Enkomputiligis Don HARLOW

La Poemo de Hjalmar

elislandigis Baldur RAGNARSSON

aperis en Norda Prismo, 57/4, p. 218-219


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La Poemo de Hjalmar estas verkita en Islando kredeble en la 12-a jarcento. Ĝi ne troveblas en la manuskripto de la Edda poemoj, kvankam ĝi forme kaj teme tute apartenas al ili. La herooj Örvar-Oddr kaj Hjalmar la Kuraĝa batalas kontraŭ vikingoj, el kiuj unu aspiris al la reĝidino en Upsalo (Uppsala en Svedujo), la fianĉino de Hjalmar. Ili sukcesas venki la vikingojn, sed Hjalmar ricevas fatalan vundon. Mortante li eldiras la poemon, li pensas pri sia amatino, kiun li neniam revidos, li rememoras ilian lastan renkonton kaj la gajajn tagojn en la hejmo de la patro, kaj finas salutante la korvon kaj la aglon, kiuj alflugas por ŝirmanĝi lian korpon. Tiu ĉi mallonga poemo havas belan elegian tonon kaj elspiras profundan sopiron kaj malĝojon. La traduko konservas la originalan aliteracion komence de akcentsilaboj.

Oddr:
Kio al vi, Hjalmar?
Haŭto mortpalas,
certe febligas
vin lezaj vundoj:
kasko fenditas
kaj dura kiraso;
vidas mi vivon
vin forlasi.

Hjalmar:
Dekses vundojn
kaj veston taŭzitan
mi havas, kaj vidon
volvis nigreco;
koron enkuris
klingo glava,
akra rapiro
pinte venena.

Kvin mi havis
kulturkampojn,
sed min tedis
terlaboroj;
nun mi kuŝas
kontraŭ morto,
vundita glave
sur Griz-insulo.

Trinkas en halo
de l' hejmo patro
bieron noblaj
eskortuloj;
lacigas viglajn
virojn drinkado,
sed min glavspuroj
spasme turmentas.

Forlasis min
la lume belan,
brilevestitan
tronulinon.
Veriĝos diroj
drastaj ŝiaj,
ke mi revenos
post venko neniam.

Forlasis mi
allogajn kantojn
de junulinoj
pro luktoj armilaj;
pene rapidis
forvelante
lastan fojon
de amikoj miaj.

Movu de mano
ruĝan ringon,
portu al larma
filino de l' reĝo;
knedos ŝian
koron ĉagreno,
ke ne mi venos
denove Upsalon.

Korvo grake
de granda arbo
flugas kaj aglo
akompanas;
al aglo alta
mi donas propran
predon kaj mian
sangon salan.