Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: La faraono, de Boleslaw Prus

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 287


La Faraono de Boleslav Prus (kies originala nomo estis Aleksander Glovacki n. 1847. m. 1912), aperis antaŭ duonjarcento en la genia traduko de Kabe. Traleginte la nunan kvinan eldonon, oni kaptiĝas de la lingva klaro kaj beleco tute freŝa. Tio ne signifas, ke Kabe kun la tiam 20-jara lingvo en ĉiu okazo povis trafi la celon same kiel la nuna lingvo povas, sed estas plezure konstati, kiom da latentaj, aŭ eĉ jam riveliĝintaj troviĝis en la lingvo tiam, kiam Kabe verkis sian faman tradukon.

La nuna eldono estas dankebla al la pola kultura entrepreno (ne-esperantista): Polonia. La ekipo de la potenca 3-voluma verko estas eleganta kaj la eldonnombro 7000 ekz. ne estas alta, kiam temas pri tia, historia, literaturhistoria kaj samtempe tre interesa verko, (kiu estas akirebla nur per aĉeto, t. e. ne per interŝanĝo la eldonejo. Prezo: 6 us. dol.)

La Faranono en sia tuto estas pesimisma romano. En la antikva medio oni povas rekoni la ripetiĝantajn scenojn de la mondhistorio, plena de intrigoj, egoismo kaj tragedio de la bonaj intencoj. Ĉiukaze la egipta kronprinco, poste faraono Ramses, la XIII-a revas pri sociaj reformoj, mildigo de la popola mizero kaj pri forigo de la sociaj hirudoj, sed finfine lian popularecon detruas la fleksiĝema, ruza kaj "science" mistifikanta pastraro, bezonanta la konservon de la antaŭa sistemo. Ramses, kiu mem ne estas imuna de homoj eraroj, (iom facile) glitas en la reton de la pastraro, kaj post la morto (oni murdigas lin) la popolo, kiun jam antaŭe forturnis de li la intrigoj, apenaŭ rememoras lin. Sed pesimismo en valora verko ne povas esti memcelo kaj ankaŭ la romano de Prus fine solviĝas en iaspecan kosman optimismon, ligiĝanta al la vivo, instruo kaj batalo mem.

Ĉio ĉi aperas en bonega komponita, interesa kaj perfekte vivanta rakonto, bazita sur granda scio kaj fundaj studoj. Ni ekvivas meze de la antikva egipta socio kaj streĉo kaj intereso.