, ke temas pri neŝanĝebla decido de la plej altaj potencoj. Serene li ekstaris, kunbukis siajn laĉojn kaj prenis sian apogilon.

Por eviti korŝirajn scenojn, li ne rakontis al Hsün, kien li intencas, sed ŝajnigis, ke li nur faros kutiman vesperpromenon en la ĝardeno. La knabino, kiu estis plene okupita por prepari la vespermanĝon, tute ne suspektis ion.

Sed tion sentis Ra-hoi, la malsovaĝa, gruo de Lin Pe. La stulta birdo tiel obstine insistis kuniri, ke Lin Pe devis cedi kaj plenumi ĝian deziron kaj ĝis plue ne pensi pri la neantaŭvideblaj konsekvencoj, kiujn povus efiki la akompano de la obstinaĉe simplanima besto.

Kvankam Lin Pe dum multjaroj -- per memdisciplino kaj persista enprofundiĝo en la saĝa kaj grandioza verko: Tao-te-king -- klopodis kaj hardigi sian afliktitan animon kaj igi sin forta kaj taŭga por la neevitebla lasta forvojaĝo, estis por li tamen tre malfacile adiaŭi de sia hejmo ĉe la rivero, kie li naskiĝis kaj plenkreskis, kaj kie li vidis maturiĝi siajn dekok geinfanojn al la vivo kaj al la benoriĉa miraklo de la amo.

Kiam la malnova ĝardenpordo per grinca knaro fermiĝis kaj lastfoje sonorigis la etan tintilon, li kurbiĝis en doloro, kaj verŝis etan amaran larmon pro Hsün, kiun li ekstreme amis.

Sed ankoraŭ pli malfacila iĝis lia stato, kiam la hejme kaj kare konata susuro de la rivero iom post iom perdiĝis en la silenton. La vejnoj de Lin Pe iĝis kvazaŭ sensangaj, li preskaŭ svenis, sin sidigis en la herbo kaj infane-aflikte ploris.

Laŭlonge la monta pado, kiu gvidas tra la alte situanta larikarbaro, lumis grandaj ĉarmaj leontodfloroj. Kelkaj el ili jam portis semaron kaj similis al estingitaj lampoj. La poeto zorgeme deŝiris unu el la vizio-similaj florkapoj, levis ĝin kontraŭ la ĉielo kaj rigardis la stangethavajn lanugojn, kiuj aspektis kiel ĉarma kolekto da ensorĉitaj dancistinoj ne povantaj kompreni pro kio ili devas stari kaj atendi. La animpremata maljunulo kompatis ilin kaj per eta buŝblovo liberigis ilin. Tio efikis kvazaŭ per subita sorĉo tiel, ke lia hejmsopira ŝarĝo iĝis pli malpeza. La susuro de la rivero nun estis tute for, kaj la tenera alrigardo de Hsün, kiun li ankoraŭ vidis antaŭ siaj internaj okuloj ne plu rilatis al li. Ŝiaj okuloj estis plenplenaj da revoj pri juna amo. Lin Pe povus esti komplete trankvila, se ne Ra-hoi estus apuda. La stulta kaj profana birdo, kiu nenion supozis pri la gravo de la vojaĝo, aspektis fakte iom idiota kaj malgracia, flugaĉante al kaj de la altaĵetoj sen penso pri io krom manĝaĵo. Sed pri tio ja bedaŭrinde estis nenio farebla.

Lin Pe ekstaris, prenis sian apogilon kaj daŭriĝis sian iradon. La suno estis malalte sur la ĉielo, ĝi diafanis grande kaj ruĝe tra longaj plumarsimilaj, tre maldensaj vualoj de cirusaj nuboj tre varioplenaj, kaj la graciaj larikoarboj dancis ĝin renkonte, kiel gajaj infanoj.

