Enkomputiligis Don HARLOW

"La du animoj de Olivia" aŭ la vojo de la kariero

de F. KARINTHY

elhungarigis R. S.

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝoj 210-216


Redaktoro (R), Bezeredi (B), Unglücklich (U), Servisto en la redaktejo, Tajpistino.

Scenejo:

redaktejo, ĉambro de la ĉefredaktoro. Skribtablo, seĝo, telefono.

Servisto ĉe la pordo; reŝovas la "verkiston" Unglücklich, kiun oni ne povas vidi, nur aŭdi: Bonvolu ne perforti, ne estas eble eniri al sinjoro Ĉefredaktoro!

La voĉo de Ungliicklich veante: Sed nur por unu minuto ... pro la manuskripto ... Nur unu minuton ...

Servisto: Bonvolu atendi, ĝis li petos vin eniri ... (Enrigardas). Cetere li ne estas ĉi tie.

La voĉo de U.: Mi rigardos ...

Servisto: Bonvolu atendi ekstere, ne envenu. (Elŝovas lin, preme fermas la pordon. Li venas al la skribtablo, metas tien presprovaĵojn.)

Redaktoro venas de maldekstre rapidante, observante manuskripton: Johano!

Servisto: Je via dispono!

Redaktoro rigardas la presprovojn, frapas la tablon: Furiozige, oni ankoraŭ ne kompostis la gvidartikolon! Post unu horo estos gazetfermo.

Servisto: Tio estos en ordo, sinjoro Redaktoro, sed kio estos pri la felietona novelo -- ĝin oni ankoraŭ eĉ ne transdonis.

R. kaptas sian kapon: Hu, je la ĉielo! Mi denove forgesis! ... Feliĉe oni povos komposti tion eĉ nokte ... Venigu Bezeredi!

Servisto: Laŭ via volo. (For.)

R. malfermas unu el la tirkestoj, prenas manuskriptojn, rigardadas ilin, ĵetante ilin unu post la alia sur la tablon. Unu el ili li rigardas iom pli longe proksime al la okulo. Koleriĝinte: Stultaĉe! (Balancas la kapon, la manuskripton li ĵetas kun abomeno en la paperkorbon, plufoliumas inter la aliaj.)

Bezeredi venas de dekstre, same kun manuskriptoj: Bonvolu, sinjoro Ĉefredaktoro.

R. Kara Bezeredi, Estas malagrable, ankoraŭ la festotaga felietono ne estas en la presejo.

B. Tion ni kutimas transdoni lastminute, sinjoro Ĉefredaktoro, ĝin oni ne ja kompostas antaŭ la nokto.

R. Sed ne estas tiel, mia knabo, mi bezonas por morgaŭ iun speciale bonan novelon -- estos aparte festa numero, mi volas, ke ankaŭ la felietono estu speciale originala kaj bona.

B. Nu, bonvolu, estas ĉi tie tiu de la semajno, tio pri Shaw ...

R. mangestas: Ho ne ... (Li montras al la tablo) Ni ja havas ĉi tie abunde, la plej bonaj nomoj ... Sed mi bezonas por morgaŭ ion tute novan ... iun freŝan, interesan, kuraĝan verkon ... La felietona rubriko estas tro neglektita, la malnovajn grandulojn neniu plu legas. Ho, se mi povus malkovri novan geniulon, novan nomon, kiu ankoraŭ ne enuigas la publikon. Ne gravas, se oni eĉ ne konas lin.

B. ridetante: Bonvolu, sinjoro Ĉefredaktoro, se vi bezonas nur tion -- mi vidis ekstere en la koridoro sinjoron Unglücklich.

R. ekfuriozas, kunfrapas la manojn: Nu kio estas via opinio pri tiu ĉi fripono -- pri tiu ĉi redakteja ŝakalo! Ĉu vi scias, ke li denove enpremis Olivia-n -- kun alia titolo, kun alia nomo.

