Enkomputiligis Don HARLOW

Se ne pli alten

de I. L. PEREC

eljudigis Marek WAJSBLUM

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 263-266


La Rabbi el Nemirov (1) foriĝas ĉiumatene je Sliĥoth-tagoj -- li tute malaperas! (2)

Oni vidas lin nenie -- nek en la lernejo (3), nek en la ambaŭ Beth-Hamidraŝ' oj (4), nek en iu minjan (5) kaj certe kaj sendube li ne estas hejme. Lia domo estas malfermita por ĉiuj. Kiu volas, eniras kaj eliras. Neniam oni ion ŝtelis ĉe la Rabbi, sed neniu viva kreaĵo videblis en lia ĉambro.

Kie do povas esti la Rabbi?

Kie li estu? Kie, se ne en ĉielo? Ĉu malmulton farendan havas Rabbi dum Grandaj Festoj? Ne bagatelo ja: judoj bezonas viveblojn, pacon, sanon, bonan geedziĝon por siaj infanoj, volas esti bonaj kaj piaj, pekoj tamen estas grandaj kaj la Satano por siaj mil okuloj rigardas de unu mondfino al la alia, vidas kaj akuzas kaj denuncas ... Kiu do helpu, se ne Rabbi?

Tia estis ĉies opinio.

Iam tamen venis litova judo -- kaj li ridis! (6) Vi ja konas litovojn: edifajn moralajn traktatojn ili estimas malmulte, sed remburas sin per Talmudo kaj bibliaj citoj. Se litovo citas prŭvon el Gemara (7) -- li okulojn elpikos al vi. Eĉ nia Majstro Mozeo -- li argumentas -- dum sia vivo ne povis ascendi ĉielon, nur restis dek futojn sub la ĉielo. Nu, diskutu kun litovo!

Kien do foriĝas la Rabbi?

-- Ĉu mia afero? -- respondas la litovo kaj skuas ŝultrojn. Sammomente tamen li decidas esplori la enigmon. Jen kia litovo!

* * *

Ankoraŭ samvespere, baldaŭ post la antaŭnokta preĝo, la litovo enŝteliĝas en la loĝejon de Rabbi, kaŝiĝas sub lia lito -- kaj kuŝas tie. Li decidis atendi kaj vidi kien foriras la Rabbi, kion li faras dum la Sliĥoth.

Alia homo ekdormetus eble kaj tradormus la decidan momenton, sed la litovo havas rimedon: li parkere recitas al si mem tutan traktaton el Talmudo! (8) Mi jam ne memoras, ĉu ĝi estis traktato pri Oferoj, aŭ pri la ĵurpromesoj.

Je la tagiĝo li aŭdas kiel oni frapas por la Sliĥoth. (9)

Rabbi jam ne dormis de iu tempo. La litovo preskaŭ de tuta horo estis aŭskultanta lian ĝemadon.

Kiu aŭdis ĝemadon de la Rabbi el Nemirov, scias kiom da sufero de la Popolo de Izraelo, kiom da malĝojo entenas ĉiu lia ĝemo. Animo eliĝas el la korpo, kiam oni aŭdas lian ĝemadon! Litovo tamen havas feran koron: li aŭskultas kaj kuŝas pluen. Rabbi (longe li vivu) ankaŭ kuŝas -- li sur lito, dum la litovo sub lito.

* * *

Poste aŭdas la litovo kiel litoj en la domo komencas knari, kiel la dormantoj saltas el siaj litoj, kiel oni murmuras judajn vortojn kaj verŝas akvon sur ungojn (10), kiel la pordoj klake fermiĝas kaj malfermiĝas. Baldaŭ ĉiu foriras el la domo, ree fariĝas silente kaj mallume, nur tra la fenestroŝirmilo trabrilas iom da lunlumo.

