Enkomputiligis Don HARLOW |
Unto Karri, finna poeto kaj verkisto, nask. 1898.
Kondamnite ni remas laŭ plan' nekonata. Al remiloj katenas nin ĉenoj el fero. Niajn dorsojn sunardo sangige trabrogis kaj animojn per vundoj tratranĉis kolero. Preter ĉarmajn bordojn galero nin lulas, malbenoj inundas sur altan ondaron. Tre multajn havenojn kaj palmajn oazojn ni, sklavoj, jam vidis forgliti sub maron. Kiu estas vi, frato fremdula apude? Ĝis eterno kunigas nin sama perforto. Sub remilaj katenoj delonge kaj certe vian koron kolero dediĉis al morto. Via man' katenita pugniĝas en nokto -- vi vidas. -- Kaj horoj testude forpasos. Niaj sortoj identas, sed tion mi ĵuras: se mi senkateniĝos, mi tuj vin frakasos! |