Enkomputiligis Don HARLOW

"Mia penso"

de Kálmán KALOCSAY

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝoj 182-185


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Estis Maja posttagmezo. Facila vento balzamis la aeron per parfumo ŝtelita ie el la floroj de printempaj arboj, el la freŝverda herbo okulumis buntaj florkapetoj, en la monotonan trilon de la griloj miksiĝis gaja gamo de birdoj. Kaj en facila printempa ebrieto marŝis tra la kampo ekskursa societo. Malantaŭe, interbabilante, iris malrapidema grupeto: la gardantaj patrinoj; la gejunulojn pelis la juna sango: kantante, ŝercante, kun paŝoj tiklataj de dancemo ili rapidis antaŭen, antaŭen, senfine, kontraŭ la vento, kontraŭ la blua horizonto, kontraŭ la gaje ĝermanta, milde brakumanta, eterna printempo. Kokete flirtis la bukloj de la knabinoj, ŝvebis la jupoj, radiis la okuloj. Sonis ŝercoj petolaj, krioj gajaj -- estis feliĉa, senzorga printempa posttagmezo.

Inter la gejunuloj, kun same rapidaj, sed tamen iom pli peztaktaj kaj pripensitaj paŝoj iris junulo. Kelkfoje li ekridetis je ŝerco, sed cetere li ne partoprenis la superŝaŭmantan jubiladon. En liaj bonaj seriozaj okuloj sidis enprofundiĝinta medito.

Granda kverko staris meze de la kampo. La societo premis la direkton al ĝi. Iu proponis halton kaj ripozon.

Oni sidiĝis sur la mola herbokovro. Poste, kiel kutime, komenciĝis gajaj kaj petolaj societaj ludoj. En tiuj ludoj nia junulo multe eraris kaj perdis, sekve devis plenumi tre multajn "punojn". Li obeis kun ĉarma peza seriozeco. Kompreneble, kiel kutime, ne mankis ĉikanaj piketoj, ŝercaj divenadoj pri la kaŭzo de lia distriteco.

Inter gajaj ludoj kaj ŝercoj venis la vesperiĝo. De patrina flanko aŭdiĝis voĉoj pri hejmeniro. Sed la societo tro bonfartis por tio. Estis tiel rava ĉi tiu milda, trilanta kaj odoranta printempa mallumo, sub la vibraj stelokuloj de la velurblua ĉielo. Kaj, eble por silentigi tiujn malagrablajn voĉojn, oni ekkantis.

Post multaj gajaj kantoj, junulino, kun eta sed ĉarma voĉo, ekkantis melankolian melodion:

Peza nokto sur min falas,
ruiniĝis mia vivo,
miaj vangoj velke palas,
ĉio estis nur fiktivo.

Nur mensogis via amo,
via ĵuro kaj sincero,
estingiĝis jam la flamo,
falsa flamo de l' espero.

Espero ... forsonis la kanto, dronante en longeta silento. Kaj la trajtoj de la silentema junulo subite ekvibris de interna ekskuiĝo.

Espero ... falsa flamo de l' Espero... Ho jes! Tiu falsa flamo lin logas post sin ... kiel longe jam, kiel obstine, kaj, eble, kiel sencele. Ĝi jen estingiĝas, jen ekbrilas denove, kiel marĉlumo. Kaj li kuras post ĝin, kuras blinde preter la ĝojoj de sia juneco.

Jen, kiel sinforgese sin donas al la ĝojo, ĉi tiu kara societo! Ili ĝuas sian junecon, povas sin translasi al la vibranta Nuno, al la logo de la karaj efemeraĵoj. Kaj li? Li estas fremda al ili, fremda al ilia ĝojo. Sed kial nun tio doloras al li? Eble tamen li eraris? Eble tamen ĉi tio estas la vera vivo kaj vera feliĉo kaj ne la grandaj projektoj, altaj aspiroj, noblaj revoj? Ho jen en la arĝenta lumo de la ĵusveninta luno, kiel radias la vizaĝo de la kara kantintino! Kiel ĉarma ŝi estas, kiel freŝa, kiel kisinda! Kiel bone estus nun diri al ŝi stultan komplimenton, ektikli ŝian revemon per duonpromesaj aludoj -- kaj eble, dum la hejmeniro, postresti kun ŝi en sekreta, nepriparolita konspiro, por longa manpremo, por ama kunkliniĝo.

