Enkomputiligis Don HARLOW

Mateno

de Valdis LUKSS

ellatvigis N. KURZENS

aperis en Norda Prismo, 57/4, p. 195


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Nikolajs Kurzens (1910), nia granda latva talento poezia jen reaperas per tiu ĉi traduko el la moderna latva literaturo.

-- Ĉu vi kredas?
-- Jes, mi kredas, --
Venos trans arbar' l' aŭror'!
-- Ĉu vi scias?
-- Jes, mi scias --
Perlos ĝi en rosa or'.

Bosko flutos,
Bosk' liutos,
Flugos sturn' kun kantobel'.
Hum' vaporos,
Humo floros,
Vaste volbos sin ĉiel'.

-- Ĉu vi aŭdas?
-- Jes, mi aŭdas, --
eĥas jam profund' kaj for'.
Vent' miela
Neĝon pelas,
Venas trans arbar' aŭror'.