Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: Sonetkrono por la esperantistaro de Prof. Sv. S. PETROVIĈ

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝo 221


Prof. Sv. S. Petroviĉ: Sonetkrono por la esperantistaro okaze de la 70-jara jubileo de Esp., julio, 1957. Sesa libro de la serio Nova libro. Eld. Serbia Esp. Ligo, Beograd, Jugoslavio.

La sonetkrono estas rimteknika bravuraĵo: 14 sonetoj, kies lasta verso transiras al la sekva soneto kiel komenca verso. Krom tio la XV-a soneto konsistas el la unuaj versoj de la unuopaj sonetoj. Kompreneble la rezulto devas esti komplete komprenebla soneto. Prof. Petroviĉ eĉ komplikigis sian taskon per tio, ke en ĉiu soneto ĉiuj unuaj literoj donas akrostike frazon konvenan por esti slogano; jen la una soneto kiel ilustraĵo:

En mia patrujo multa papolkanto
Solene parolas pri caro Lazaro,
Pri la mortoj sur la liberecaltaro,
Eterne staranta kontraŭ atakanto.

Ribelis ni kontraŭ fremdulo-reganto,
Oferis ni vivojn sur batalkamparo.
Rajta iam estis nia kontraŭstaro,
Eĉ dum fanfaronis nia okupanto.

Amata ja estis nia estinteco:
La lukto ĉiama por la libereco.
Imponos ĝi tamen kiel argumento.

Ĝis kiam ni aŭdos, ke el ĉiu domo
Okcidento nia -- la libera homo
Salutas la homojn de la Oriento.

Kompreneble poezion tiom ligitan oni devas konsideri kiel bravurnumeron kaj admiri la rezulton, la Majstran Soneton, kies lastaj versoj (ĉiuj versoj de tiu soneto estas kunmetitaj el la unuaj versoj de la ceteraj 14) diras jene:

Ideo kaj celo de l' Esperantismo
Servas la plej bone al Homaranismo.
Tiu idealo, venanta el koro,

Akceptota estas de l' tuta Homaro.
Revas jam pri tio l' Esperantistaro.
Oni devas danki pro ĝia laboro.

Ke la rimado iĝas iom monotona kaj unuspeca, pri tio oni ne povas miri.