Enkomputiligis Don HARLOW

Tagiĝo kaj vespero

de Edwin de KOCK

aperis en Norda Prismo, 57/4, p. 185


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La aŭtoro estas 27-jara instruisto en Sudafriko. E-isto de 1955, tre baldaŭ verkisto, nuntempe redaktoro de la landa gazeto. Ĉijare li gajnis per bela novelo la z-an premion en la Belarta Konkurso. Unuavice li estas poeto tre multpromesa.

Jen la lumo ekas oriente,
nove elvokante en ekziston
ĉiujn aĵojn de la ter' eterna,
hieroglifojn de signifo. Ĉio --
konturoj de la rifoj kaj riveroj,
birdkanto, ĉieloblua flor' monteta
kaj tutaj alfabetoj de l' naturo --
portas spurojn de histori' pramonda,
de forfrotiĝ', modifoj, sonŝanĝaro,
kaj la palimpseston de la jaroj
kies skribo spitas la komprenon.
Sed en ĉi momento de ekklaro
oni pri l' misteroj nur divenas
(ignorante ĉiujn ĉi komplikojn)
la ripeton direktantan al ...
ĉapitro la unua, al Genezo.

Mondo kunsolviĝas en la ombroj,
en l' okuloj perspektivoj mortas,
kaj, malgraŭ anticipoj pri morgaŭo,
jen la tera libro nun fermiĝas,
ĝis postrestas nur titolo nigra
sur l' ekstero de ... Apokalipso.