Enkomputiligis Don HARLOW

Eterna batalo

(Ernst Josefsson)

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝoj 196-199


Ernst Josefsson estas la nomo de unu el la plej gravaj pioniroj de la moderna arto en Svedlando, unu el tiuj spiritoj, kies lumo jetiĝas antaŭen longe en la tempojn, kiujn li kiel vivanto ne plu partoprenas. Li mem ne, sed lia arto komplete. Li ne vidis la rikolton, aŭ kion li vidis estis nur misrikolto. Despli dankemaj ni devas esti al la memoro de tiu ĉi kortuŝe malĝoja vivo.

Ernst Josefsson naskiĝis en 1856. Li devenis el malnova, kulturtradicia juda familio, kies kroniko en Svedlando komenciĝis en la unuaj jaroj de la XVIII-a jarcento. La artemo estis hereda donaco. Inter liaj parencoj estis muzikisto, teatroreĝisoro kaj la patro de Ernst J. (kiun li perdis, kiam li estis dek-jara) estis tre muzikema. Ernst Josefsson evoluis dum la tempoj ne nur al elstara pentristo, sed ankaŭ kiel poeto li tute ne estis sensignifa, kvankam tiurilate li ne atingis la saman rangon kiel en la arto. De sia patro li heredis ne nur artajn inklinojn, sed ankaŭ la melankolion, la mensmalsanon, kiu finis la vivon de ambaŭ. Dum la lastaj jaroj de la patro la firme komprenema patrino transprenis la patran rolon en la familio. Cetere inter la patrino kaj fratinoj la medio iĝis tute virinkaraktera kaj tio substrekis en la naturo de Ernst la originan moliĝemon kaj sentemon. Post la infanjaroj reakcie elvolviĝis lia alia memo, kiun li retrovis en la amika rondo: lia vulkana impulsemo, senbara liberserĉo kaj volforto. Li serĉis en la amikeco ion specialan, spontanan, intensan, sude varman, sed el tiu sovaĝa, arda atmosfero, plena de batalemo li resopiris konstante la alian memon, kiu reserĉas la pasinton, la intiman, varman hejmon. El tiuj du faktoroj originis la disduiĝo de lia individuo dum liaj lastaj jaroj.

Ernst Josefsson: La patrino de la artisto (1880)
Ernst Josefsson: La patrino de la artisto (1880)

Dank' al premioj kaj stipendioj jam kiel juna artstudento li faris eksterlandajn vojaĝojn. Plej forte lin impresis la majesta naturforto en Norvegujo, la vivo de Francujo kaj super ĉiuj Nederlando, kie li travivis kaj enspiris la potencon de la Rembrandta arto. Rembrandt estis lia majstro, ekzemplo kaj akompananto ĝis li lasta peniktuŝo. Ne daŭris longe kaj la temperamento kaj entuziasmo de Josefsson postule volis ion novan kaj venis en opozicion kontraŭ la tiama akademia arto, senviva, senaera, eluzita. En tiu tempo la franca arto jam eliras el la atelieroj kaj la realismo konkeras triumfe. Josefsson -- se ni konsideras lian arton kaj celfiksadon el birda perspektivo -- estas tipo de serĉanto. Liaj du kontrastoj neniam permesis al li esti kontentigita. Li estas aŭ povas esti realisto, tradiciemulo, romantikisto, entute li ne estas "ismisto", sed kiel Erik Blomberg diras pri li: "Li mem sola estas la transiro" en Svedlando, grava ĉenero de epoko al epoko. Liaj pentrajoj, precipe liaj bravuraj portretoj ĉiam donas lin mem en maksimuma kvanto, ili portretas ankaŭ la animon de la pentristo, en plena impulso, kuraĝo kaj volo. Lia malkaŝa, enprogramigita ribelo kontraŭ la akademia arto kaj kontraŭ la sensuka, ŝrumpe seka instrumaniero en la akademio fine rezultas al li malvenkon. Eĉ liaj amikoj forlasas lin (1884).

Pli frue -- post la morto de la patrino -- Ernst Josefsson el la malgranda heredaĵo faris vojaĝon en Hispanujo, kies ardon, kolorojn, vivritmon li plene ĝuis, kvazaŭ retrovinta en cio ci sian propran temperamenton, certagrade primitivan, en kiu moliĝo kaj impulso havas rivalajn rolojn. Lia senlima simpatio al tiu popolo radias el lia plej naturalista bildo "La Forĝistoj", unu el liaj gravaj pentraĵoj. Sed la oficiala akademia mondo, liaj kolegoj plejparte kaj ankaŭ la publiko vidis kaj malŝatis en Josefsson brueman revoluciulon; la ĉifonaj kaj malpuraj forĝistoj vekis afektan malplaĉon. La interna batalo inter revemo kaj ribelo pliakriĝis en la animo de la artisto. Nur dum la someroj, kiam li pentris en la somerhejmo de sia fratino en Dalaro, apud Stokholmo siajn plej harmoniajn, belajn virinportretojn, k. c. li ekripozis.

Ernst Josefsson: Hispanaj forĝistoj (1882)
Ernst Josefsson: Hispanaj forĝistoj (1882)

Kaj jen ia batalo finiĝis. Josefsson restas sola, izolita kaj eĉ lia granda kompozicio, "La Torentulo" (skizon pri ĝi ni aperigas ĉi tie) renkontas kompletan malkomprenon eĉ flanke de liaj amikoj. Li forlasas Svedlandon kaj serĉas trankvilon en izolita franca komunumo, Brehât. Li ŝoviĝas pli kaj pli mezen de anima kaj ekonomia mizero. Lia ŝizofreno ekevoluas kaj li falas en religian krizon, li serĉas sian savon en la spiritismo kaj desegnas kiel mediumo grafikaĵojn de Rafael kaj Michel Angelo. Li estas nun milda, kortuŝa, kaj senespere freneza. Tiel li revenas al Svedlando, kie post kelktempa flegado en frenezulejo li liberiĝas kaj vivas sen sensacioj, sen plena konscio. Sed ĝuste dum tiu tempo li produktas senĉese. Amaso da desegnaĵoj, pentraĵoj, intuiciaj kaj geniaj, fantaziplenaj kaj signifoplenaj naskiĝas en tiu tempo. Ili, same kiel la pli frua produkto de la majstro estas grave signifaj al la moderna sveda arto.

Ernst Josefsson: Plumdesegno al la 'Torentulo' Ernst Josefsson: Figurstudo (Plumdesegno sign. Rafael). El la lasta vivperiodo de E. J.
Ernst Josefsson: Plumdesegno al la 'Torentulo' Figurstudo (Plumdesegno sign. Rafael). El la lasta vivperiodo de E. J.

54 jarojn li forlasis sur tiu ĉi tero. Dum tiuj jaroj li ricevis malmulte de siaj homfratoj. Laŭrojn kaj estimon ni povas doni nur al lia memoro ...