Enkomputiligis Don HARLOW

Barkarolo

poemo de Julio BAGHY, muziko de Miĥaelo ŜÁROŜI

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 246-247


Miĥaelo Ŝároŝi (nask. 1893,) aktoro, kantisto, muzikisto kaj komponisto iĝis esp.-isto dum la unua mondmilito en militkaptiteco rusa. De tiam li aktivadas en Budapest. Lia plej proksima plano estas eldoni muzikigintajn E.-poemojn. [La poemon verkis Julio Baghy en Okeanskaja, Siberio. La vortoj estas troveblaj en lia Preter la vivo. -- DH]

Dolĉe dormu, kara,
en boato,
vi amata,
sur la akvo mara
dolĉe dormu vi,
dolĉe dormu vi! ...

Brilas eta stelo
ĝi rigardas
kaj nin gardas
supre sur ĉielo
dum vin vartas mi,
dum vin vartas mi ...
Dormu vi, dormu vi dolĉe,
lulas vin nokt-silent'.
Revaĵojn flustras nun al vi
varma la mara vent'.

Dormu vi, dormu vi dolĉe,
kaj se vekiĝos vi,
kun mil da kisoj salutos
sangruĝa buŝ' de mi.