Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: El orienta florbedo, de Kenji Ossaka

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 288


Kenji Ossaka: El orienta florbedo. (Eld. Amo Akademio, Tenmori. 104 p.)

La verko estas sendube interesa, ne nur ĉar ĝi enhavas plej ofte bonajn kaj samtempe aŭtentajn tradukojn el la japana, luĉa kaj ĉina lingvoj, sed ĉar oni povas legi en la libro ankaŭ pri la koncernaj lingvoj kaj ilia poetiko. Kompreneble tiel foraj lingvoj, kiel la aziaj, presed [tiel -- DH] entute malofte. Tio, kio rilatas la ĵus menciitajn malfacilaĵojn, ili verŝajne originas el tiu homa ambicio, ke oni redonu ĉiujn, eĉ iom nerealajn kvalitojn de la tradukita verko, kiuj ne estas atingeblaj al alilingvanoj. Bona tradukisto eksentas tiujn ĉi abismojn kaj por la favoro de la aŭtoro ni povas mencii, ke tiaj kazoj estas maloftaj.

Jen du-tri karakterizaj kaj agrablaj ekzemploj pri la talento de la aŭtoro:

Laget' malnova ... neni' en aŭd' ... Jen rano -- plaŭd'! ... Silent' denova

Jen popolkanto:

Al arbo plenodoranta -- kial ligi ĉevalon? -- ĝi kaŭzos per vigliĝo -- al floroj falon.

La originala poezio de Ossaka estas inda kuniranto en la libro al la poezio tradukita.