B. Ĉu La duaniman virinon?

R. Tiun, tiun -- mi tuj rekonis! (Serĉas en la paperkorbo, eltiras la enĵetitan manuskripton.) Tiu ĉi ulo estas vera epidemio! Rigardu, se vi ne kredas! Bonvolu! (Legas.) La du animoj de Olivia. La sama novelo, kiun ni redonis dum tri jaroj jam la dek-sepan fojon. Ĝi estis jam Virina sorto, estis La triumfa viro: ĝi estis jam La kariero, jam estis tute mallonge Virino, jam estis sentimentale Memoro -- kaj mi ne scias kio ankoraŭ. Olivia kelkfoje havas la nomon Erna, kelfoje Piroŝka, kelkfoje mallonge Manjo. Sed ĉiam laŭvorte la sama novelo. Legu nur ... (Etendas ĝin al li.)

B. ne rigardas la manuskripton, mangestas: Mi scias parkere. "Ŝia hararo estis bronzruĝa, kiel la subiranta suno en la krepusko de gangesa pejzaĝo ..."

R. rigardas la manuskripton, ekfrapas la tablon: Ĝuste, laŭvorte! Senekzemple!

B. Ankaŭ al mi li donis eble trifoje sub diversaj titoloj.

R. reĵetas la manuskripton en la paperkorbon: Sed li ne plu donos ĝin! Tio estis la eraro, ke ni ĉiam redonis ĝin al li, li povis denove skribi ĝin. Sed nun mi divenis, kion fari. Simple ni ne redonos ĝin al li kun la motivo, ke ni ne konservas manuskriptojn.

B. Li jam scias ĝin parkere.

R. Tia stultulo ne povas havi tiom da intelekto, ke li parkere rememoru tutan novelon.

Servisto venas: Sinjoro Ĉefredaktoro, iu sinjorino ...

R. Sinjorino? Kia sinjorino? Kion ŝi volas?

Servisto: Mi ne konas ŝin ... Ŝi ankoraŭ ne estis ĉi tie ...

R. Enlasu -- do, ŝin.

Servisto: Ŝi ne volas enveni.

R. Kion?

Servisto: Ŝi estas supre en la konversaciejo, kaj petas, ke sinjoro Ĉefredaktoro estu afabla iri tien.

R.: Kion? ... Ke mi afablu al ŝi? Mi kiel ĉefredakt ... Mi ne komprenas.

Servisto ĝenite ĉirkaŭrigardas.

R. iras al li: Sed kiel oni nomas ŝin?

Servisto: Ŝi diris, ke hm ... (flustras en lian orelon.)

R. rapide: Jes ... tiel ... nu, mi venos tuj...

Servisto: Laŭ via dispono. (For).

R. rapide en videbla ĝeno: Kara Bezeredi, mi venos tuj ... Io familia ... afero ... Dume bonvolu trarigardi tiujn ĉi novelojn, ... eble vi trovos ion bonan ... kvankam verdire mi preferus ion originalan ... Tuj mi venos... (Rapide for, oni aŭdas lin krianta:) Johano! Johano! ... Atendu ... Mi mem...

B. sidiĝas ĉe la tablo, rigardadas la manuskriptojn, faras ruĝkrajonajn notojn.

Unglücklich, pala, longhara, amara figuro. Singarde li ĉirkaŭrigardas kaj uzas la okazon, kiam Johano forestas, enŝtelas sin rapide; piedpinte li iras al la skribtablo. Tusetadas: ĉar B. ne rimarkas lin, malcerte: Mi petas, majstro Bezeredi...

B. rigardas supren, poste trankvile el la manuskriptoj: Nu, kio estas, maljuna Unglücklich. Kio estas?

U.: Tio, redaktoro Bezeredi, ke mi venis pro la novelo, kiun mi transdonis antaŭ du tagoj al la ĉefredakcio.

B. eĉ rigardas supren: Mi scias, knabo. La du animoj de Olima. (Skribas).

U. bataleme: Jes. La du animoj de Olivia.

B. kiel supre: Kies hararo estis bronzruĝa, kiel la subiranta tropika suno en la krepusko de gangesa pejzaĝo.

U. radiante: Parkere vi bonvolas scii?

B. kiel supre: Jes. Kiel oni scias parkere ĉe la policejo la identigajn informojn pri la jam punitaj.

U. suspekte: Kion vi celas per tio?

B. kiel supre: Tion, ke ni havas facilan aferon pri Olivia. Kiam la detektivoj alportas al m Olivion, ni eĉ ne eldemandas ŝin, ni ne aŭskultas ŝin, sed ni retransportas ŝin al ŝia hejma loko: al la paperkorbo.

