Enkomputiligis Don HARLOW

Silento vespera

de Julius KRISS

aperis en Norda Prismo, 57/4, p. 185


El la Pola Es-isto 1912. Pri J. K. la Enciklopedio donas nur lian naskiĝdaton, sed li ne vivas jam. Li estis unu el la talentaj poetoj antaŭ la 1-a mondmilito. Lia orig. poemaro "Melodioj de l' nokto" aperis 1914.

Malaperis jam suno, la ora
En nigreta jen dronas purpur',
La ĝardeno multarta, multflora ...
Ĝi endormas ... aŭdigas la ĥora
Nokto preĝon de l' tuta natur'...

Lunradioj glit-iras serpente
Tra la arboj, floraro kaj jen
En fontano rebrilas arĝente ...
En la lumo mistera silente
Endorminta jam kuŝas ĝarden'.

Surda regas silent' en aero,
Nur je perloj gutiĝas fontan'.
Nur la floroj murmuras sur tero,
nur en brusto la koro-mistero
Ion flustras ... Nur tremas la man'.