Li nevole ekridetis. Stranga, tute stranga, tute neebla ŝajnis al li tia konduto. Kaj kion li ja povus al ŝi diri? Ĉu entute li povus paroli ion, kio estas malplena banalaĵo, kio ne venus vere el lia animo, kio ne estus grava kaj bela. Valore bela. Multfoje li havas ja tiajn pensojn, aŭskultante la interparolon; li ankaŭ povus tiujn diri, eble tiuj estus eĉ surprizaj. Sed iel li ĉiam malfruas. Kiam la penso maturiĝis, ricevis sian definitivan, belan rondan formon, la societo jam delonge forlasis la temon, estus jam ridinde reveni al ĝi. Kaj cetere, kiun interesus, kio al li ŝajnas grava kaj interesa? Ĉu entute estas grava la kerno de la parolo? Ĉu ne sole la parolo gravas, la parolo mem, la buŝmovo, la vivo, la neripozo? Ne, li ne konvenas tie ĉi. Kaj, se li bone pripensas, li eble devus fieri pri tio, ke li ne konvenas tie ĉi. Kial do tio nun tiom doloras al li?

Nu, ĉar li nun eksentis ege, kiel soleca li estas. Lin kruele ekpremis lia granda amara izoleco. Projektojn li havas, laboron, karan laboron, pri kiu li fervoras ekde sia infanaĝo. Ho, se li povus ekparoli pri ĝi, ĉiuj admirus lian elokventecon. Kiel iam, en la gimnazio, kiam liaj kompanoj ĥore deklamis:"Malamikete de las nacjes!" Sed li ne povas paroli. Li promesis tion al sia patro, kiu timas la stultajn mokojn pri lia utopiemo, timas pri lia kuracista reputacio. Kaj nun li estas sola, tute sola en la mondo, al neniu li povas komuniki la plej intiman trezoron de sia animo. Nur lia lampo scias pri tio, brulante ĝis malfrue en la nokto; nur ĝi vidas la kaprompajn penojn, nur ĝi vidas la ĝojkrian eksalton kaj longpaŝan ekpromenon en la ĉambro post la feliĉa solvo de iu dura problemo. Nu, tamen, ĉi tiu laboro havas ja siajn ĝojojn. Sed ĉu ĝi iam prosperos? Neniam li estis pli malproksime de tio ... Vere, estingiĝas jam la flamo, falsa falsa flamo de l' Espero ...

-- Ĉu vi dormas, sinjoro, ke vi sidas tiel senmove? -- sonis apud li knabina voĉo.

-- Ne, tute ne! -- li respondis konsciante, kion li neas. Feliĉe, la knabino ne atendis longan respondon, ŝi alparolis jam iun alian, ĉiu parolis, kelkaj flustris, la ĝenerala bruo estis tre bonvena droni en ĝi senvorte, kiel ĝis nun.

Sed nun jam vere estis tempo hejmeniri. La societo prenis sin de sur la herbokovro kaj ekiris. Nia junulo paŝis tre malrapide, inter la patrinoj, poste malantaŭ la patrinoj. Neniu rimarkis, kiam ĉe flankvojo li malaperis.

Li marŝis per pezaj paŝoj, kvazaŭ ĉiuj zorgoj, kiujn la anoj de tiu malproksime bruetanta societo nun tiel facile forskuis de siaj ŝultroj, premus lian dorson.

-- Nu, mi forkuris malkuraĝe -- li pensis. -- Kion oni opinios? Egale! Mi vere ne konvenas al ili. Kial mi embarasus per miaj problemoj ilian dolĉan senproblemecon? Ili ĝoju! Ili forgesu, ke en la domoj, inter kiuj ili paŝadas, malamikaj animoj akrigas sian koleron kontraŭ ili.

Kaj li ekrapidis -- lin ja atendas hejme la tasko, al kiu li oferis tagojn kaj noktojn ŝtelitajn disde junaĝaj plezuroj. La Tasko. Sed -- ĉu ĝi vere estas tiel grava por la mondo? Aŭ ĉu nur li sola imagas, ke ĝi povus portu savon al la homaro? Kaj ĉu li, malriĉa, modesta, timema junulo, kapablos iam trudi al la mondo ĉi tiun savon, eĉ se ĝi vere ne estas savo?

