Enkomputiligis Don HARLOW

Kanto en drinkejo

de A. S. J. TESSIMOND

elangligis William AULD

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 232


Jen ni venis por eviti
  Pensojn, kiuj nin doloras;
Jen ni venis por forgesi --
  Kion, ni jam ne memoras;

Tie ĉi ni nek deĉifras
  Nek pravigas nek komprenas,
Kaj ni sondas nur la kruĉon,
  Kiun nia mano tenas;

Ni nin turnas de l' demandoj --
  Kiuj estis-os-as ni --
Al la voĉoj malĉagrenaj,
  Al fiŝerca fantazi';

Ni nin turnas de fantomoj,
  Turnas ankaŭ la sukcenan
Miel-luman, froste oran,
  Kupre flavan glason plenan;

Ie sin hieraŭ-morgaŭ
  Fermas kvazaŭ du pinĉiloj,
Sed ĉi tie pro l' biero
  Paŭzas ruzaj hormontriloj;

Por ne povi forkuregi
  Ni pli are, dense, kunu;
Restas tempo por ankoraŭ ...
  Por ankoraŭ ... unu, unu ...

Jen ni venis por eviti
  Pensojn, kiuj nin doloras;
Jen ni venis por forgesi --
  Kion, ni jam ne memoras.