Lin Pe finfine atingis la arbarrandon, kaj antaŭ li nun aperis vasta panoramo. Tiel longen kiel al okuloj eblas rigardi, etendiĝis montaro, kresto ĉe kresto, pinto ĉe pinto, sed ĉar rigardanta desupre ĝi aspektis kiel plataĵo. Sed inter ĉi rave aspekta plataĵo kaj la arbara rando situis profunda nebulplena abismo. Kaj jen super la tuta, pompe bela pejzaĝo radiis la vespera suno vuala kaj iom dormema, sed amoplena kaj grandanima kiel matura, sperta panjo.

Subire el la suno iĝis du, poste kvar kaj finfine ok sunoj. Estis stranga kaj forte impresa spektaklo, sed ankaŭ signo. Lin Pe sciis, kion aŭguras la ĉielsigno kaj li profunde suspiris. La vespero estis ege trankvila, kaj en la magia ok-obla lumo ĉio ombris fajne kaj subtile kiel delikataj strekoj penike kreitaj de talentobenita artisto. La animo de Lin Pe emocie vastiĝis pro feliĉo ĝis nun neniam spertita. Subite Ra-hoi raŭke kaj aĉe blekis, kio ne nur disrompis la sanktan silenton, sed ankaŭ tre surprize efikis tiel, ke la sunoj ree kuniĝis al unu. Ho, tre malgajige!

Lin Pe ekstaris kaj rigardis malĝoje la mizeran birdon, kiu per sia maldigna konduto difektis la ĉielan signon. Domaĝe, sed kion fari krom rezigni kaj plej favorokaze esperi. Sen kolero Lin Pe vokis la birdon al si kaj karese tuŝis ĝian nudan ruĝan verton. Ĝi kaŝis sian obstincerban kapon en lia maniko kaj iĝis trankvila. Iom poste la aŭguraĵo denove aperis sur la ĉielo, kaj kiel la linioj en genia desegnaĵo de la eminenta kaj lerta mastro Hsia Kuaŭ, sin desegnis gracie ok-oblaj la ombroj.

Ilia reto laŭ admirinda maniero komencis ondi delikate kaj facilmove, kiel la ombroj de branĉoj sur arbara grundo. Tie kaj tie ili sin densigis kiel malhelaj spacoj, kaj subite iu el ili transformiĝis al figuro kun preskaŭ homa aspekto.

Lin Pe sciis, ke la figuro estas la spirita Ti-te, la sendito de la ĉielo, kaj la maljuna poeto sentis sin trafluita de senbride arda ĝojo, al kiu tamen ligis sin io korprema, ĉar Lin Pe imagis al si la ĉielan senditon tute alia ol tiu super ĉiu priskribo osta kaj kavokula spirito kun cindroblanka, kalva kapo, eta impertinenta nazo kaj granda, kvazaŭ enigme sarkasme dentaro.

La spirito havis nek rigardon nek voĉon. Ĝi donis siajn informojn al la poeto per skribosignoj en la aero, kaj Lin Pe komprenis la signojn tiel:

"Lin Pe! -- Pro viaj nedubindaj meritoj rilate al poezio kaj pro viaj honestaj, kvankam ankaŭ iom eraraj provoj por koncepti la enigman interligon de vivo kaj morto, estas la vojo al eterneco laŭfavore mallongigita tiel, ke vi povos ŝpari la subiron al la profunda abismo Püh, tra kiu ĉiuj aliaj mortenduloj ordinare devas travagi!"

La okuloj de Lin Pe larme vualiĝis pro emocio, li ĵetis sin antaŭ la piedojn de la ĉiela sendito kaj ne povis pro sia forta emocio eĉ unu vorton eligi tra siaj lipoj. Kiam li ree levis sian vizaĝon, li vidis tra larmoj signon en la aero, kiu signifis:

"Ekstaru Lin Pe, forĵetu viajn ŝuojn kaj la apogilon!"

