Enkomputiligis Don HARLOW

La Hakon-Kompanio

de Karl GUSTAFSON

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝoj 216-217


En la sveda komerca vivo la kooperativa movado havas gravan rolon, pri tio ne estas dubo. Aliflanke pri centro de privataj komercistoj rakontas jena artikolo, kiu kompletigas la situacian bildon.

Västerås situas iom pli ol cent kilometrojn nordokcidente de Stockholmo, surborde de la lago Mälaren. Ĝi estas ĉarma, malnova urbo, origine fratinurbo de Upsala, kun ĉarma mikso de antikveco kaj moderno. Al la lastenomita kategorio apartenas du grandegaj entreprenoj, kiuj havas siajn sidejojn en Västerås, kaj kiuj ambaŭ, ĉiu en sia speciala kampo, havas centrecan signifon en la ekonomia vivo de Svedlando. Unu el tiuj entreprenoj estas la tutmonde fama elektro-industria firmo ASEA, dum la alia estas kompanio grandkomerca, konata en la tuta Svedujo, sed aktiva nur en la mezaj partoj de la lando. Ankaŭ por eksterlanda publiko certe havus intereson mallonga prezento de la entreprenego kaj ĝia fondinto, Hakon Swenson.

Antaŭ kelke da jardekoj la privata komercistaro sveda, precipe tiu parto de ĝi kiu laboris en la podetala fako de nutraĵoj, travivis senteblan krizon. Ĝia aktiveco estis ja bazita sur individua, reciproka konkurenco, sed sur la areno estis aperinta novspeca konkuranto kun grandega, kolektita ekonomia forto, la rapide antaŭenmarŝanta kooperativismo, minacanta la individualisman privatan komercon.

En Västerås tiam vivis juna, energia talenta komercisto, pastro-filo, bonsukcesa kunposedanto de mezgranda pograndista firmo. En la cerbo de Hakon Swenson (jen do lia nomo) naskiĝis la ideo, ke la privataj detalkomercistoj devus krei ion similan al la kooperativa entreprenoformo por reakiri siajn disperditajn fortojn. Li sukcesis fine, ne sen konsiderindaj malfacilaĵoj, interesigi sufiĉan nombron da detalkomercistoj sin subskribi por akcioj en la novestartinta entrepreno, kiu laŭ la nomo de sia iniciatinto ricevis la nomon Aktiebolaget Hakon Swenson. La Hakon-kompanio -- tuj la nomo populare mallongiĝis tiel -- komencis sian aktivecon, en 1917.

Dum tiuj 40 jaroj la Hakon-kompanio kreskis al giganta entrepreno sur la kampo de komerco pogranda, ne nur kiel komence en la nutraĵa, "koloniaĵa" fako sed ankaŭ en la fakoj de mastrumilaro kaj teksaĵartikloj. Do, la ekzemplon, donitan de Hakon Swenson iom post iom sekvis aliaj, kaj nun troviĝas en Svedlando entute kvar samspecaj entreprenoj, komune posedataj de siaj membroj-akciuloj, la detalkomercistoj. Ĉiu el ili kovras certan parton de la tuta lando, sed ili ankaŭ kunlaboras inter si sur diversaj kampoj, ekz. koncerne reklamon, kaj per komunaj produktaj entreprenoj. La kvar "aĉeto-centrejoj" fondis komunan organizon, Inköpscentralernas Aktiebolag, kaj la fremda vizitanto povas en dekmiloj da montrofenestroj de butikoj en urboj aŭ sur kamparo rimarki vitran tabuleton kun la ruĝe presitaj literoj ICA, kio signifas, ke la koncerna vendejo estas aliĝinta al tiu movado, kies inicialojn la nomtabuleto montras.

Per la novakirita kaj kolektita forto, la stabileco, kiun sukcesis krei la Hakon-kompanio kaj ĝiaj tri frat-entreprenoj, la sveda privatkomercistaro reakiris sian konkurenckapablon kaj konkuradas nuntempe en maniero, kiu evidente estas saniga por la ekonomia vivo kaj fruktodona por konsumantoj. Tion oni povas konstati, kvankam la ICA-aliĝintaj komercistoj nombriĝas je nur proksimume duono de la entuta nombro de detalvendejoj privataj en la koncerna fako.

En tiu ĉi jaro la Hakon-kompanio finkonstruis al si grandan kaj belstilan domon por sia ĉefoficejo en Västerås kaj por la subordigita kontoro priservanta la proksiman regionon ĉirkaŭ la urbo. Ĉi tiu domo, nomita Hakonhus, estas bela monumento de la forto de l' privata komerco. Menciinde estas, ke oni tie ĉion aranĝis laŭ la plej modernaj spertoj; i. a. du aferoj povas interesigi ankaŭ eksterulon, nome du novaĵoj eĉ por tuta Eŭropo: la unua estas per radio direkteblaj "lokomotivetoj" -- do ne ekipitaj per direktisto -- trenantaj vartransportilojn interne de la granda vartenejo; la alia estas kafrostejo aŭtomate funkcianta sub kontrolo de "elektrona cerbo", gardata de unu sola homo kvankam kun kapablo de proksimume 20 toneloj ĉiutage.