Enkomputiligis Don HARLOW

Jan Amos Komensky

de Josef HENDRICH

elĉeĥigis Jana CICHOVÁ

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝoj 206-209


(Komento). En jaro 1657 estis en Amsterdam presita la verko "Opera didactica omnia" (Kompleta Didaktika Verkaro) de Jan Amos Komensky (1592-1670), la lasta episkopo de Moraviaj fratoj, ekzilito pro religia kaj politika despotismo de la Habsburga dinastio, polihistoro, filozofo, pedagogo kaj socia reformatoro, kiu persone influis progresige la vivon en sia patrolando inter la Ĉeĥoj kaj Slovakoj, kaj en multaj aliaj mondpartoj per siaj verkoj. Tial la komeniologoj kaj pedagogoj per la jubilea jaro 1957 tutmonde honoras sian grandan protagoniston.
  Ĉe tia okazo sciiĝas adeptoj de la lingvo internacia, ke Komensky per sia verko "Panglottia" (Universala lingvo) fariĝis ankaŭ fondinto de la interlingvistiko scienca, ke liaj fundamentaj premisoj estis verife praktikataj spontane de Zamenhof. Eminenta ĉeĥa komeniologo, d-ro Josef Hendrich (1888-1950), profesoro de la universitato (Universitas Carolina) en Praha, prespretigis la latinan originalon de la "Panglottia" kaj ĉeĥan tradukon, al kiu li skribis specialan antaŭparolan. Post lia morto la "Panglottia", kun almetita aldono "Novae harmonicae linguae tentamen premium" (Provo de nova harmonia lingvo), troviĝas ĉe la "Ĉeĥoslovaka akademio de sciencoj", en Praha kaj ĝia eldono estas preparata.
  Sekvas fragmento el la menciita antaŭparolo.
  S-ino Jana Cichová, la tradukinto, estas nova nomo inter niaj kunlaborantoj. Ŝi havas grandan kulturintereson kaj i. a. okupas sin pri tradukado. (N. 1923).

La diverĝiteco de lingvoj estis jam delonge sentata kiel malbona, ja eĉ (laŭ la Biblio) kiel puno. Tiu ĉi puno estis tolerebla pli facile dum tiuj jarcentoj, kiam la komuna lingvo de tuta klera mondo estis la lingvo latina. Sed tuj kiam la klereco ĉesis esti limigata nur por klerikoj kaj ĉiam pli kaj pli fariĝadis laika, la lingvo latina komencis cedi al lingvoj vivaj. Ĉar ĝi ne sufiĉe kapablis asimiliĝi al la ĉiam pli komplikitaj esprimbezonoj de la ŝanĝiĝanta kulturo, ĝi fariĝis lingvo morta.

Komencis do aperiĝi la sopiro pri lingvo nova, artefarita, kiu simile kiel la lingvo latina, sed tamen pli perfekte plenumus la taskon de komuna interpretilo por ĉiuj nacioj. Ekde tiu tempo komenciĝis ĉiam denove aperi proponoj, kiamaniere konstrui tian internacian interpretigilon, ĉiam pli kaj pli necesan. La aŭdaca kaj venka ekmarŝo de la natursciencoj, esperiganta epokon de nova kaj sekura sciado, kuraĝiĝis ankaŭ al lingvoeksperimentado.

La viro tiom interesiĝanta pri ĉio, kia estis Jan Amos Komensky (kiu grandan parton de sia vivo dediĉis al la lingvistiko), ne povis malatenti la strebadon pri enkonduko de artefarita lingvo. En sia libro "Via lucis" (La vojo al la lumo) li jam meditas en la ĉapitro deknaŭa "La konsisto de la lingvo universala" pri nova peranto de la interkompreniĝo:

"Se oni trovserĉas la tutmondan reboniĝon, la helpo de lingvoj estos necesa. La plej simpla vojo estos tia, ke stariĝu ia komuna lingvo por la tuta mondo. La lingvo latina estas nesufiĉa; al multaj nacioj nekonata kaj malfacile lernebla. Krom tio ĝi estas neperfekta. Ni do konkludas, ke kontraŭ tiuj multnombraj obstakloj kaj konfuzoj de la interkomunikado, kiuj devenas el multnombreco, malfaciloj kaj neperfekteco de lingvoj, restas neniu pli efika solvo ol starigi lingvon tute novan, kiu estus super ĉiuj jam antaŭe konataj: 1. pli facila, lernebla sen perdo de tempo kaj efekto, 2. pli belsona, por ke estu plezuro ĝin lerni kaj ellerni, 3.pli perfekta, ke ĝia scipovo fariĝu utilega por esenca kompreno de la memeco de konkretaĵoj. Ni sopiras do je lingvo: 1. racia, kiu konkrete kaj formale enhavu sole tion, kio servas al sencotrafo (ĝis la plej subtilaj nuancoj), 2. analoga, kiu entenus neniajn malregulecojn, 3. harmonia, kiu inter la konkretaĵoj kaj ideoj enportus nenian malakordon, ĉar ĝi jam per nura sono esprimus la substancon kaj la diferenciĝon de la konkretaĵoj: jam per tio ĝi fariĝus kvazaŭ ia funelo de la saĝeco. Se tiu ĉi lingvo estus akceptita per komuna konsento de la homa gento, ĉiuj kun ĝojo ekkonus, ke ĝi estos la plej taŭga perilo por interhoma pacigo kaj por akordigo de la vero kun la ideoj pri konkretaĵoj. Ĉar nur tiam oni povos nomi klerigita kaj pacigita la epokon, kiam la lumo kaj paco estos kongruantaj en la konkretaĵoj, en iliaj ideoj kaj en la vortoj, portantaj la ideojn."

