Enkomputiligis Don HARLOW

El "Cyrano de Bergerac"

de Edmond ROSTAND

elfrancigis Roger BERNARD

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 237-238


Kion do decus fari? ...

Elekti protektanton, ie serĉi patronon?
Kiel heder' obskura ĉirkaŭas arbkolonon,
Ĝin uzas apogilo kun lek' al ĝia ŝelo,
Grimpi per ruz' anstataŭ altiĝi per alcelo?
Ne, dankon! Kiel faras aliaj, aldediĉi
Al financistoj versojn? je histrion' ŝanĝiĝi
Kun fia celo vidi, sur lipo potencula,
Ke montras sin rideto hazarde senmakula?
Ne, dankon! Ĉiutage deviĝi gluti raŭpon?
Havi ventron uzitan por la rampado, haŭton
Rapide fariĝantan malpura ĉe l' genuoj?
Lertiĝi en kurbigo de dorsaj evoluoj? ...
Ne, dankon! Unumane karesi kaprinkolon,
Dum oni alimane akvumas la brokolon,
Kaj -- sinapdonacant' pro aspiro al rabardo,
La incensilon ĉiam svingi ĉe ies bardo?
Ne, dankon! Kiel mopso, de sin' al sin' ŝoviĝi;
Famul' de eta famo en eta rond' koviĝi?
Boardi, kun remiloj el madrigalkombinoj
Kaj en la vel' suspiroj de oldaj sinjorinoj?
Ne, dankon! Ĉe Stafeto, Heroldo, kie ankaŭ?
La versojn eldonigi per propra pag'? Ne, dankon!
Ricevi la papecon ĉe tiuj koncilioj
Faritaj de drinkejaj beletrofosilioj?
Ne, dankon! Sian nomon konigi per unika
Soneto nur anstataŭ verkado aŭtentika?
Ne, dankon! Nur al nuloj talenton alestimi;
Pro kelkaj bagatelaj gazetoj treme timi,
Kaj daŭre pensi: "Nur ke ne montru sin malica
Al mi la Redaktoro de la revuo nica!"
Ne, dankon! Manovradi, paliĝi, senti tremon,
Prefere fari flatoviziton, ol poemon;
Petskribi; sin je taŭgaj prezentoj provianti?
Ne, dankon! ne ne, dankon! ne, dankon! Sed ja ... kanti;
Promeni, revi, ridi, esti sola, libera,
Kun klara alrigardo, kun vibra voĉ' fiera,
Meti, se tio plaĉas, oblikve la ĉapelon,
Pro ajna kaŭz', dueli aŭ fajli versjuvelon,
Labori, ne pensante pri glor' aŭ oportuno,
Por tiu meditata vojaĝo al la Luno!
Neniam ion skribi, kio ne estus nia,
Sed kun modesto diri al si: "Amiko mia,
De floroj kontentiĝu, kaj fruktoj, eĉ folioj,
Se ilin vi kolektas el propraj herbarioj!"
Kaj poste, se hazarde sukcesos nia faro,
Ne esti devigata ĝin danki al Cezaro,
Sed por si mem konservi plenrajte la meriton,
Kaj, malŝatante esti hedero-parazito,
Eĉ se ni ne egalas al fag' aŭ kverk' muskola,
Atingi ne tre alten, jes, eble, sed tutsola!