U. glutas: Ĉu vi bonvolas per tio diri, ke ĝi ne estas aperigebla?

B. kiel supre: Tiel. La du animoj de Olivia ne estas aperigeblaj. Neniu el la animoj estas aperigebla. Olivia estas pli malgranda ol la deviga mezuro. Eĉ ambaŭ animoj unu super la ala ne atingas tion. Olivia demandas iuloke rigide rigardante antaŭ sin en via novelo: "Kien mi venos?" Vi kiel aŭtoro, ne povas respondi al Olivia. Ni povas diri al ŝi, kien ŝi venos. En la paperkorbon.

U.: Alivorte, ne aperigebla.

B. Ne, knabo mia. Ne-e-e.

U. Bonvolu do redoni mian manuskripton.

B. kiel supre: Tute ne. Tion vi ne frandumos, mia kara. Ni ne redonas ĝin. Nu jes, ke vi iru kun ĝi al alia redaktoro kaj du semajnoj poste vi venu denove al ni. Ne estas eble, mia kara. Ni ne konservas la manuskriptojn. Kaj ni informas la provincajn policejojn kaj ĉiujn redaktejojn, ke ili arestu Olivian, kie ŝi estos videbla.

U.: Ĉu vi ne redonas ... Kiel do oni povos plenumi mian testamenton?

B. kiel supre: Kian testamenton?

U.: Ke la manuskripton pri Olivia kune kun mi oni bruligu en la krematorio postmorgaŭ ĉe Ĉepel, kie oni elprenos mian kadavron el la Danubo. (Frapas al sia poŝo.) Ĝi estas ĉi tie, en mia poŝo.

B.: Unuavice: En Ĉepel ne ekzistas krematorio; duavice: kial oni devas tuj bruligi vian kadavron, post kiam oni eltiros vin el la akvo? Trie: kial vi devas por tio unue salti en la akvon? Saltu rekte en la krematorion. Kvare: kial entute salti?

U. kolapsas sur la seĝon apud la skribtablo: Ĉar tion mi ne plu eltenos. Sufiĉis al mi. Cetere se mi eĉ hodiaŭ ne povas vendi mian novelon, mi ne havas alian ŝancon. Oni elĵetis min el la loĝejo -- mia memfido ... mia kontraŭstaro estas rompita ... ne eblas plu ... (Eksingultas, kovras la vizaĝon.)

B. rigardas supren el la manuskriptoj, rigardas lin kun iom da kompato, balancas la kapon: Diru al mi, kara mia, kiel iu povas esti tiel idiota.

U. inter larmoj, distrite: Dankon, bone.

B.: Kial do vi gluas vin al tiu ĉi fiksa ideo, ke vi devas aperigi vian novelon -- ke vi entute devis skribi tiun ĉi novelon? Ekzistas ja tiom da profesioj. Oni povas esti eĉ episkopo. Kaj se vi havas jam verkistan ambicion -- kial vi do ligas vin al tiu ĉi Olivia?

U. obtuze: Ĉar en ĝin mi enmetis mian animon.

B.: Sed ne. Olivia havas du animojn, vi unu, tio estas sume tri. Kaj el la tri ne venas unu akceptebla novelo. ,

U.: Sed kion mi faru? Mi ne povas skribi ion alian nur el mia koro.

B.: Nu jen. Tion vi ne volas kompreni. Vane estas en ĝi via animo, la publiko ne estas scivola pri tio. La publiko volas fabelon, fabelo devas esti, rakonto, agado. Ekscita, streĉa agado.

U.: Sed en mia novelo ja ...

B. senpacience: Lasu tion! Kio estas en via novelo? Ke junulo amas virinon, la virino ne povas elekti inter li kaj la edzo kaj fine ŝi forpelas la junulon. La knabo foriras kaj suferas, sed fine li faras ian grandan negocon aŭ kion...

U. ravite atentis, nun indigne: Tute ne negocon ... li famiĝas ... admirata verkisto ...

B.: Aŭ admirata verkisto, estas egale, alivorte li perlaboras multe, kaj je tio la virino revenas al li kaj proponas sin al ni ...

