![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Ŝi moviĝis en silento festa Kiel inoj en sonĝhoroj niaj. Post vualon al sumnub' simila Kaŝis sin jen mam', jen man' belgesta. Paŝoj fingropinte kaj eksaltoj Estis flugfacilaj Ĉe l' sinturno blankis la femuroj Dolĉgracilaj. Kvazaŭ ŝi deĵeti volis pezon Kiel vualpecon dum dancado Sin forpuŝi ien en aeron, Post si lasinte por la pruvo vera, Ke ĉio ne sorĉ' estis nur aera, Bretojn en balanc' jen, de saltado. |