Enkomputiligis Don HARLOW

Halanĝo

de Frigyes KARINTHY

elhungarigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝoj 186-187


Tiun ĉi aferon mi spertis en la kafejo.

Sinjoro eksidis apud mi, bonkonduta modesta junulo. Ni parolis pri ĉiaj aferoj. Antaŭ kelkaj minutoj la konversacio haltis.

Subite diras mia nova konato:

"Mi petas pardonon" li diras modeste, ĉu ankaŭ vi ĉi tien al la kelnero kiseras mera nin, al mi?

"Pardonu" mi diras kaj tiras min pli proksimen, "mi ne komprenas vin."

Ĝentile li ripetas:

"Mi demandas, ĉu la kelnero ankaŭ al vi kiseras mere, kaj ĉu ĉiam,"

Mi ruĝiĝas iom. Nu, kio estas pri miaj oreloj, ke mi ne aŭdas kion li diras. Kvankam li parolas evidente tute inteligente.

Post minuta silento mi diras:

"Pardonu min, estas tiel terura bruo en tiu ĉi kafejo. Mi hontas vere, sed eĉ mi ne komprenis, kion vi diris."

Mia konato ŝajnas embarasiĝi. Li alrigardas min demande, kvazaŭ li suspektus, ke mi incitetas lin. Poste li ripetas iom honteme, pli laŭte:

"Mi nur volis diri, ke la kelnero ankaŭ en tiu ĉi kafejo kiseras mere bavatage, se eblas.

Kio okazis al mi? Ĉu muĝas en la oreloj? Por momento trafulmas mian cerbon, ke eble mi freneziĝis. Jam delonge mi rimarkis strangajn signojn pri mi ... Hieraŭ, kiam mi iris el la kafejo, mi volis ĵeti mian brulantan cigaredon en tiun ĉi etan basenon sub la kaso ĉi tie, kaj en kiu orfiŝoj naĝadas, sed subite mi konsciiĝis kaj ĵetis ĝin apuden. Pli malfrue mi ekpensis, ke tiu ĉi gesto okazis, ĉar mi timis, ke iu el la fiŝoj ricevus brulvundon pro la cigaredo.

Kaj nun vortoj sonoras en miaj oreloj, en sensenca kaj hazarda literamaso -- terure! Mi ne kapablas kunligi la ideojn! Ĉu vi konas tiun turmentan kaj stultigan staton, kiam oni kun sufero ripetas vorton, ni diru "supo" kaj fine jam oni ne scias, pri kio temas, kaj scias nur tion "supo", kaj vidas nenion, kaj laste jam ne plu oni estas certa eĉ pri tio, ĉu oni diras "supo" aŭ "pupo".

Miaj tempioj muĝas angore. Mi rigardas mian kunulon. Li atentas min kun elreviĝo kaj miro, ke ankoraŭ mi ne respondis je tia simpla demando. Ekstere sonoradas la tramoj. Mi ekfrostas kaj pensas pri la tombejo. Tiel sonorados la tramoj, kaj mi ripozos en la tombejo, estos polvo super kaj sub mi, kaj mia kompatinda, idiotiĝinta, paraliziĝinta cerbo tie sekiĝos inter la truoj de mia ostkranio ...

"Vi pensis, ke la kelnero? ..." mi demandas kun la lasta espero, malforte.

"Ke ĉi tie en la kafejo estas eble kisera mera begevi kun seproj redoni?"

Nun ne plu estas eble daŭrigi tiel.

"Jes", mi diras decide "tute certe eblas."

"Donu do al mi ilin, mi prenos malsupren ..."

"Kion?"

Li rigardas min fikse, konsternite.

"Kompreneble, la kvin kronojn!"

Li miras.

"Ho, tie1, pardonon" mi balbutas kun timo kaj kun tremanta mano transdonas al li kvin kronojn. Poste mi adiaŭas kaj ŝanceliĝas al la partero. Nu, jam eĉ miaj kruroj tremas. Finite. Tiel juna! Tiel june!

Unu el miaj amikoj haltigas min.

"Kion vi parolis kun tiu halanĝulo?"

"Kun kiu? Sankta Dio!"

"Kun tiu halanĝulo do! Ĉu ankaŭ vi lasis vin trompi?"

Li alrigardas min, ĉion komprenas, ridaĉas.

"Nu, mi supozis! Sciu do, ke tiu ĉi viro inventis la halanĝo-lingvon. Li miksas sensencajn vortojn en siajn frazojn, kaj kiam oni jam duone freneziĝis, ĉar oni nenion komprenas, li petas prunte kvin kronojn."

Ha, tiel!

Mi rektiĝas, miaj kruroj streĉiĝas. Mi rigardas mian amikon de verto ĝis piedo:

"Ion tian! Espereble vi ne imagas, ke mi lasis min trompi. Mi tuj divenis la ŝercon. Ĉu vi konas min tia ulo, kiun oni povas trompi?"