Enkomputiligis Don HARLOW |
Verŝas benon brila suno sur la teron tra l' aero, kisas monton dolĉa vento blovetante zuman kanton. Al la maro mi deziras gaje kuri por plezuro, vidi ondojn laŭe randi blankan bordon de la fjordo. Ĉe la strando bark' atenda prenas min en sian sinon, kaj mi celas en petolo insuleton de l' poeto. Dancas barko kiel korko sur la ondoj glate rondaj, albordiĝas por rifuĝo ĉe kvieta laguneto. La aromon de poemoj mi ekstare ĝue flaras, versoj vibras kvazaŭ febre en zefiro dolĉe spira. Lulaj rimoj ade zumas kaj murmuras ŝaŭm-susure, frapas kordojn brila bardo senprokraste por la gasto. La poema amalgamo klare diras pri inspiro, saltas gajo haleluje dum la koro ĝeme ploras. Vort' serena akompanas deziregon sentosegan, mens' trankvila aŭreolas pesimisman tomb-abismon. Kortuŝite mi ektretas sur la teron plej liberan, en ekstazo paradiza himnon aŭdas eĉ en plaŭdo. Fulmas penso el la transo: Prenu eron de la tero por ekhavi mensan levon dum modesta vivoresto. Tuje agi penso logas, mi elprenas manan plenon da poema ter' aroma, iras for kun' ĝoj' en koro. Ĉiam poste kiam gastoj min vizitas sen invito, mi regale ŝtopas ilin per porcio poezia. |