Enkomputiligis Don HARLOW

La gravurita bastono

de Martin BENKA

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 281-283


La dua mondmilito finiĝis. Post ĝi la tagoj trankviliĝis. La homoj jam povis iri eksteren el la domoj kaj diversaj kaŝejoj. Ankaŭ mi eliris el mia ateliero, difektita de la milito, en kiu ekloĝis komforte la tristo. Vento, pluvo kaj malvarmo havis liberan en- kaj eliron tra la senvitraj fenestroj, tratruitaj de aŭtomatpafiloj kaj frakasitaj de bombardo.

Ekstere flororiĉaj arboj en sia maja belo, verda pompo, ĉu mirinde do, ke la printempa naturo eltiris ankaŭ min?

Mi ŝlosis la atelieran pordon kaj ĝojplene elpaŝis en la naturon kun pentriloj por pentri ĝin. La naturo denove fariĝis trankvila, bela, eĉ pli -- belega en sia paca, printempa robo. Mi ĝoje admiris, kiel ĉio reviviĝis! Kiel la kantemaj alaŭdetoj prikantas per siaj glorkantoj la naturon, kiel ĉiu homo nun, post la terura milito, povas esti trankvila kaj feliĉa!

Dum tia admirado de la natura ravo mi renkontis maljunulon, laŭaspekte malriĉan, paŝantan nudpiede kun longa bastono en la dekstra mano. Li estis almozulo. Mi salutis lin kaj tuj esprimis mian admiron, ke li havas belan kaj interesan bastonon kaj ke mi aĉetus ĝin, se ĝi estas aĉetebla.

-- Ho ne, sinjoro, neniam mi ĝin vendos. Ja kiel mi povus vendi mian plej bonan, plej fidelan amikon!? -- Vendinte ĝin, mi devus tuj morti, -- respondis la maljunulo.

-- Certe ĝi akompanas vin kiel via fatalo, mi aldonis.

-- Jes, vi pravas, sinjoro, -- li respondis kaj daŭrigis. Kien ajn mi iras, ĝi iras kun mi, gvidante min ĉiam fidele laŭ vojoj senvojaj, por ni ambaŭ nekonataj.

-- Eble vi ĝin posedas jam ekde via naskiĝo, mi diris.

-- Ne de la naskiĝo, sinjoro. Mi ekrakontis sur ĝi propramane per tranĉileto miajn vivokazaĵojn, kiam mi estis dekjara knabeto.

-- Admirinda laboro! Laŭ ĝi vi povis fariĝi artisto, mi rimarkigis.

-- Jen, rigardu sinjoro! Tie ĉi mi estis ŝafpaŝtisto. Vi min vidas kun mia bastono kaj ŝafetoj. La plej malgranda bildo prezentas la unuan jaron, la pli granda la duan kaj la plej granda la trian jaron de mia servo ĉe riĉa mastro.

La bela maljunuleto kun longa neĝblanka barbo, jam okdekjara, turnante la bastonon tutplenan de bildetoj kaj ornamaĵoj, rakontis kaj legis laŭ ĝi kiel el libro pri sia vivo. Mi aŭskultis lian rakontadon tiel atente, kiel tiun de la instruisto en la lernejo ĉar lia vivdesegno, ilustrita per skulptitaj bildetoj estis travivita historiaĵo, vera historio de lia vivo, simila al porinfanaj fabeloj, kiuj entenas multe da valoraj instruoj.

-- Tie ĉi mi fariĝis soldato, -- li daŭrigis -- kaj sidas sur ĉevalo. Mia soldatamiko sidas sur la alia. Niaj ĉevaloj tiras kanonon. Ni troviĝis en fuĝo kaj granda danĝero. Tio okazis dum la unua mondmilito: 1914-1918! Post ĝia fino mi revenis, dank' al Dio, hejmen sana. Sed multaj el miaj soldat-amikoj restis sur la kampoj de morto. Post la reveno mi edziĝis. Jen, mia juna, bela kaj bona edzino kun niaj tri filoj kaj du filinoj.