U.: Pli ĝuste ŝi sentas, ke ŝia animo ŝanĝis ...

B.: Ŝanĝiĝis ŝia animo, estu tiel. Post tio la junulo ...

U. stariĝas kaj ludas la scenon: Malgaje kaj ame ŝin alrigardas kaj diras nur tiom: "Sinjorino, iam mi ploris multe -- se vi povas redoni al mi tiujn ĉi larmojn, -- tiam pensu denove pri mi. Sed nun adiaŭ!" Kaj forlasas ŝin ... (Ĝemas.)

B.: Nu jes. Kio do estas ĉi tio? Ĉu tio estas novelo? Tio estas idiotaĵo, plata, romantika azenaĵo, kian eĉ la provincaj gazetoj nur en la 1880-aj jaroj aperigis.

U. senespere: Sed sinjoro redaktoro! ... Tio okazis -- tio okazis en la realo -- kaj ne en la okdekaj jaroj ... sed en la nuna tempo ...

B. ironie: Al kiu tio okazis?

U. honte rigardas teren.

B.: Do al vi. Vi estas la admirata verkisto.

U. plorveante: Nur mi estus -- se oni akceptus mian novelon ...

B.: Do, se oni akceptus vian novelon, realiĝu, tio, pri kio la novelo temas, ke vi orgojle forpiedus la sinjorinan moŝton, kiu bojploretus antaŭ viaj piedoj. Do, tiu ĉi idiota kaj teda novelo boniĝus pro tio, ke ĝi aperus.

U. reveme: La vivo estas tiel mirinda.

B.: La vivo, mia kara, ĝenerale estas sufiĉe mirinda, -- sed ne via vivo, pri kiu vi kredas, ke neniu travivis ion tian -- kvankam ĝi estas la plej banala io. Vi kredas, ke estas io eksterordinara, se vi skribas tion, kio okazis pri vi simple nur, ĉar tio okazis pri vi. Kvankam estas egale pri ĉiuj, sed vi ne scias pri tio.

U. ekatentas: Hm. Vi do kredas -- mi devas skribi pri tio, kio okazis pri aliaj, ne pri mi. (Li meditas.)

B.: Mi ne scias. Mi ne estas kritikisto. Mi volas nur diri, ke tio, ke io okazis, ne estas rekomendletero. La afero devas esti interesa, ĉu okazinta ĉu ne. Ĉu vi scias, eĉ interesa ĝi ne devas esti. Ĉu vi scias, kia devas esti felietono, por ke ĝi aperu ĉe ni?

U.: Kia ĝi devas esti?

B.: Tia, kia plaĉas al la ĉefredaktoro. Ne gravas, ĉu plaĉas al mi aŭ ne, ĉar mi ne povas aperigi ĝin. Ankaŭ ne gravas, ĉu la publiko ŝatas ĝin, ĉar ne la publiko aperigas ĝin. Ĝi devus plaĉi al la sinjoro Ĉefredaktoro. Sed al ni ĝi ne plaĉas, tio estas malagrabla. Kvankam vi eĉ ne konjektas, kiom li bezonus felietonon. Ĵus li diris, ke por morgaŭ li bezonus bonan felietonon -- kaj li volonte donus ion novan, novan nomon, se li trovus iun. Sed tio devus esti tia, kion li ŝatas.

U.: Kia do plaĉas al li?

B.: Tion li scias, mi ne.

U. meditas, poste kuraĝege: Nu mi ekscios tion.

B. moke: Ĉu nun unu horon antaŭ la gazetfermo?

U. eksaltas, elaste, febre: Nun, unu horon antaŭ la gazetfermo. Mia novelo devas aperi, ĉar cetere mi ne havas dormlokon ĉi-vespere. Kaj ĝi aperos. (Starigas sin antaŭ B.) Kara sinjoro Redaktoro -- morgaŭ en la festa numero aperos mia novelo!

B.: Tiam mi manĝos la tutan festan numcron. Li diris, ke la temo ne plaĉas al li.

U.: Li ekŝatos ĝin.

B.: Li ŝatas tute aliajn temojn.

