Enkomputiligis Don HARLOW

La tervalora imposto

de Pavlos GIANNELIAS

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝoj 179-181


Dum la 28-a Universala Kongreso de Esperanto en Vieno 1936 mi partoprenis en la Dekdua somera universitato, kiel delegito de la Greka Registaro. Mia parolado, kiu aperis en la Kongresa libro sub la titolo "mito prezentota al ĉiuj registaroj", pritraktis la impostojn laŭ la teorio de la amerikana ekonomiisto Henry George.

Permesu al mi citi la ĉefajn frazojn de mia tiama prelego kaj klarigi ilin per ne neigeblaj okazintaĵoj.

"La estonteco de la internacia ekonomio ne devas konsisti en la disvastigo kaj deviga ĉiulanda akcepto de la samaj ekonomiaj eraroj. La sola ebla unuformigo estas la forigo de tiaj eraroj en ĉiuj landoj.

Tiajn erarojn bonege karakterizis du eminentaj membroj de la honora komitato: la ministro por komerco Stockinger, kiu citas gravajn formojn de administra protektismo, kiu malfaciligas anstataŭ helpi la internacian trafikon: Limdepagoj, malpermesoj de importo kaj regulado de la alilandaj valutoj, -- La ministro de financoj Draxler promesis la forigon de ĉia imposto kiu pezas sur la produktado mem, pligrandigas ĝiajn elspezojn, formintajn el kapitalo kaj laboro, kaj sekve plimultekostigas la produktojn.

Se oni sekvas ĝis la fino tiajn fundamentajn ideojn, oni konstatos, ke tre malgranda nombro de nuntempe uzataj impostoj -- mi preskaŭ diris: neniu el ili -- plenumas la kondiĉon de nealtigo de la produktokostoj por tiel helpi la produktadon. Ĝi devus esti kalkulata tiel, ke ĝi en neniu fazo de la produktado farigu pli granda ol la ebla neta gajno, t. e. la diferenco inter la vendeja prezo de la produkto kaj la sumo de la sentaraj (=senimpostaj) elspezoj por laboro kaj kapitalprocentoj.

Detala kaj senantaŭjuĝa ekzameno montras, ke nek la nerektaj, laŭ la prezo de la produktoj kalkulataj impostoj kaj doganoj, nek la rektaj laŭ la laborelspezoj kalkulataj impostoj, eĉ nek la impostoj laŭ persona enspezo aŭ laŭ la ŝajnaj gajnoj el metiaj, komercaj, industriaj aŭ terkulturistaj entreprenoj povas eviti la malhelpojn por multegaj nature, klimate, geografie ktp. eblaj produktokazoj, kiuj estus ekspluateblaj, se la kalkulmaniero de la impostoj estus alia ol la nun uzata.

Por juĝi, ĉu imposto estas produktad-malhelpa aŭ ne, sufiĉas la simpla pripenso, ĉu tia imposto devas esti prenata ankaŭ de entrepreno aŭ persono, kiu dum la estantaj naturaj, ekonomiaj kaj administraj kondiĉoj ne enspezas netan gajnon. Tia pripenso montras, ke ne estas eble, eĉ plejbonvole, liberigi de la plimulto de la nunaj impostoj ekzemple senlaborulon aŭ entreprenon, enspezantan malpli ol ĝi devas elspezi. Eĉ senlaborulo, kiu aĉetas manĝaĵojn aŭ aliajn konsumartiklojn, devas pagi sian kotizon per anstataŭo de la malrektaj kaj ŝajne rektaj impostoj, sed vere jam antaŭpagitaj de la produktantoj de tiaj manĝaĵoj aŭ konsumartikloj: nome la produkto-trafika, laborsalajra, metia impostoj kun siaj diversegaj aldontaksoj; eĉ malgajne produktanta entrepreno ne povas esti liberigata de pago de limimpostoj por la eksterlandaj varoj, de la metiaj kaj laborsalajraj kaj porlaboristaj asekuroj. Kiel liberigi ilin sen tuta forigo de tiaj impostoj?

Kiom longe ekzistos impostoj kiuj minacas la sengajnajn kaj malgajnajn entreprenojn kaj personojn kaj forigas el la produktado la grandegan nombron de entreprenoj, kiuj estus emaj kovri dum la nunaj naturaj kaj kulturaj kondiĉoj la neeviteblajn elspezojn por neta laborsalajro kaj neta kapitalprocentaĵo, sed ne povas ankaŭ kovri la nune minacantajn impostojn, tiom longe daŭros kaj malpliboniĝos la internacia krizo kaj la hejmaj ekonomiaj krizoj.