-- Vi havas belan familion. Ĉu ili ĉiuj vivas? -- mi interrompis lian rakontadon. Sed mi tuj eksentis, ke mia demando estis por li dolora, ĉar li eksilentis. Tuj mi provis ĝin mildigi, dirante: Espereble vi travivis kun ili la duan mondmiliton en sano kaj feliĉe, ĉu?

-- Kiel vi min vidas, mi ĝin travivis, kara sinjoro, sed nur mi sola. Mia kara kaj amata edzino mortis ĉe akuŝo de la kvina infano. Kvin nematuraj infanoj restis post ŝi je mia zorgo. Tio ege malĝojigis mian koron, en kiu mi ŝin senĉese portas. Tiu ĉi kruceto kun ŝia bela nomo Maria, kun dato de ŝia morto kaj la florbukedo estas signoj, ke ŝi vivas en mia dolora koro. Ĉiujare dum tiu ĉi datreveno mi preĝas al la bona kaj justa Dio, ke Li donu al ŝi ĝojon en ŝia ĉiela regno.

La maljunuleto longe rigardis la bildeton kvazaŭe modestan, simbolan monumenton, skulptitan sur la bastono. Du-tri paŝojn li faris antaŭen, kvazaŭ li ne volus plu rakonti. Sed, viŝinte per sia larĝa maniko la okulojn, plenajn de larmoj, li diris kun tremetanta voĉo:

-- Jes ja! Tio okazis. Sed la vivo kuris plu. Alkuris novaj okazaĵoj, eventoj. Miaj du filoj fariĝis soldatoj. Venis la dua mondmilito. Pli kruela ol la unua. Ili ambaŭ devis iri en la batalon, eĉ mi, kvankam maljunulo. Iliaj fratinoj edziniĝis dume. Anjo edziniĝis al Franco, Elenjo al Ruso. Sed ... Karlo kaj Peĉjo ne revenis hejmen post la milito. Ho, miaj karaj Karĉjo kaj Peĉjo, vi eĉ scias, kiel mi vin serĉas tra la mondo. Kiel mi vagadas laŭ nekonataj vojoj tra valoj, landoj, vilaĝoj ... urboj. En vastegaj arbaroj, sur altaj montoj. Eĉ landlimojn mi transpaŝis, sed mia serĉado ĝis nun estis vana, miaj karaj!...

Tiel li parolis al siaj malaperintaj filoj, kiujn la milito ne redonis al la trista patro. Post mallonga silento li daŭrigis:

-- Rigardu, juna sinjoro! Tiu ĉi estas mi mem soldate vestita. Grizbarba maljunulo, ĉar, kiel mi jam diris, ankaŭ maljunuloj devis partopreni en la milito. Aliloke sur la bastono mi notis mian revenon el la milito. Ni havis dometon, eĉ se modestan, tamen por ni belan. Ni mastrumis, havante peceton da grundo, ĝardeneton, bovinon kaj ĉevalon. Diligente ni laboris antaŭ la milito. Sed ĉi tie vi vidas, kara sinjoro, kion mi trovis el ĉio ĉi post mia reveno. Nenion! -- La milito ĉion detruis. Nia vilaĝo ruiniĝis, nur hundoj ululis en ĝi tage kaj nokte, vokantaj kaj atendantaj siajn mastrojn. Ili kvazaŭ plende bojploris kontraŭ la besto, la militdrako, kiu ĉion formanĝegis. Nenion mi trovis el nia posedaĵo krom la peceto da tero, kiun mi poste vendis. La ricevitan monon mi poste uzis al vojaĝado. Tie ĉi vi min vidas, kiam mi estis en Usono, kien mi tiutempe estis forvojaĝinta.