La litovo konfesis poste, ke kiam li restis sola kun la Rabbi, teruro ekregis lin, pro timo lia haŭto kovriĝis per frostaknoj, la radikoj de liaj fruntbukloj pikis liajn tempiojn kvazaŭ pingloj ... (11)

Ĉu bagatelo ja esti sole kun Rabbi je la Sliĥoth-tago?

Litovo tamen estas harda -- li tremas kvazaŭ fiŝo en akvo, sed kuŝas persiste.

* * *

Fine, Rabbi (longe li vivu) ankaŭ leviĝas.

Unue li faras kion ĉiu judo kutimas fari. Poste li iras al vestoŝranko kaj elprenas pakaĵon. Montriĝas kamparanaj vestoj: lina pantalono, pezaj botoj, lana surtuto, granda pelta ĉapo, larĝa leda zono ornamita per bronzaj butonoj.

Rabbi surmetas ilin.

El poŝo de la surtuto pendas fino de kreda ŝnuro, de kamparana ŝnuro.

Rabbi eliras -- la litovo post li.

Pasante la kuirejon. Rabbi eniras, kliniĝas, prenas hakilon el sub la lito, metas ĝin en sian zonon kaj foriras el la domo.

La litovo tremas, sed ne rezignas. (12)

* * *

Adorinspira kvieto ŝvebas super la mallumaj stratoj. Iam aŭdiĝas sonoj de Sliĥoth-preĝo el iu minjan, aŭ el iu fenestro ĝemo de malsanulo. Rabbi (longe li vivu) kaŝe marŝas ĉe stratflanko, en ombro de la muroj, ŝteliranta de unu domo al la alia. Kaj la litovo post li.

Kaj la litovo aŭdas kiel frapoj de lia propra koro miksiĝas kun sono de la pezaj paŝoj de l' Rabbi. Li iras tamen, li marŝas kaj kune kun Rabbi li eliras el la urbo.

Ekster li eliras el la urbo estas arbareto.

Rabbi (longe li vivu) eniras en la arbareton, marŝas tridek-kvardek paŝojn kaj haltas ĉe iu arbeto. La litovo ŝtoniĝas pro surprizo vidante, ke Rabbi prenas hakilon el sia zono kaj ekhakas la arbeton.

Li rigardas kiel Rabbi hakas kaj hakas, li aŭskultas kiel la arbeto knaras kaj krakas. La arbeto falas kaj Rabbi dishakas ĝin je ŝtipoj, la ŝtipoj li splitigas je maldikaj ŝtipetoj, faras lignofaskon, ligas ĝin per ŝnuro prenita el sia poŝo, metas la lignofaskon sur siajn ŝultrojn, remetas la hakilon en sian zonon, eliras el la arbaro kaj revenas en la urbon.

En iu flanka strateto li haltas ĉe mizera, kaduka dometo kaj frapas je la fenestro.

-- Kiu estas tie? -- demandas tima voĉo el la domo. La litovo rekonas voĉon de judino, de malsana judino.

-- Mi! -- respondas Rabbi en kamparana dialekto.

-- Kiu mi? -- plua demando el la domo.

Kaj Rabbi daŭrigas respondon en ukrajna lingvo: -- Bazilo!

Kaj Bazilo? Kaj kion vi volas, Bazilo?

-- Mi havas lignon por vendi -- diras la pseŭda Bazilo. -- Tre malkare, preskaŭ por nenio.

Kaj ne atendante je la respondo, li eniras en la domon.

La litovo kaŝe sekvas lin. En la griza lumo de l' frumateno li vidas malriĉan ĉambron, kadukajn, mizerajn meblojn ... En lito kuŝas maljuna judino vindita per ĉifonoj kaj ŝi diras per amara voĉo:

-- Aĉeti? Per kio mi aĉetu? De kie mi havu monon, mizera maljunulino?

-- Mi donos kredite -- respondas la pseŭda Bazilo. -- Nur ses groŝojn.

-- Kiel mi do pagu al vi? -- ĝemas la mizerulino.