"Sed se iu demandus pri la maniero, per kiu oni povus krei ĉi-tiun lingvon, do proponebla estus maniero duspeca: aŭ sub la gvido de lingvoj jam konataj, aŭ per iniciato de la konkretaĵoj mem.

La unua maniero procedus laŭ la modelo de Zeuksis. Tiu ĉi, volante pentri Helenan, alkondukigis junulinojn de eminenta beleco, en plej granda nombro, kaj ĉion ĉe ili konsiderinte zorgeme, por sia Helena li elektis ĉiam tiun membron, kiu evidente super ĉiuj aliaj eminentiĝis; tiamaniere li tre feliĉe difinis ian pramodelon de la plej perfekta gracio. Ion similan oni povus fari ankaŭ en nia kazo, se ĉio, per kio iu lingvo eminentas en ekzakteco, en belo kaj en kerntrafo (kaj apenaŭ iu ajn estas tiel senŝanca, ke ĝi en io aparta ne eminentus super la aliaj), ĉion ĉi se oni kolektus kaj agordigus en unu lingvo; por ke el multaj gracioj devenu unu esenco graciara.

Tamen la dua maniero estas pli racia: ke konstruantoj de la nova lingvo priatentu pricipe la konkretaĵojn mem, precipe se ĉio devas esti akomodita por ilin ekzakte esprimi. Ĉar nur en tiu kazo estos la harmonio ĝuste kaj facila: La konkretaĵoj mem, perceptitaj per sensoj de ĉiuj homoj sammaniere, faros tian lingvo por ĉiuj facile komprenebla kaj facile lernebla. Du el la plej intelektaj francoj (Mersenne kaj Le Maire) supozas, ke ili jam feliĉe trovis la bazon de tia lingvo. Kaj ni, apogite je ĝenerala fundamento, aŭdacis esperi pri lingvo dekfoje pli facila ol la lingvo latina, ĉar ĝi estus senigita de ĉiuj malregulecoj; centoble pli perfekta, ĉar ĝi pretekapablus esprimi ĉiun diferenciĝon de la konkretaĵoj kaj ideoj; kaj miloble pli taŭga por adekvata konceptigo de la konkretaĵ-substanco, ĉar ĝiaj unuopaj vortoj estus kiel difinoj."

En la "Vojo al la lumo" estas do prezentita la ĝeneraltrajta programo de lingvo universala. La pensojn tie priparolitajn Komensky neniam forlasis kaj la rebonigon de lingva konfuzo envicigis en sian verkon pri la reformo de homaj aferoj.

Pri ĝenerala reformo de la homa socio Komensky komencis mediti fine de la 30-jara milito. Tiu ĉi kruela milito ekziligis lin el la patrujo kaj donis al li multfojan okazon observi la malĝojajn sekvojn de ĝenerala malamikiĝo kaj reciproka malamo. Tamen li estis konvinkita, ke ĉiuj mizeroj de ĉi-tiu kruela tempo estas nur provado de Dio kaj preparo al nova, pli bona epoko. Dio neniigas la gentojn kaj naciojn, kiuj ekmalplaĉis al li, por ke li preparu vojon al aliaj, pli bonaj. En tiuj ĉi ruinoj nove konstrui ankoraŭ oni ne povas. Sed venos tempo, kiam la ruin-forigo montros la ĝustan konstruejon. Tiam estos la tempo ekagi publike. Dio preparas grandan reformon: sed kion li preparas, tion li volas, kiel kutime, fari nur per homa kunlaborado. A1 tiu ĉi kunlaboro Komensky sentis sin alvokita.

Li preparadis do jam ekde jaro 1645 la grandan verkon "De rerum humanarum emendatione consultatio catholica" ("Ĝenerala konsulto pri la reformo de homa socio"), supozante ke sub aŭroro de la nova tempo oni sukcesos kunvoki delegitojn el tuta mondo aŭ almenaŭ de la mondo kristana, por ke ili konsiliĝu pri universala reformo: kaj ke la fundamento de la traktado fariĝos lia sepparta "Ĝenerala konsulto".