Tra la milda printempa aero vibre palpebrumis la okuloj de malproksimaj mondoj, rigardante la vee baraktantan mondon de la homoj kun la senkompateco de la eternaj aĵoj. Ĉu ilin rigardas nun ie simila animo, frat-animo, kun tiel dolore brula amo al la malfeliĉaj, stultaj homfratoj? Al ĉi tiuj mizere pasemaj kreaĵoj, kiuj, anstataŭ fari por sia mallonga vivo eden-ĝardenon el la tero per reciproka helpo, kunlaboro, kunsento, staras unu kontraŭ la alia kun okuloj sangaj de malamo antaŭ la malica indiferento de la senanima naturo.

Kaj nun ree, eble pli klare ol iam ajn ĝis nun, li trasentis la kaŭzon de la malfeliĉo de l' homaro. "Malamikete de las nacjes." Malamikeco de nacioj, de gentoj, de rasoj; ho, se li povus iam sendube pruvi tion al la mondo! Se foje ĉiuj popoloj povus interkompreniĝi senpere, sen la falsa perado de malicaj interpretistoj, malgranduloj kun malgranduloj. Se foje ili kunvenus por aranĝi ĉion klarvide, sen antaŭjuĝoj, kun la sincera deziro de kompreno, laŭ la reguloj de la racia boneco, per amika interparolado. Se ili rekonus fine, ke funde ili ĉiuj estas egalaj, kun la samaj ĝojoj kaj doloroj, esperoj kaj aspiroj, ke la diferencoj inter ili estas nur interesa multkoloreco, kiun ĉiu nacio kaj gento miksas en la komunan harmonion kiel grandiozan donacon. Se kun granda liberiga ridego ili rekonus, ke el ĉi tiuj diferencoj sole strabaj politikaj ambicioj de subridantaj mistifikistoj faris malamikajn murojn inter la anoj de unu granda familio. Ĉu tiam ne fariĝus la tuta homaro tia gaja amuziĝanta societo en la eterna printempo de la amo? Kompreno, kompreno -- jen la trumpeto de Jeriko, kiu faligos tiujn murojn. Kaj ĉi tiu trumpeto estas preta; ĝi kuŝas sur lia skribotablo. Ĉu sukcese, ĉu fiaske, li ne ĉesos ĝis sia morto instigi la mondon, ke ĝi ekblovu tiun trumpeton per plena pulmo.

Li rapidigis siajn paŝojn. Kaj li alvenis hejmen: en la etan malriĉan ĉambron. Tie li ekbruligis la lampon kaj longe, medite kontraŭrigardis ĝin, sian solan intimulon.

-- Nu, ni laboru! -- li diris fine.

Atendis la kutima laboro. La lingvo jam estis preta delonge, nun jam estis la vico de la praktika elprovo: kreo de novaj, forstreko de superfluaj elementoj, tradukado kaj verkado, fajlado kaj polurado. Plezura kaj facila afero alifoje, sed nun ĉiam denove li haltis kaj rigardis mute antaŭ sin. La gaja bruo de tiu printempa societo resonis en liaj oreloj, tremigis dolore lian animon: la juna sango postulis siajn rajtojn. Kaj, dum li ĉirkaŭrigardis en la askete simpla ĉambreto, ree ekdoloris en lia animo tiu dolĉa, freŝa knabinvizaĝo en la arĝenta lumo de la luno. Kaj ree li eksentis tiun sopiron, kiu lin tranĉis tie sub la kverko -- vivi, vivi ĝoje, sinforgese, facilanime!

Kaj la lampo, kutimiĝinta al plumknarado kaj papersusuro, nun mire aŭdis plurajn pezajn suspirojn. Ĝia mastro sidis mute, senmove, en profunda medito, kaj en liajn okulojn ŝteliĝis du grandaj larmogutoj. Kaj tiam, en la silenta nokto, sub la pala lumo de la lampeto, transversiĝis la soleca, ofereme rezignacia animo. Al dolora penso kroĉiĝis ritmoj kaj laŭ la melankolia melodia de la kanto aŭdita sur la kampo, li ekskribis, vere nur por si mem, en lingvo, pri kiu neniu sciis, kiun neniu kromprenis ankoraŭ, en sia propra lingvo, sian propran doloron:

Mia penso kaj turmento
kaj doloroj kaj esperoj,
kiom de mi en silento
al vi iris jam oferoj!

Kion havis mi plej karan,
la junecon, mi ploranta
metis mem sur la altaron
de la devo ordonanta ...