-- Stulta virino -- riproĉas ŝin Rabbi. -- Jen, vi estas mizera, malsana judino kaj mi fidas al vi pri tiu iomo da ligno, mi havas konfidon, ke vi pagos. Kaj vi havas tiel potencan, grandan Dion kaj ne fidas al li, ne konfidas je li eĉ pri tiuj mizeraj ses groŝoj por la lignofasko.

-- Kaj kiu hejtos por mi? -- lamentas la maljunulino. -- Ĉu mi havas forton por leviĝi? Mia filo forestas, ĉe laboro.

-- Mi ankaŭ hejtos por vi -- diras Rabbi.

* * *

Kaj metante la lignon en fornon, Rabbi plendvoĉe recitis la unuan kanton de Sliĥoth.

Kaj kiam li ekbruligis la lignon kaj la ligno ekflamis gaje, li recitis la duan kanton de Sliĥoth jam pli serene.

La trian kanton li recitis fermante la fajrujon de l' forno, kiam la flamoj ekbrulis plenforte.

* * *

La litovo, vidinte ĉi ĉion, fariĝis disĉiplo de l' Rabbi el Nemirov.

Kaj poste, se iu hasido rakontas ke Rabbi el Nemirov ĉiumatene dum la Sliĥoth-festo leviĝas kaj flugas supren en la ĉielon, la litovo jam ne ridas, nur aldonas kviete:

-- Se ne pli alten ...


Postparolo

Perec literature prilaboris judan popolan rakonton, kiu ilustras la internan konflikton implican en ĉiu religio: la problemon de relativa valoro inter formo de la religio (diversaj, ceremoniaj preskriboj kaj specifaj kredoj) kaj ties spirita enhavo. Laŭ judaj teologoj, la tuta dia leĝo (precipe ceremoniaj ordonoj) estas regata de ties morala celo. Dio donis ordonojn plenumendajn "por ke vi vivu" (Deŭteronomo IV, 1; VI, 33; VIII, 1), kio estas interpretata en tiu senco, ke sankteco de l' vivo estas la supera principo. Sankteco de ĉia vivaĵo -- same homo kiel besto, najbaro kiel fremdulo. La Torah (Leĝo, t. e. Biblio) formulas pozitivan ordonon: "Amu vian proksimulon kiel vin mem" (Levidoj XIX, 18). La saman ordonon formulis negative Rabbi Hillel, unu el la plej grandaj majstroj religiaj (vivis en la 1 jarcento antaŭ Kristo) en la regulo: "Kion vi ne deziras por vi mem, ne faru al via proksimulo. Jen estas la tuta Torah; la resto estas nur komentaroj". En tiu formuligo grava estas la aserto, ke la tuta strukturo de religio submetiĝas al la reganta morala principo.

Plenumo de diaj ordonoj implicas do kariton (13), t. e. altruisman amon, "ĝeneralan bonvolon", kiel nomas ĝin la Talmudo. Laŭ la Talmudo ĝi realiĝas en aktiva kompato, en persona servado al suferantoj. Persona servo estas morale pli valora ol ekz. almozdonado, ĉar volonta servanto donas ne ion eksteran, sed sin mem kaj povas helpi al iu ajn, sendepende de ties riĉeco aŭ malriĉeco. Karito devas esti sekreta; publika almozdonado estas peka (Pri tio konsentas Talmudo kaj Evangelio, v. Mateo VI, 2).

Ago de kompato estas supera al leĝo, precipe ceremonia. Konflikto inter leĝo kaj karito estas nur ŝajna, ĉar karito estas supera leĝo kaj pozitiva leĝo estas pravigebla nur se ĝi enkarnigas tiun superan principon.

La doktrinon de judaj teologoj, ke sankteco de l' vivo superas leĝon ceremonian, formulis poste la evangelio de Marko (II, 27) en la fama diro: "La sabato estiĝis por homo kaj ne homo por la sabato". (Ni rimarku, ke la parabolo subtenanta tiun diron estas ilustraĵo al Deŭteronomo XXIV, 24-25 entenanta principon, ke leĝo de karito superas eĉ leĝon de jura propreco).

