Enkomputiligis Don HARLOW

Fru-aŭtuno

de Hilda DRESEN

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 228


1927. La unua originala poemo de H. D.

Orfoliojn mi deziras,
tedis al mi fruaŭtun',
je aceroj mi sopiras,
flagretantaj en la sun'.
Kaj mi miras, kaj mi miras,
ke foliojn vent' ne ŝiras.

La ĉielo grize bluas,
verdas, sed ne floras ter',
horoj nun senfine fluas
kaj embuskas senesper'.
Mi enuas, mi enuas,
kial arbojn vent' ne skuas?

Sed, se la natur' purpuros
kaj ekflavos kvazaŭ or',
se la foliar' maturos
por aŭtuna mortohor',
duonfluge mi ekkuros,
la folioj eksusuros.