Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Esperanto-Latviesu un Latviesu-Esperanto vardnica ar gramatiku de E. JAUNVALKS kaj A. GUTMAIS

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/4, p. 194


JAUNVALKS, E. kaj GUTMAIS, A.: Esperanto-Latviesu un Latviesu-Esperanto vardnica ar gramatiku. Eld. Latvijas Valsts Izdevnieciba, Riga, 1957. En tola bindo 204 p.

Sur la unuaj 40 paĝoj troviĝas Esp. gramatiko detala kaj klare dividita. La restantaj paĝoj donas vortaran parton. La vortaro uzas la modernan vortotrezoron de Esp., sed tamen ĝi haltas tiurilate antaŭ la Suplemento de Pl. V. --. Kompreneble oni sentas specialan ĝojon vidante, ke ankaŭ en tiu parto de Eŭropo, kiu tiel organece apartenis iam al la Esp. kulturo, revekiĝis el sia multjara dormo nia movado.