Enkomputiligis Don HARLOW

Bojo en la universo

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 250


Mi estas hundo. Mi pelas mian propran voston en la universo. Mi ne estas granda; se mi estus pli grava, mi ne estus ĉi tie, sed mi rigardadus min mem per teleskopo. Iom konfuze? Mi komprenas min mem perfekte. Kompreneble mi ne havas kaŭzon esti tro malkontenta. Mia kesto estas luksa kaj teknike perfekta. En la manĝtempoj oni sonorigas al mi kiel en rapidtrajnoj. La manĝo ne estas riproĉebla. Ĉio estas majstraĵo de la mekaniko. Ankaŭ mi mem vivas aŭtomate. Oni instruis al mi manĝi, digesti, atendi, eĉ boji laŭ skemo. Mi lernis dum jaroj. Mi farus skandalon, se oni ne sonorigus por manĝo ĝustatempe. Mi bojas malofte. Kial boji superflue? Mi ricevos statuon, kiun mi nepre meritas, sed mi ne povis eluzi mian fizikan allogon, mi scias hontinde malmulte pri la amo. Ĉu estas bone tiel?

Mi sidas ĉi tie en la universo kaj meditas. Hundo estas societema estaĵo. Kion farus ĉina lukshundo en tiu ĉi moderna kesto, kie tago kaj nokto sekvas unu la alian sen eblo de diskuto. Mi estas sola! Homoj faris tion! Mi ŝatis la homojn, ili estis miaj dioj; kreitaj por ŝirmi min. Nun mi scias, ke ili ne estas tiel eksterordinaraj. Ankaŭ ili mortas, ankaŭ ili bojas kontraŭ la aliaj. Ili karesas, parolas sensence. Ili inventadas por mallongigi sian vivon en militoj. Stulte! Ili bezonas nin. Jen tion mi lernis dum tiu ĉi rotaciado. Mi perdis la homojn kaj la amon, mi estas sola en la universo. En tiu ĉi granda interrilato mi sentas: ili estas polveroj. Ju pli grandan mondon ni enpenetras, despli etaj ni iĝas. Mi direktos mian paraŝuton en sovaĝbestan, afablan arbaron. Tie mi petos azilrajton. Inter sovaĝaj bestoj, ne homoj!

Kaj nun spite ĉion mi ekbojas en la universo. Eksterprogramo, propravola bojo! Bojo en la universo!