La maljuna poeto tuj obeis la ordonon kaj sentis kun timo intermiksita kun ekstazo, ke lia korpo subite iĝis malpeza kaj flugopreta. Sed ĝuste en tiu ĉi tre grava momento okazis domaĝe tio, ke Ra-hoi, kiu je la apero de la spirito ĵus enprofundigis sin en morusan foliaron, ekflugaĉis kaj elbekis aĉan kaj traŝiran krion. La interrompo rezultis, ke la ĉiela signo denove malaperis kaj ke ĉiuj ĉarmaj ombroj sin kuntiris kaj fermis sin ĉirkaŭ la sendito de la ĉielo.

La poeto sidis ree sola sur la deklivo kune kun la pajaca birdo, kiu nur unupiede staranta forigis ion sub iu sia flugilo, tute sen scio pri la fatalaj konsekvencoj, kiujn povus okazigi ĝia stulta konduto.

Lin Pe suspiris, sed povis malgraŭ sia forta elreviĝo kaj indigno neniel koleri la mizeran estulon. Li rigardis dolora la priridindan, longakruran stultulon kaj ĝian ankoraŭ pli longan kaj ankoraŭ pli priridindan ombron. Ĝi levis sian kapon kaj alrigardis lin bonfide kaj senzorge.

Intertempe la suno lante subiris kaj disradiis senkompareblan belecon. Lin Pe, ekstaza amanto kaj ditiramba prikantisto de la ĉielo, neniam pli frue vidis similan, korimpresan fenomenon. Estis tiom suverene bele, ke komparo per oro, juvelŝtonoj aŭ kiu ajn alia ĉi-monda trezoro devas ŝajni diletante vulgara, ĉar la ravaj koloroj de la etosa sunsubiro parencas al feliĉaj revoj de infanoj, parencas al aspiro de junaj animoj de geamantoj kaj al tiu paco, kiun bonaj agoj sekrete elradias.

Ĝuste kiam la maljuna poeto sidis sindone ĝuanta la animkaptan spektaklon kaj per sia tuta koro ĝuis la forton, ĝuon kaj belon de la naturpotenca lumo, staris denove la spirito Ti-te antaŭ li kaj skribis perfingre en la aero:

"Mia propono, Lin Pe, validas kiel antaŭe, sed mi tamen postulas, ke vi liberigu vin de via brua kaj neprudenta akompananto."

La postulo ege dolorigis la maljunan poeton, li petis por la birdo kaj diris per tremanta voĉo:

"Ho! Mi scias tre bone, estimata spirito, ke mia mizera gruo estas maldeca birdo. Mi ankaŭ bone komprenas, ke ĝi per siaj spitaj krioj devas esti preskaŭ tro peza, tro dura provilo eĉ por la ĉiela pacienco. Sed kiamaniere mi laŭ vi liberigu min de ĝi.

"Turnu vin!" estis la respondo de la spirito. "Vi tiam vidos brulan morusarbon el papero. Pelu vian birdon en la fajron kaj venu do por sekvi min!"

La vizaĝo de Lin Pe grimacis pro granda doloro kaj aflikto. Per mansigno li alvokis ĝin. Tiu la kapon fide ŝovis en lian manikon. La korŝirita poeto alrigardis la senditon de la ĉielo kaj diris:

"Ho, estimata spirito! Se vi nur scius, kiom ege mi ŝuldas dankon al la ŝajne nur ete respektinda estulo! Iun tagon, kiam mi iomete endormiĝis ĉe mia doma muro, vekis la birdo min per siaj krioj ĝuste sufiĉe frue ke mi tuj-age atingis savi la vivon de mia filino Hsün. La infano estis falinta en la riveron kaj certe estus forrulita de la furioza torento, se mi ne estus lastmomente sukcesinta sin kapti je la haroj!"

"Pripensu ankaŭ, estimata spirito, ke la povra birdo estas nur 42-jara, kaj povus iĝi 300-jara, se ĝi nur rajtus iĝi tiel aĝa."

"Vi eble pravas", signis la spirito responde kaj ridetis amare, "-- sed se vi volas veni en la ĉielan eternecon, vi devas disrompi ĉion, kio ligas vin al teraj ekzistaĵoj. Mi donas al vi konvenan tempon por pripenso kaj decido".

