Enkomputiligis Don HARLOW

Vojaĝbildo: Stokholmo

de Dezsö KOSZTOLÁNYI

elhungarigis Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 280


D. Kosztolányi estis unu el la grandaj hungaraj poetoj kaj klaraj, grandliniaj stilistoj.

En la sukero: malgranda orkulero,
la flamoj flagras kaj: sibla hejtozumo,
memor' sekreta el infanaĝo fora
embuskas en la obskure milda lumo.
Ekstere nigre pluvegas. Familia
kaj fremda bildo malnova. Jen kontente
arĝent-harkronaj, afable delikataj
svedinoj oldaj ridetas komplimente.
Horbato milda. Ni trinkas nian teon,
sub dentoj miaj la kekso krakporozas,
el la aŭtuno nun kiel blu' somera
al mi blu-mildaj rigardoj lume flosas.
Silentas ĉiuj kaj ankaŭ mi silentas,
sed ĉi silentoj ne kuntuŝiĝos pare,
ĉar estas jene: silentas ili svede
kaj mi hungare.