Enkomputiligis Don HARLOW

Antikva porcelano

de C. SNOILSKY

elsvedigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/4, p. 195


Grava sveda poeto, majstro de la soneto. Liberamanto, liberalulo, laŭ deveno grafo.

Artporcelanoj saksan reĝon ravis,
kolektoverm' stimulis lin sen fino.
Li volis kruĉon ĉinan, -- kaj ĉar gravis
por ĝi gvardion donis al Berlino.

Soldatojn kvincent, kiuj brave pafis.
La Prus' profitis el la skerm-rutino;
por tiu lerto, forto, disciplino
la reĝo ŝanĝe argilaĵon havis.

Soldatoj kvincent kun harplekto kreta!
Absurda far' de l' frenezul' kompleta
-- vi diras -- tiel la afero estas;

Sed post la ŝanĝo pasis jam jarcento
kaj bravaj kvincent koroj en la vento ...
La kruĉ' antikva sen difekt' atestas.