Ra-hoi denove intencis krii, sed tion sukcesis Lin Pe eviti, per sia subbrako li kunpremis ĝian kapon.

La spirito ankoraŭfoje igis sin nevidebla. La poeto sin turnis kaj vidis la brulantan arbon, kies reto da dikaj branĉoj desegniĝis inkandeskaj surfone de la lantaj nebuloj en la abismo Püh, kiu nun estis pli malhela. Lin Pe medite enpensiĝis pro tiu ĉi bizara sanktaĵo, kaj estis momente ekster de tempo kaj spaco. Sed kiam Ra-hoi, kiu senpense naive kredis ke temis pri io manĝebla, senzorge sin alproksimigis al la konsumaj flamoj, li averte vokis ĝin al si. Lia mano glitis trans ĝian nigrostrian kolon, kaj ordigis karese ĝian plumaron je longaj duonlunoj. La fidelan birdon li kante pelis en densan arbedaron, kie li de sia vestaĵo deŝiris la borderbendon, kiun li duonigis. Per unu peco li kunŝnurumis la krurojn de la gruo, kaj per la alia ĝian bekon, kaj rapide li ree sidiĝis en sia loko sur la herbo.

Post nelonge Ti-te staris denove antaŭ li. La cindroblanka spirito kun malhelaj okulkavoj kaj dubosenca rideto, levis ostan fingron kaj skribis en la aero:

"Mi dubis, Lin Pe, ke malforta viro kiel vi, povus fari tiun ĉi oferon, sed mi nun spertis, ke vi maturiĝas por tiu al-eternec-vojaĝo, al kiu vi tiom arde vin preparis. Estu preta kaj sekvu min!"

Lin Pe eksentis sin levita kiel per gigantaj flugiloj, kaj vidis la deklivon kun ĝiaj verdaj vegetaĵoj malaperi sub siaj piedoj kaj li jam ŝvebis nealte super pargeto de belaj nubmozaikoj, en kiu sporade aperis faŭke nigraj kaj glacie verdaj fendoj. La maljuna poeto suferis pro malvarmo kaj liaj dentoj klakis. Subite nebuliĝis antaŭ liaj okuloj kvazaŭ li estus perdinta sian vidkapablon. Korprema, mallaŭta krio sonis el li kaj plena de timaj supozoj li demandis:

"Kion signifas tiu ĉi glacifrosta obskuro?"

La respondo estis: "La vojaĝo nun trapasas la nebulojn movigantajn supren el la abismo. Sed baldaŭ ni estas trans gi.

La nebulo maldensiĝis kaj por la vido aperis kuproruĝa varmkolora ebenaĵo ege vasta. La aero iĝis pli milda kaj baldaŭ ankaŭ klara kaj seka. Sed tiom dezerta! Ĉi-tie ne estis eĉ unu herbotrunko, eĉ unu tufo. Estis eĉ ne montopinto en la horizonto. Nur senfina, ruĝa kaj senombra ebenaĵo sub same ruĝa ĉielo sen suno, sen nuboj.

"Kie ni nun estas?", demandis Lin Pe heziteme.

"En la antaŭkorto al la eterneco", estis la muta respondo skribita. "Jen la ok-obla Kwan, ĉu vi vidas?"

Lin Pe rigardis ĉiudirekten, sed povis nenion vidi. Tamen, eta malhela preskaŭ nerimarkebla punkto estis tie en la direkto, de kie ili ĵus venis.

Ti-te suprenlevis fingron kaj montris al la ĉiela mezo. Ja, vere, la poeto vidis eminentajn figuraĵojn kun rompitaj kaj nerompitaj linioj, la ok-oblan Kwan, la signon de la plej altgrada saĝo, laa eternajn simbolojn de Yin kaj Yan.