U.: Li do kredos, ke estas alia temo.

B.: Li nur ŝatas tian temon, kian li mem povus elcerbumi.

U.: Li kredos do, ke li mem trovis ĝin.

B.: Li estas vantulo, li ŝatas mem doni la temon.

U.: Li donos do ĝin.

B.: Sed kiel vi havos tempon por ekscii tion?

U.: Mi petas nur, -- lasu min paroli kun la ĉefredaktoro. Ĉion ceteran mi aranĝos. Mi havas ankoraŭ unu horon -- jen la horo de la agado! Nur unu afero ankoraŭ -- kie estas Olivia?

B. montras la paperkorbon: Ĉi tie.

U.: Bone.

B.: Kion vi volas de Olivia?

U.: Tre verŝajne mi bezonos ĝin.

Redaktoro venas de maldekstre. Videble li estas elektrizita, li estas distrita kaj vigla, sed bonvola: Nu mi petas -- nun reen al la laboro! ... Rapide, rapide post unu horo gazetfermo! ... Bonvolu Bezeredi tiun ĉi aĵon ... (Ekvidas U., rigardas lin kun suspekto.) Pardonon -- ĉu vi deziras kun mi ...?

B. ironie: Sinjoro Ludoviko Unglücklich -- la aŭtoro de la novelo La du animoj de Olivia.

R. ekridas: Jes -- ĉu vi estas tiu?

B. Li volas paroli kun vi. Mi diris al li, ke vi nun estas tre okupata.

R. bonvoleme: Nu, mi povas oferi 1-2 minutojn ... Mi ja volis paroli kun vi ... mi volas klarigi ... kara Bezeredi ... la tribunalo ... nu jes, ĉu vi trovis ion?

B.: Ankoraŭ ne.

R.: Lasu do, mi aranĝos. Rapidu do, kara Bezeredi, ni fermos.

B.: Mi iros do. (For.)

U. sidiĝas, faras malfeliĉan mienon.

R. distrite serĉadas inter la manuskriptoj: Jes ja ... via iaĵo do ... certe sinjoro Bezeredi jam diris al vi ...

U. kun klinita kapo, ŝajnigata cedemo: Jes, li diris. Ke mia novelo ne estas aperigebla. Bedaŭrinde.

R.: Ne, mia kara. La temo estas malgrava, ŝablona, ĝi ne povas interesi la publikon.

U.: Kvankam mi klopodis ...

R.: Klopodis, kompreneble vi klopodis. Ne temas pri la ellaboro. Pri tio mi ne kutimas pensi tiel multe. Mi diras: ĝia rakonto ne estas interesa ...

U.: Oni povas rakonti nur pri travivaĵo.

R.: Nu jes -- se tio, kion oni travivis, signifas nenion specialan por aliulo.

U.: Jes, tion diris ankaŭ sinjoro Bezeredi.

R.: Nu, ĉu vi vidas. Kvankam domaĝe. Ĉar en vi estas ambicio, entuziasmo. Kaj mi tre ŝatas la ambiciajn junulojn. Sed dum vi ligas vin al tiu via sola travivaĵo, nur, ĉar vi travivis tion, vi ne trovos Eldoradon. Pli bone, se vi ĉesigos. Vi devus serĉi temon aliloke -- la vivo ja estas tiel riĉa.

U. melankolie: Sed ne la mia.

R.: Tio ja, mia kara, ne estas mia kulpo.

U. revante: Jes -- mi pensis ofte pri tio - ke mi devus atenti la vivon de aliaj ... por vidi ion apartan, originalan! Mia griza vivo -- ĵus, kiam mi vidis sinjoron Ĉefredaktoron ekstere en la koridoro.

R. vigle: Kiam?

U.: Kiam vi iris supren al la konversaciejo ... sinjorino atendis vin ...

