Enkomputiligis Don HARLOW |
Fortvoĉa humanisto, originala hungara talento, kiun la milito mortigis.
Kiam la Roman' enpikis pintan lancon -- sin eligis dorse la kruela ŝtal', krude ŝiranta la karnerojn ruĝajn de la kor', kiam ĉesis la korbato, kiam fluis tiu sang', -- diru, ne hezitu lang' -- kien flugis tiu sang'? -- Laŭ verŝajno sorbis ĝin la sablo, kiel ĉiun fluidaĵon ĝi kutimas; sablo trinkis, laŭ probablo. Sed li estis Dia fil' el dia mond' Sur du ŝultroj liaj ja ripozis la stelara horizont'. La tero ja ne fanatikas, Ĝi ne prizorgas eĉ la nubojn, -- Nenion ja adoras la ter', Nur trinkas sangon kun prefer' nur sangon, sangon kun prefer'. |