Pro sia multjara studado en la grandaj verkoj Tao-te-king kaj Yih-king li estis multsperta pri tiuj ĉi altrangaj sistemoj. Li fakte atingis ne malgrandan rutinon por interpreti ilian saĝan lingvon. Tial li konsternite devis konfesi por si mem, ke ĉi signoj nun nenion rakontas al li. La rompitaj kaj nerompitaj strekoj estis sen trankvilo, ordo kaj konsekvenco, similis pleje al hazarda kaj infana skribaĉo sur tabulo. Li sentis sin malsana pro sia anima senpovo, kaj ŝtelrigardis transŝultren por observi ĉu la nigra punkto ankoraŭ estis. Kaj jes, ĝi eĉ kreskis iom, kaj de ĝi eliris io fajna, ondmove linia.

La maljuna poeto sentis sin malfeliĉa. Li ekŝvitis, la okuloj forte doloris kaj li eksentis sian koron kuntiri sin, kvazaŭ ĝi premiĝis per forta kaj senkompata mano.

"Ho, mi ulaĉo", veis li aflikte. Sed Ti-te estis for, la animosufera poeto estis lasita tute sola sur la fenomene granda ebenaĵo sub la surĉiele fuŝformita Kwan. En la aero antaŭ li vibris skribosigno kiun li preskaŭ ne kapablas interpreti.

"Lin Pe!" legis li. "Vi nun estas en la eterneco de la ĉielo kaj alproksimiĝas al tiu punkto, kie nenio povas okazi, nome je la nabo en la rado de la eternaj potencoj, kie sube estas supre kaj supre sube, lumo nigro kaj nigro lumo, ĉio nenio kaj nenio ĉio, Yin Yan kaj Yan Yin. Tie viaj oreloj ne plu aŭdos, kaj la lumo estos estingita por viaj okuloj, sed se via animo estas pura, ĝi unuiĝos kun la universa saĝo kaj kun la paco de la eternaj leĝoj. Ok paŝojn antaŭ vi ŝvebas trapezo. En ĝi vi sidiĝu por ekokupi vian lastinstancan lokon en la senkondiĉe certa interligiteco de ĉio."

En la rapida plimalhelo, kiu pele venis de ĉie, Lin Pe videtis la priparolitan trapezon. Sed kiam li mobilizis siajn lastajn fortojn por sin suprensvingi, li ne trovis ĝin kaj en la nigro li estis sola kaj forlasita, kun la animo plena de doloro. Doloro, kiun li sentis neforigebla kaj eterna. Sed ĝuste en ĉi terura momento aŭdiĝis elaere la sono de duraj, viglaj flugilbatoj, kaj subite sovaĝa kaj disŝira birdokrio trapenetris la malbonaŭguran silenton. Lin Pe sentis sin per senindulga forto ĵetata elen en la nigro kaj nun kirliĝis gire en konfuzigaj spiraloj. Steloj kaj sunoj ŝajnis danci antaŭ liaj okuloj, kaj sian bruston li kredis plena da inkandeskaj pikiloj. Ĉie-ĉie en lia korpo kaj animo estis ega, neeltenebla turmento. Finfine la doloro superŝagis la maljunulon kaj li iĝis senkonscia.

Kiam li rekonsciiĝis, li denove sidis sur la herba deklivo ĉe la arbarrando, kaj ĉio estis kiel antaŭe. La suno jam estis sube malantaŭ la abruptaj montopintoj en okcidento, sed la ĉielo estis ankoraŭ ĝojebriige luma, kaj iom for staris Ra-hoi kun la kapo enprofundigita en ber-arbedo. Li emociita vokis la birdon. Ĝi maĉanta alrigardis lin, sed enarbedigis ree sian kapon tute trankvila.

Lin Pe turnis sin kontraŭ la vesperruĝo kaj sentis, kiel la bona, kompata lumo verŝis sian mildan sanigon en lian sangon. Nepriskribeble granda dankemo trafluis lian koran basenon, kaj li aeren levis sian vizaĝon kaj siajn brakojn en humila, ne per vortoj esprimebla laŭdo, dum li ĝiseksterme plenigis sian bruston per la odoro el la abunda verdo de la tero.

