Enkomputiligis Don HARLOW

La tervalora imposto

de Magda CARLSSON

aperis en Norda Prismo, 57/4, p. 181


Kuŝas mi, jam pala ombro,
rande de la faŭka tombo.
Trafas tie min la batoj
de fratoj.

Sed -- ĉu foje, glacimense
kun intenc' aŭ senpripense
same celis mi per batoj
al fratoj.