R. ĝenite: Tio estis escepta okazo -- cetere mi kutimas akcepti ĉiujn ĉi tie en mia ĉambro ...

U. entuziasme: Mi scias, jes, ĝuste tio estas ... Mi tuj sciis, ke tio estas ia escepta afero ... kaj mi pensis pri tio, ke ĝuste tio estas mia malfeliĉo ... ke pri mi okazas nenio eksterordinara, escepta, io tia ne povas okazi ... Ke ekzistas tiaj homoj, kies vivo estas nuraj streĉaj, eksterordinaraj aventuroj ... ke mi devus atenti tiujn, kiuj vivas, kiuj estas individuoj, kiuj estas meze de la granda, ekscitoplena vivo ... kiuj laboras, batalas, kiuj havas karieron ... tiam mi povus skribi ion, kion mi ŝatus.

R. modeste: Nu, mia Dio -- se vi aludas min ... tute ne ...

U. kun admiro: Ho, vi eĉ ne povas scii, kompreneble ne -- via kariero elformiĝis en tia rapida ritmo, ke vi eĉ ne havis tempon por mediti, por superrigardi ĉion, kio okazis en la vivo ... Sed mi ofte pensis pri tio: Dio, kiel interesa povis tio esti, kiel varia, kiel eksterordinara! Granda kariero!

R. kun pastre vibra voĉo: Kredu al mi, juna amiko, tio ne estis pli ol laboro kaj batalo. Kaj se mi havis iom da modestaj sukcesoj -- mi povas nur danki al tio, ke mi ne flankiĝis de mia vojo.

U.: Jes -- tio estas, kion la publiko scias. Sed malantaŭ tia grandioza vivo, kiel via, sinjoro Ĉefredaktoro, estas ĉiam io, kion nur la artisto povas kompreni -- inter la kulisoj, ĉe la ekiro ... io, kio klarigas ĉion por la artisto ...

R. ridetante: Vi do -- volas min eldemandi?

U.: Tute ne ... mi nur pensis ...

R.: Dio mia, kiom tio signifas? Mi estis malriĉa, nekonata junulo, kiel la aliaj -- iam.

U.: Malriĉa kaj nekonata, tiom mi kredas -- sed ne kiel la aliaj. Ĉar la aliaj restis malriĉaj kaj nekonataj, dume vi ... Pri la ceteraj okazis nenio. Pri vi jam tiam okazis io.

R.: Kiel vi pensas?

U. decide: Mi estas certa pri tio.

R. meditante: Povas esti -- sed kiel strange, ke ĝuste nun ... (Stariĝas, komencas iradi kun postenmetitaj manoj.) Nu, jes, jes... (Subite haltas antaŭ U., ekfrapas lian ŝultron, ridetas.) Mi rimarkas, juna amiko, vi bezonus temon, ĉu ne? Io speciala -- io interesa ... prenita el la vivo, ĉu ne? Ke ne nur via eta mondo -- por unu fojo estu la vera vivo, ĉu ne? Nu sciu -- mi diros al vi fabelon. Fabelon pri iu -- iu ajn. Ni diru, pri malnova konato mia. Ni nomu lin Iu Ajn. Li estis iam malriĉa nekonata iu.

U. kun pieco: Jes, jes ... mi komprenas. Sinjoro Ĉefredaktoro, vi ne volas, ke mi sciu, ke vi estas tiu.

R.: Sed tio ja ne gravas. Kaj ni supozu, ke la junulo estis iu tia, kiel mi.

U. subite: Kaj li amis iun ... mirindan virinon ...

R. hezite: Nu, jes -- povas esti ...

U. ekstaze: Afable daŭrigu ... bonvolu daŭrigi ... tiel interese ...

R.: Kion oni povas diri ankoraŭ pri tio?

U.: Ŝi estis edzino, ĉu ne?

R.: Jes, edzino.

U.: Kaj ankaŭ ŝi amis la red ... tiun junulon. Kaj -- ŝi ne povis elekti inter sia edzo kaj la redakt ... tiu junulo.

R. rigardas lin observante: Ĉu la temo tiom ekscitas vin?

U. avide: Ho, vi eĉ ne povus kredi tion, sinjoro Ĉefredaktoro ... tio jam estas io, jen ... kun ruĝa hararo ... ŝi staras antaŭ mi tiel plastike, tiel kiel vi afable priskribis ŝin al mi per kelkaj vortoj ... vi afable diris ja, ke ŝi havis ruĝan hararon, ĉu ne?