Kiel en ĉiu historia religio, ankaŭ en judismo luktis tiuj du tendencoj -- la formalisma kaj la homaranisma. Popolaj judaj legendoj subtenas la homaranisman tendencon, kiu tre forte esprimiĝas ankaŭ en hasidaj rakontoj.


Notoj

(1) (Majstro) -- titolo uzata por judoj estimataj pro sia lerno aŭ socia pozicio. Rabbi (Mia Majstro) -- respekta titolo donata al spirita gvidanto. Rabboni (Sinjoro mia Majstro) -- esprimo de plej alta estimo kaj submetiĝo al spirita gvidanto. La vorto rabeno, signifanta gvidanton de sinagogo, estas korupta formo de rabboni.
  Nemirov -- urbeto en Ukraino, unu el centroj de hasidismo. La cadikoj (gvidantoj de hasidaj komunumoj) estis nomataj laŭ la loko de la komunumo.
(2) Sliĥoth -- Pardono. Temas pri jarfinaj pardonpreĝaj tagoj.
(3) "Lernejo" -- fakte sinagogo (juda preĝejo). Sinagogo ne estas templo, ĉar templo estis nur unu, en Jerusalemo; sinagogo estas loko por preĝo, studo kaj lernado kaj en la juda lingvo estas difinata per la vorto "lernejo", ĉar lernado de la Torah (dia leĝo) estas dumviva devo de iu judo.
(4) Beth-hamidraŝ (Domo de Komento) -- mezgrada juda lernejo, uzata ankaŭ de plenaĝuloj por religiaj studoj, diskutoj kaj prelegoj.
(5) Minjan -- preĝgrupo; solenaj preĝoj postulas kuneston de dek preĝantoj.
(6) Litovo -- litovaj judoj estis plejparte kontraŭuloj de hasidismo. Ili estis konataj pro sia granda lerno, ortodokseco kaj diskuta lerto.
(7) Gemara -- parto de la Talmudo (v. noton 8).
(8) Talmudo (Instruo) -- kolekto de teologiaj, juraj, filozofiaj k. a. traktatoj, komentaroj kal diskutprotokoloj de aŭtoritataj verkistoj kaj akademioj ĝis la III jarcento P. K.
(9) En juda kvartalo la sinagoga pedelo frapadis je la fenestroj por admoni pri tempo de preĝoj kaj diservo, aŭ iradis tra la stratoj kun klakilo; la komencon de Sabato aŭ grandaj festoj (kalkulataj ekde la vesperiĝo de l' antaŭanta tago) li anoncadis per trumpeto.
(10) Leviĝante el lito pia judo verŝas akvon sur siajn manojn kaj recitas je tio kelkvortan preĝon antaŭ ol komenci la matenan preĝon.
(11) Ortodoksaj judoj lasas siajn tempiharojn kreski en du longaj fruntbukloj. La kutimo devenas de la malpermeso tondi tempiharojn (Levidoj XIX, 27; XXI, 51), eble ĉar aliaj popoloj oferadis ilin al dioj; la negativan ordonon judoj interpretis kiel pozitivan kaj la fruntbukloj ĝisnun estas distingiloj de ortodoksa judo.
(12) Por kompreni la ŝokon de la ortodoksa judo, oni devas memori, ke la Sabato (Sabbath -- ripozo) kaj judaj festotagoj estas destinitaj por preĝo, diservo kaj religiaj studoj; ĉia laboro estas malpermesata, eĉ hejtado, ekbruligo de lampo aŭ kuirado: neniu pia judo vojaĝas sabate aŭ forlasas sian loĝlokon, portas ion aŭ faras iun negocon.
(13) Tiel. La ĝusta termino estas karitato. -- DH