-- Jes, jes, mi vidas vin kiel grandsinjoron! -- Certe vi fariĝis riĉulo, ĉu? --

-- Riĉulo mi ne fariĝis, sed iom da mono mi gajnis ja por tre malfacila laboro en profundaj karbominejoj, pli profundaj ol la altoj de ĉi tiuj nubskrapuloj! -- Sed tie, en la glora Ameriko, mi ne estis kontenta. Estinte jam pli ol kvindekjara, mi ne povis tiel labori kiel miaj pli junaj kamaradoj kaj -- vokis min mia sola filo, Tonĉjo, vokis min mia patrujo, en kies tero kuŝas, dormas miaj antaŭuloj, gepatroj, mia kara edzino Maria, bona, fidela edzino, patrino de kvin infanoj, el kiuj kvar plibeligis ŝian vivon kaj ankaŭ plibeligas ŝian eternan sonĝon.

-- Ĉu ankaŭ viaj filinoj malaperis aŭ mortis?

-- Nenion mi aŭdis pri ili post ilia forvojaĝo kun la edzoj al fremdaj landoj, nenion pri ilia sorto. Kruelaj estas la militoj, sinjoro, kruelaj!

-- Sed, kara maljunuleto, ĉu vi notis sur vian bastonon ankaŭ ion ĝojan, ion kontentigan? -- Ja ĉio, kion vi legas el viaj bildetoj estas tro trista!

-- Vi pravas, mia kara. Mia tuta vivo estas grandparte tre trista. Tre malmulte da ĝojo mi havis en la vivo. Sed tiu ĉi bildo montras al vi iom da ĝojo. Rigardu!

-- Fakte! Ĝi ŝajnas esti gaja. Botelo da vino surtable kaj viaj vizaĝoj aspektas kontentaj. Vi trinkas vinon kun filo, kaj certe vinon bonan! Ĉu jes?

-- Jes, sinjoro. Mi trinkas kun mia Tonĉjo vinon bongustan. Ĝi estis el nia propra vinberejo. El rezultoj de nia propramana laboro. Tiutempe ni havis ĉion,kion al nia modesta vivo ni bezonis. Tiam mi notis sur la bastonon nian kontentecon. Sed -- eĉ tio ne daŭris longe.

-- Ĉu denove vizitis vin ia malfeliĉo?

-- Denove alportis al ni malfeliĉon la jam menciita dua mondmilito.

-- Kiel ja!? Tio estis jam post la milito!

-- Ne tute. Post ĝi troviĝis ankoraŭ restaĵoj, kiuj kaŭzis nian malfeliĉon. Mia Tonĉjo, kara filo, malsingarda, fosis nian ĝardeneton kaj havante eĉ ne la plej etan antaŭsenton, li fosfrapis per pioĉo subteran minon. Ĝi terure eksplodis, murdis lin kaj en la kaŭzita brulego forbrulis ankaŭ nia dometo kun ĉio, kio estis en ĝi kaj tuta nia posedaĵo. Mi perdis la lastan filon. La dometo forbrulis ĝis la fundamentoj! -- Ho sinjoro, kruela fatalo, kruelaj militoj! Mi restis tute sola, senfamilia, sen ia ajn havaĵo, nur ĉi tiu bastono restis al mi, almozulo, fidela. Tio estas por mi plej honta, ĉar mi jam ne povas labori. Mia bastono gvidas min fidele paŝante kun mi, nesciante kien. Tuta mia laboro, mia tuta havaĵo, eĉ la plej valora, la familio, estis oferitaj al la patrujo, libero, paco, sed ja ankaŭ al la plej malsata militdrako! -- Ho, mia kara juna sinjoro, mi petas vin, laboru ĉiam kaj ĉie kontraŭ ĝi, kontraŭ la milito, por la tuthomara frateco! -- Dediĉu vian laboron, vian vivon al la celo, por ke la estantaj homaj generacioj havu efektivan pacon. -- Amu la liberon, la homon, starigitan de la Providenco super la bestojn, kaj laboru senlace por la tuthomara feliĉo! Mi jam ne kapablas. -- -- --

Ni disiris. Li almozule, peze ekpaŝis al sia celo nekonata, mi al la mia.

Dum tuta tago mi meditis pri lia rakonto kaj malfeliĉa sorto pri la militoj kaj militdrako. Jes, se ĝi ne estos katenita kaj la milito malebligita komunavole de la tuta homaro -- multaj el ni devos migri tra la vivo kun almozula bastono eĉ ne ornamita.