Enkomputiligis Don HARLOW

Albert Camus Nobelpremiito

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 266


Albert Camus, kiun oni ĉijare distingis per la plej granda literatura premio, ĉiam estis problemserĉanto kaj problemanalizanto. Laŭdevene li estas Alĝeria franco, proleto; serĉanto kaj nuntempe iaspeca renoviganto de la individualismo. El ĉiuj ĉi kontrastaj ingrediencoj formiĝis klara, kvankam ne serena humanismo. Li estis 33-jara, kiam (antaŭ 14 jaroj) li gajnis pro la grandioza romano "La Peste" grandan premion de la franca akademio. "La Pesto" estas simbola verko, la pestinfektita mezepoka urbo, kie oni batalas kontraŭ giganta senespere perforta fantomo, kaj kontraŭ kiu oni devas batali, estas simbolo, alvoko por batalo kontraŭ ĉiu perforto. La potenca romano pretiĝis dum la milito kaj aperis tuj poste.

Tiu ĉi senpretenda, aktuala artikoleto ne povas digne karakterizi la verkiston, sed ni volas nur mallonge mencii la lastan laŭspace malgrandan, sed gravece signifan romanon de Camus, kiu aperis kun la titolo "La Chute" (= La falo, la unua peko.)

Tiu ĉi monologforma romaneto, en kiu iam aplaŭdita advokato, nun malriĉa kaj forgesita prijuĝas sin kaj la mondon, kiu staras antaŭ katastrofo, ĉar nek li nek la ceteraj pensas kaj pensis pri tiuj, kiuj bezonas helpon. La romano ne malhavas la religiajn simbolojn, sed ĝi serĉas la decidan potencon en la homo mem kaj entute la pesimisma, de la mondo elreviĝinta, sed vojmontranta prediko ne turmentas nin, sed en iu komplika maniero, levas nin super nin.

Kiel pledanto de la plena homa respondeco kaj la reala humanismo, Camus estas digna reprezentanto de la ideo pri la komuna homa respondeco.