R. malcerte: Tia iom ruĝa.

U.: Kaj bonvolu daŭrigi plu --, kial ŝi tamen restis ĉe sia edzo? Ĉar tion mi ne bone komprenis.

R.: Ĉar ŝi kredis ...

U. interrompas, ekfrapas sian frunton: Nu, kompreneble! Kiel stulta mi estas! El tio ja, kion vi bonvolis diri, estas klare! Ĉar ŝi kredis, ke la junulo ne amas ŝin sufiĉe ... se li amus ŝin, li batalus por ŝi ...

R.: Ĝuste -- laŭvorte ŝi diris tion!

U.: Jes, ekzistas tiaj virinoj -- nun mi sentas, ke ekzistas ... ekstere en la vivo ... (Avide.) Kaj poste, poste? Kio okazis?

R.: Nu poste -- la junulo batalis.

U.: ... batalis kontraŭ la vivo -- kaj venkis! Li iĝis iu -- akceptita, fama viro! Ĉefredaktoro de granda taga gazeto!

R. dorlotite, sed ĝenite: Ni ne diru, ke ĉefredaktoro -- la afero estus tro klara...

U.: Aŭ admirata verkisto -- vere tio estas la sama. Kaj poste -- bonvolu daŭrigi ... tiel interese ...

R. kun kuntiritaj okuloj: Jes -- se vi havas tiom da intereso, mi daŭrigos, -- kie mi estis?

U. avide: Ke ŝi iun tagon venis en la redaktejon, por diri al li, ke ŝi ne toleras pli longe...

R.: Kaj nepre ŝi volas paroli kun li.

U.: Jes -- kompreneble! Sed kion vi respondis, kiam la ĉefre ... tiu sinjoro ĵetis al ŝi tiujn vortojn?

R. stulte: Kiujn vortojn?

U.: Nu, kiujn vi bonvolis diri ĵus, ke "Sinjorino ... se vi povas redoni miajn larmojn ... pensu tiam denove pri mi. Ĝis tiam -- adiaŭ!"

R. scivole: Ĉu mi diris tiel?

U. ekstaze: Tiel, mi fiksis ilin laŭvorte. Tio estas tiel ege bela kaj varma, tion oni ne povas forgesi -- kaj nun mi rimarkas, ke ne gravas, kion la virino respondis. La rakonto tiel, per tiuj vortoj estas preta, ronda kaj tuta. (Ekstaras, ĝemas forte.) Mia Dio! tio estas io! Tio estas temo!

R. ridetante: Vi ŝatas ĝin, ĉu ne? Jes, knabo, tio estas la vivo.

U.: Se mi povus literaturi pri ĝi! Kiel grandioza novelo ĝi estus!

R.: Nu skribu do!

U.: Sed oni rekonus vin! Tio ja estas tiel individua! -- kaj mi nepre ne volas ŝteli la temon de sinjoro Ĉefredaktoro!

R.: Tute ne! Bona verkisto prenas sian temon de tie, kie li trovas ĝin, el la vivo!

U.: Sed se mi priskribas tion -- ŝi rekonas!

R.: Ne menciu redaktejon -- skribu la loĝejon de la verkisto. Kaj la virinon nomu kiel ajn -- ni diru Manjo!

U.: Manjo! Bonega nomo! (Hezite.) Ĉu -- do sinjoro ĉefredaktoro permesus, ke mi skribu la novelon.

R.: Permesas? Mi postulas, ke vi skribu ĝin.

U.: Ĝi havos kolosan sukceson!

R. modeste: Ankaŭ mi kredas ... (Pensadas.) Diru al mi, mia kara, -- kiom da tempo vi bezonas por skribi ĝin?

U.: Tiun ĉi? (Mangestas.) Dum duonhoro! Tiu ĉi estas preta rakonto, oni ne devas pensadi -- nur skribi!

R. meditas, poste subite: Ĉu vi povus dikti ĝin?

U.: Rapide kiel la akvofluo!

R. frotas la manojn: En ordo! Atentu! Mi nun sendos al vi la tajpistinon -- vi diktos al ŝi la novelon, kaj tuj sendos ĝin al la presejo -- en la morgaŭa festa numero ĝi aperos!

U.: Laŭ via dispono!