Je tiu ĉi verko li laboris eĉ tiam, kiam la paco fininta la militon, la paco de Vestfalio (1649), tiom grave trompis la esperojn de la ekzilitoj. Precipe fervore li daŭrigis la laboron post reveno el Hungarujo (1654). El la brulkatastrofo en Leŝno (Pollando) li forsavis kvanton da skizoj; tial li tuj post sia alveno en lastan rifuĝejon, Amsterdam, povis presigi ambaŭ enirpartojn kaj ankoraŭ kelke da specimenoj. Sed la vespero de lia vivo ne sufiĉis jam por tio, ke la tuta verko estu preparita por la preso. Post la morto de Komensky oni provis la postlasitajn manuskriptojn pretaranĝi por eldono, sed ili neniam estis publikitaj.

Tial oni konis nur du unuajn partojn de "Ĝenerala konsulto", nomatajn "Panegersia" ("Ĝenerala alvoko") kaj "Panaŭgia" ("Universala lumigo"); la ceteraj kvin partoj ŝajnis perditaj. Tamen antaŭ la dua mondmilito malkovris ilin la feliĉa esploristo, profesoro Dimitrij Ĉyzevskij, en arkivo de la orfejo en Halle (Saale) en Germanio.

Inter ĉi tiuj kvin libroj estas ankaŭ la "Panglottia", ("Universala lingvo"), la kvina parto de la "Konsulto". Komensky ne intencas prezenti komplete pretan sistemon de nova lingvo, sed ekspliki la fundamenton, kiu povus helpi al la komuna konsilantaro de kleruloj. Li celas montri, ke la ĝisnunaj lingvoj efektive ne sufiĉas, kaj en kio ili ne sufiĉas. Ĉe tiu okazo li ĉiam indikas la manieron, kiel oni povus forigi tiujn mankojn en la lingvo "pansofia". Kaj tial novaj vortoj kaj novaj formoj, kiujn ni legas en liaj ĉapitroj, ne estas proponoj, sed ekzemploj, kiamaniere oni devus procedi. Tiuj ĉi ekzemploj estas duspecaj: La unuaj estas prenitaj el materialo de la lingvo latina; Komensky formas vortojn, kiajn ni povus atendi en la latino, se la lingvo evoluadus severe logike. Komensky montras, kiel oni devus kunmeti la vortformojn, por ke la procedo estu ŝparema, klara, kaj esprimplema. Li uzas do vortetojn latinajn nur por demonstri, kiel oni povus procedi en la nova lingvo kaj per nova materialo. -- La dua ekzemplo ne estas ligata al la lingvo latina. Ĝi devas demonstri, kiel eĉ la partikuloj de novaj vortoj devas esti esprimplenaj, specifaj. Laŭ principoj li elektas novajn radikojn, prefiksojn kaj sufiksojn. Sed denove nur kiel unu el la eblecoj. La vortoj devus fariĝi kvazaŭa ideolalio (idea lingvo) de la konkretaĵoj, neniel ariĝo da indiferentaj sonoj. Eĉ ĉiu vokalo devus esti signifohava; sekve de tio la vorto estus kvazaŭ difino de la konkretaĵo. Laŭ la principo de ĝenerala harmonio la konsisto de la vortoj ne povus deveni nur el hazardo aŭ arbitra dikto, ĝi devas esti natura kaj en konvena sistemo eĉ necesa parafrazo de konkretaĵoj, ĝi devas aparteni al ili logike; ĝi devas esprimi la samajn ideojn en la ento konkreta, reala.

Komensky mem postenigis la proponatan lingvon al estonteco. Malgraŭ tio li sentis, ke li devus diri pri ĝi ion pli detalan kaj pli konkretan ol li estis dirinta en la "Panglottia". Tiel oni povas kompreni lian "Provon pri nova harmonia lingvo". Ĝi estas konservita en manuskriptoj de la konsulta verko, kvazaŭ aldono al la "Panglottia". La "Provo pri nova harmonia lingvo" estas denove substanca programo, malgraŭ ke tie li forlasas jam la materialon de la lingvo latina, kaj montriĝas specimenoj por apliko de la teorio, kiamaniere la lingvo akomodiĝus al konkretaĵoj, por ke ĝi jam per sia sono esprimu iliajn kvalitojn.

Estas domaĝe, eĉ por la ĉeha lingvoscienco, ke dum tri jarcentoj la "Panglottia" kaj la "Provo" estis perditaj en forgeso kaj ke ili aperos nur en la nunaj tagoj. Komensky povis jam delonge renomiĝi eĉ en la fako, kie li estas ĝis nun ignorata, en la historio de la artefarita lingvo. Al la fakuloj pri evoluo de la artefarita lingvo apartenos la tasko, detale lumigi, al filologoj kaj amikoj de la ideo prijuĝi lian verkon. Sed ankaŭ ĉiuj kompreniĝo trovos en la "Panglottia" la tablon preparitan por ĝuo.