Enkomputiligis Don HARLOW

La lasta dana vikingo mortis

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/4, paĝo 219


Ĝis nun ni havis almenaŭ dufoje okazon aperigi suke aromajn priskribojn pri la vivo de Eskimoj. Ni prenis niajn artikolojn el la grandiozaj artaj verkoj de Peter Freuchen, kiu el la civilizo ĉiam resopiris al siaj Eskimaj amikoj. Ankaŭ la morto atingis lin, kiam li metis siajn piedojn sur la teron de Alasko. Li ĵus forlasis aeroplanon kaj sur ties ŝtupetaro li kolapsis kaj finis sian vivon.

Kolorriĉa individuo li estis kaj kolektis en si amason da diversaj talentoj: ekspedicia esploristo, virtuoza verkisto, ĵurmalisto, desegnisto, se estis necese, aktoro. Li ne estis diletanto en iu el tiuj kaj aliaj artoj. Estas karakterize, ke antaŭ nelonge li gajnis la 65,000 dolaran premion de la Usona Televizio, kie oni severe provis lin ekzamenigi pri la polusoj, pri la maro kaj ekspediciaj scioj; la tiam 70-jara Freuchen montris sin ĉioscia.

Lia vivo en tre rapidaj vortoj: li estis origine medicina studento, sed baldaŭ li forlasis la universitaton por aliĝi al ekspedicio al la, tiam preskaŭ nekonata interna Gronlando. Tie li pasigis 6 jarojn, la plej feliĉajn en sia vivo. Dum tiu tempo li edziĝis al eskimino, kiun li baldaŭ perdis. Sekvis provoj pri ĵurnalismo en Danlando, novaj vojaĝoj al Siberio, al la Nordo. Li verkis amason da libroj, inter ili multe da bonegaj. Dum la milito la humanisma Freuchen havis gravan konflikton kontraŭ Gestapo; li fuĝis kun sia duoneskima filino al Svedlando. Poste Usono, filmo, libroj denove kaj fine nova ekspedicio kaj subita morto.

Li estis 71-jara. La granda rakontisto kaj vigla vikingo de la danoj forlasis la vivon. Lia mortotago: 3 sept. 1957.