Sed subite li sentis frostan spiron kontraŭ sia nuko, kaj kiam li sin turnis, staris Ti-te, la cindroblanka spirito kun la nesondebla rideto kaj fiksrigardis lin per siaj senpupilaj okuloj. La ĉiela sendito levis sian fingron kaj skribis:

"Lin Pe, via naiva obstino kaj anima nematureco, igis vin neinda por akiri la pacon kaj gracon de la ĉielo. La eterneco kun malĝojo kaj naŭzo elsputis vin el sia buŝo! Pro via malforto kaj nefidindeco, vi nun pune estas kondamnita al tio: Denove trapasi vian tutan teran vivon!"

Lin Pe klinis sian kapon, kiel en pento kaj angoro. Sed fakte lia animo estis ĝisrande plenumita per profunda ĝojo kaj kvieto, kaj kiam Ra-hoi sammomente sin sonigis malice per kaskado de pompaj trumpetblovoj efikante, ke la dentgrinca spirito neniiĝis for de la tera surfaco, ĝojiĝis la koro de la maljuna poeto, kaj granda, mildanima rideto aperis sur liaj palaj lipoj. Li klinis sin kaj malligis la borderbendon, kiu ankoraŭ fiksis sin ĉe unu el la piedoj de la birdo. Per longa senĝena kraĉo Ra-hoi liberigis sian bekon por berŝeloj kaj pedunkloj kaj ŝovis ĝin en lian manikon.

Sed nun la maljunulo iĝis senpacienca. Li ekstaris haste kaj reiris laŭ la alhejma pado. En lia kapo regis stranga turmento kaj doloro, kaj en liaj membroj kvazaŭ io tiklis, kiel kiam legomo ŝrumpinta pro seko, iĝas saturita per akvo kaj rektiĝas. Kaj subite li sentis sin dudek jarojn malpli aĝa. La graciaj larikarboj dancis al li renkonten, la leontodaj floroj ridis kaj kapjesis inter la herboj, kaj la grandioza susuro de la hejma rivero revenis kaj ade kreskis.

Lin Pe pli hastis kaj ne plu sentis eĉ minimumon da laco, kaj kiam li vidis la konturojn de la hejmaj montoj sin levi oriente, lia korpo pleniĝis da tia petola gajo, ke li kiel trokuraĝa junulo faris longajn saltojn tra la aero. Kvazaŭ ebrie li vidis la florojn, arbedojn, kaj arbojn fabele kreski kaj altiĝi ĉirkaŭ si, kaj kiam li venis al la malnova ĝardenpordo, ankaŭ ĝi pligrandiĝis. Li povis nur apenaŭ atingi la klinkon.

Sed dum li nun per siaj etaj piedoj kuris tra la odoranta, vesperrosa ĝardeno, sonis subite por liaj oreloj tondro, kvazaŭ el faŭko de terura drako. Li sin turnis kaj konsternite vidis gigantan birdon, kiu plenplene malfermis sian faŭkon kontraŭ li.

Panike li, plejeble rapide kuris por savi sian vivon, sed la lastan pecon de la vojo li devis rampi, ĉar nun volis obei nek brakoj nek kruroj.

"Ho! Ho!," li kriis, "Panjo! Abomena bird'! abo ... bi ... abo be, a be, e be, ebe ... ebebebe-e-e ...!!"

Li nun leviĝis per fortaj brakoj kaj iĝis trankvila ĉe io milde mola kaj treega. Li avide ensuĉis la kvietigan sukon, kiu elvenis de tio treega, kaj li sentis sin beate satigita kaj plena de dormemo.

La feliĉo de Lin Pe estis kompleta.


Vortlisto (vortoj ne estantaj en la Pl. V.)

dura = malmola (Supl.)
etosa = plena de spirita atmosfero (Supl.)
hasti = rapidegi (Supl.)
kompano = kunulo
lanta = ŝvebe malrapida (Supl.)
pado = vojeto (Supl.)
povra = kompatinda (Supl.)