Enkomputiligis Don HARLOW

La terura fadeno

de H. FUCHS

elgermanigis kaj ilustris Dragutin WRANKA

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 279-280


Antaŭ la juĝisto staras viro akuzita pro publika skandalo. La motivo de la perforta ago estas kurioza kaj nekutima. Veturante en tramo li saltis al maljuna sinjorino, kiu sidis vid-alvide en klopodo senigi sin de fadeno, kiun ŝi tenis en siaj manoj.

Kiel atestantoj pri tiu sceno figuras la deĵorinta konduktoro kaj la revizoro de la tramentrepreno, kiu hazarde troviĝis tie.

"Akuzito" ekparolis la juĝisto, "vi donas impreson de homo trankvila kaj sobra. Rakontu do detale, kio okazis en la tramo kaj kiel vi agis kontraŭ la sinjorino."

"Sinjoro Juĝisto" komencis la akuzito, "jen tiel okazis. Mi veturis kiel kutime per la tramo 17-a hejmen. Vid-alvide sidis la sinjorino. Venis la konduktoro por vendi la bileton; la sinjorino malfermis sian manpoŝon, elprenis ladan skatoleton, malvolvis la fadenon ĝin ĉirkaŭanta, malfermis la ujon, prenis la vojaĝmonerojn kaj religis la skatoleton per la fadeno. Aha, mi pensis, jen ŝparema dommastrino. Por la malfacile perlaborita mono de la edzo ŝi ne aĉetas lukse ornamitan monujon el ledo, sed ŝi uzas modestan ladoskatolon.

Ŝi donis al la konduktoro la monon. "Mankas 5 pfenigoj" li diris, "la prezo altiĝis jam en la pasinta monato."

Denove la sinjorino prenis la ladan ujon el sia manpoŝo, malvolvis la fadenon, prenis la 5 pfenigojn kaj etendis ilin al la konduktoro. Li donis al ŝi la bileton. Ŝi metis la bileton en la akatolon, ĉirkaŭfadenis ĝin kaj reglitigis la ujon en la manpoŝon, tiel ke la moneroj gaje ektintis. -- Aha, mi pensis, praktika objekto estas tia ujo. Oni ne perdas ĝin facile, ĉar tro laŭta avertilo ĝi estas, kaj la ŝtelistoj, nu ilin nepre fortimigus tia alarma tintado.

La konduktoro venis denove, dirante: "Pardonu, sinjorino, mi ne estas certa, ĉu mi truis ĝuste la bileton. Vi ja volis ŝanĝbileton, permesu al mi rigardi ĝin."

La sinjorino prenis la ujon el la manposo, ree malvolvis la fadenon, malfermis la skatolon kaj etendis al la konduktoro la slipeton. Dum li estis ekzamenanta la bileton, ŝiaj fingroj denove ĉirkaŭligis la ladan monujon kaj metis ĝin apude. -- Ho, ho, mi pensis, longe mi ne povos tion elteni!

La konduktoro premis novan truon en la bileton, dankis kaj redonis ĝin al ŝi. La sinjorino ree prenis sian skatoleton, malligis la fadenon, malfermis la skatoleton, enmetis la bileton kaj ĉirkaŭvolvis la fadenon. -- Dank' al Dio, mi ekĝemis diskrete, do mi tamen eltenis!

En tiu momento envenis la kontrolisto de la trafikentrepreno en la vagonon kaj diris ĝentile: "La biletojn mi petas!"

Ree la sinjorino enigis sian manon en la manpoŝon, prenis la ladan skatoleton, malvolvis la ŝnureton, elprenis la bileton, ĉirkaŭligis la fadenon ..."

"Ĉesigu jam" ekkriis senespere la juĝisto, "aŭ mi freneziĝos!"

"Vidu sinjoro juĝisto" diris la akuzito, "ĝuste tion ankaŭ mi timis kaj pro tio ..."