R. plenigas mandaton: Bonvolu -- la plej alta honorario! Ni tuj alportigos ĝin per Johano. (Sonorigas.)

Servisto venas: Bonvolu?

R.: Bonvolu monigi tiun ĉi mandaton kaj alportu la monon, kaj sinjoron Bezeredi kaj la tajpfraŭlinon.

Servisto mirante: Jes, sinjoro! (For.)

R. entuziasme frotas la manojn: Spite ĉion ni tamen havos morgaŭ originalan novelon!

U.: Nur ĝi havu sukceson ...

R. suverene: Tion lasu al mi ... Tiu ĉi havos sukceson -- la publiko ŝatas la neordinarajn rakontojn. Estu trankvila, vi jam estas en ordo. Ni lernos kunlabori -- modeste, laŭ miaj instrukcioj vi verkos al mi ĉiusemajne po unu novelo.

B. venas: Bonvolu, sinjoro ĉefredaktoro.

R.: Nu kara Bezeredi, ni jam havas novelon por morgaŭ.

B.: Ĉu vere?

R. frapetadas la ŝultron de Unglücklich, kiu dum la redaktoro turnas sin al B., elŝtelas la manuskripton el la paperkorbo kaj enpoŝigas ĝin: Sinjoro Unglücklich diris al mi tian temon ... prenitan el la vivo ... (Kun konsento okulumas al U.) kion oni devas nur dikti kaj preta -- unuaranga temo, mi povas aserti! (Al U.). Nu, mia kara, nur rapide. (Al B.) Se sinjoro Unglücklich estos preta, tuj sendu la manuskripton al la presejo...

B. konsternite: Sen legi ĝin?

R.: Sen legi ĝin. Al mi li rakontis ĝin laŭvorte -- tio ĉi estas jam io preta, ne estas necese relegi. Mi ripetas, bonega. Ĝi havos kolosan sukceson, vi scias, ke mi ne kutimas erari. Unu! Fine ankaŭ tio estas aranĝita. Mi kuros al la eldonejo. (Al U.) Vi enfermu vin kaj ne lasu vin ĝeni.

U.: Jes, sinjoro Ĉefredaktoro.

Tajpistino venas kun maŝino.

R.: Ĉi tien, kara mia ... Majstro Unglücklich diktos ... (Ŝi sidiĝas) Nu ĝis ... (For.)

U. iras tien-reen.

B. senkomprene: Diru -- per kio vi kuiris lin tiel mola? Per kio vi sugestis lin?

U. superece: Tion vi legos morgaŭ, kara sinjoro Bezeredi. Sed nun (ĝentile, sed decideme) vi pardonos, ĉu ne, sed mi ne povas dikti, se oni ĝenas min.

B. ofendetite: Ĉu tiel?

U.: Ne ĉagreniĝu -- sed vi aŭdis, kion diris sinjoro ĉefredaktoro. Mi ne havas tempon, post duonhoro ni fermos la gazeton.

B. akre: Jes, jes -- mi petas pardonon! (Eliras.)

U. diras al la foriranto: Prefere estu afabla urĝigi la tribunalan rubrikon! ... Lasu al mi la literaturon, tio ne estas via afero!

B. ĝenite ridaĉas: Mi petas... nu, mi petas pardonon ... (Foriras ŝultrogestante.)

U. fermas la pordon post li: Fine. Tiuj ĉi raportistoj ... oni ne povas vivi pro ili ... ili kredas, ke ankaŭ literaturo estas polica gazetkontoro! -- Mi petas, fraŭlino, ni povas komenci.

Tajpistino metas paperon en la maŝinon: Mi estas preta.

U. prenas el la poŝo la manuskripton: Ĉu starto?

Tajpistino: Bonvolu ...

U.: Jen. Supre, kiel titolo Olivia ... nu eble ni atendu, ni skribos poste la titolon. Bonvolu ellasi unu linion.

Tajpistino: Jes.

U. ekfumas cigaredon, ĵetas sin en la apogseĝon, kun kruce metitaj kruroj, diktas: Ŝia hararo estis bronzruĝa, kiel la subiranta tropika suno en la krepusko de gangesa pejzaĝo ...

Tajpistino frapadas.

Kurteno.