La sama pripenso pruvas, ke nur unu imposto plenumas la kondiĉon efektivigi per ties enspezoj komunan utilon, pli grandan ol la malbonaĵo de sia enspezo mem. Tiu imposto estas tiu laŭ la tervaloro, sed ankaŭ ĝi plenumas tian kondiĉon nur, kiam tia tervaloro estas kalkulata nur de la valoro de la tero sen la valoro de iaj konstruaĵoj aŭ kampkulturaĵoj kaj kiam ties impostenspezoj anstataŭas la saman enspezosumon de aliaj produktad-malhelpaj impostoj.

Tia tervaloro estas la plej ekzakta kaj sentebla mezurilo de la bonstato de ĉiu individuo kaj de la utileco, kiun ĉiu havas de la ŝtata funkcio kaj tial ĉi tiu tiu imposto estas la plej justa, ĉar ĝi estas pagata de tiuj, kiuj devus porti ĝian pezon.

La dirita ne estas teoria herezo, sed ekzistas historiaj kaj nuntempaj ekzemploj por pruvi la veron de tiuj argumentoj."

Antaŭ 2500 jaroj la ŝtatestro de Ateno, la saĝulo Solon alportis de Egipto leĝojn, kiun li nomis "Seisachtheia" (deskuo de ŝarĝoj). Tiel li anstataŭgis la aliajn impostojn per tia laŭ la gajnebleco de la terposedaĵo. Tia Solona impostreformo formas la ekonomian fundamenton de la helena kulturo. Ĝia rezulto estis la epoko de Perikles, kiu ankaŭ nuntempe estas ŝatinda, kiel fundamento de nia eŭropa kulturo.

La komence menciita ekonomiisto Henry George eldonis 1879 gravegan verkon pri tia problemo, la faman "Progreso kaj malriĉeco". Tie li pruvas, ke la hodiaŭ preskaŭ ĉie ekzistantaj terposedaj privilegioj en uzo kaj leĝoj kaŭzas tian neeviteblan influon de la "progreso direkte al la malriĉeco". La gvidmotivo de tiaj praktikaj proponoj por sanigi tian malsocian staton koncentriĝas en la frazo: Forigu ĉiujn impostojn krom tiun laŭ la tervaloroj".

La disvastigo de tia teorio de Danujo kaŭzis, ke la 8-an de novembro 1902 dekduo de terkulturistoj, kunvenantaj en la urbeto Koege eldonis la faman rezolucion, kiu postulas la forigon de ĉiuj limdepagoj kaj de ĉiaj impostoj laŭ nutraĵoj, vestaĵoj, mebloj, domoj, brutoj, maŝinoj, iloj, varoj, kaj laboro, kaj ties anstataŭon per imposto laŭ la tervaloro. Iom post iom tia postulo efektiviĝis pli malpli.

En la jaroj 1922 kaj 1926 ĉiuj bienaj impostoj -- laŭ kunpreno de kampo kaj konstruaĵoj -- estis anstataŭitaj per imposto laŭ la neta tervaloro, nomita Grundskyld (=terŝuldo), dum nur de la pliaĵo de la multekostaj konstruaĵoj, pli ol la neevitebla vivbezono estas enspezata ia "biena" imposto.

La efekto de tia imposto-rebonigo alportis grandegan statistike pruveblan helpon al la kamparo, al la loĝejkonstruo kaj al la ĝeneralaj vivkondiĉoj.

La ebligitaj intensigo de la terkulturo kaj etendigo al tereroj kiuj antaŭe sekve de la minacantaj impostoj ne estis enspezeblaj, pliigis la terkulturan enspezon de greno po 75 % kaj de la lakto kaj viando po 30 %, la tuto de la kampara enspezo duobliĝis.

Samtempe kaj simile la nombro de la ĉiujaraj loĝejkonstruaĵoj kvarobliĝis ĝenerale, kaj eĉ pli ol dekunuobliĝis la nombro de konstruajoj en la ĉefurbo kaj ĉirkaŭaĵoj.

Kalkule la aĉetpovon de unu meza horsalajro, la vivkondiĉoj estas en Danujo tri- ĝis kvinoblaj de tiuj en multaj aliaj landoj.

La okazo de la lastaj danaj parlamentaj elektoj aldonis po tri seĝojn al la partioj, kiuj subtenas la etendon de la tervalora impostsistemo. Tiu devus veki la atenton ne nur de la najbaroj de Danujo, sed ankaŭ de la aliaj landoj, kiuj suferas de ekonomiaj malfacilecoj en la kampkulturo, en la loĝejnombro kaj en la vivkondiĉoj.