Enkomputiligis Don HARLOW

Recenzo: La floroj de l' malbono, de Charles Baudelaire

de Poul THORSEN

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 284-286


Charles Baudelaire (Bodler'): La Floroj de l' Malbono, kompleta eldono, sekvata de La defalaĵoj kaj de Fragmentoj. 398 p. -- Volumo 8-9 en Bel-literatura eldon-serio de Stafeto, Kanariaj Insuloj, 1957. Esperantigis: K. Kalocsay, G. Waringhien, L. Tárkony, Henri Vatré, Magda Carlsson, Roger Bernard kaj Hilda Dresen. -- Kovrilbildo de John Hartley. Foto kaj portreto pri la aŭtoro. -- Enkonduko kaj notoj de K. Kalocsay kaj G. Waringhien.

Aŭdaca Régulo Pérez! Hereza pri negoco, religioj kaj moralo li ne timas ekskomunikon pro kondamnita verko, eĉ ne sparkan rimarkon de iama franca eldonanto-kolego, kiu ironie avertis "la ducent sesdek probablajn legontojn, kiuj prezentas la literaturan publikon en Francujo, de kiam la bestoj definitive uzurpis la parolon super la homoj" ...

Ekzistas inter literaturistoj sofismo, ke gallia liriko ne transplanteblas en ĝermanan lmgvon. Kvazaŭ defie al tio unuan fojon estas prezentata kompleta poemaro de ĉefa franca aŭtoro, kaj ĉiu ajn povas konstati -- fiere aŭ amare -- ke transplantiĝo perfekte eblas almenaŭ en la internacian lingvon.

Por tiu sia ĝisnun plej granda fortostreĉo Kalocsay kaj Waringhien subtile elektis: Baudelaire, la adorita herezulo, la poeto de poetoj, kiu signalis novan eraon en la poezio, kaj kies stilo eĥis en ĉiuj landoj -- i. a. plume de la dana Sophus Claussen. 20 jarojn daŭris la tradukado ... Kelkaj eble murmuros kun Baudelaire: Gloron al Satano, ke denove disbranciĝu lia arbo de scio!

Baudelaire komencis kiel artkritikisto, kaj ĉiam pentro-arto multe inspiris lin. Li parolas pri "blua sonoro", sed cetere aperas ĉe li reproduktoj de ĉiuj sensoj. Obsedis lin Edgar A. Poe, kiun li tradukis kaj en du kazoj malkaŝe plagiatis. En 1857 aperis lia Les fleurs du mal, sed 6 poemoj (titolojn vidu p. 305) baldaŭ kaŭzis al li kaj lia eldonisto monpunon kaj juĝon pri forigo el la libro.

Nuntempuloj ridetas pro tia vana paŝo flanke de ĉiamaj apostoloj por falsa virto. Sed oni ne ridu! Eĉ en liberala Skandinavio ĵus oni procesis alian t. n. pornografiaĵon: La kanto pri la ruĝa rubeno de A. Mykle. -- Por verkisto kaj leganto sincera la problemo tute ne estas, ĉu tia aŭ alia priskribo de certaj homaj organoj kaj ties funkcioj estas kondamninda. Sole gravas, ĉu la priskribo estas triviala aŭ arta. Pruduloj prefere komparu la Malnovan Testamenton ...

Kredeble Baudelaire estis sadisto, kvankam ĝenerale oni ja ne rajtas identigi poeton kun roluloj en liaj poemoj. Li sendube sin dediĉis ne nur al poezio, sed unue al la diboĉo. Viktimo de narkotiko kaj sifiliso li malrapide mortis, 46-jara, trans abismo de korpa kaj spirita suferado, detale traktita en poemoj terure makabraj, kiel pri venero:

Ni vidis, ke tribranĉa pendingo staras tie,
ĉielon kontrastante nigre kiel cipreso.

Sovaĝaj birdoj sidis sur sia paŝtnutraĵo,
detruis furioze pendanton jam maturan,
kaj ĉiu boris, kiel pioĉon, la malpuran
bekon en ĉiujn sangajn angulojn de l' patraĵo.

L' okuloj estis truoj, kaj el la ventro vastis
l' intestoj pezaj, dise fluante laŭ femuroj.
La turmentistoj, sataj je hidaj ĉi plezuroj,
per siaj bekofrapoj lin absolute kastris.
-- -- --
Pendant' ridinda! mia ja estas ĉi sufero!

Pli juna li estis elegantulo kaj dando laŭpove ŝokanta la filistrojn per amo al ĉio artefarita kaj konsekvenca malamo al ĉio natura:

Arbaroj, vi timigas kiel la katedraloj ...

Agitas lin la krepusko, la urbega kirlado, la obskura vivo post ŝutroladoj (p. 214, La vesperkrepusko kaj p. 175: "Kiel vi plaĉus, nokto, sen (!) viaj stel-popoloj"). Sed li ankaŭ verŝas sian sarkasmon al tiu ombrovivo (p. 216, La ludo).

Dando praktikas amoron malŝatante siajn amoratinojn. Tio tute logike gvidas lin al la ĉiesulinoj, kaj en la kazo de Baudelaire pro kaprica prefero al la malhel-haŭtulinoj! Ĉiam li serĉas Belon, Dion, sed trovas Malpuron, Diablon. Lia poezio fariĝas lia konfesejo: mirinda hibrido de religia mistiko kaj voluptemo.

Tamen tro skeme estus percepti La florojn de l' Malbono kiel rafinitan specimenon de pornografio. Iuj legos ĝin tia, sed pli ĝuste ĝi estas spegulo pri terura kalvario de malespera solulo, senbrida reprodukto de patologia grandurba vivo.

La grandioza plano de Baudelaire estis prezenti en poezio plenan memanalizon: rekoni, ordigi, rekrei en si mem kvazaŭ la tutan universon. Tiu konscia celado kaj nekontestebla ordemo okulfrape kontrastas al la degenera, bohema vivo de la poeto mem. Sed al aliaj spiritaj granduloj ja trafis simile: J. J. Rousseau, giganto de pedagogio, edukigis en orfejo la proprajn infanojn.

Se mankas al Baudelaire edifo, tiom pli li posedas pasion en sia ekstraktado de belo el malbono. Kirlas "maelstrome" kataklismaj konsekvencoj de alkoholismo (p. 239, La vino de la murdinto). Kaj kiel ĉe Poe amdiboĉo kaj morto terure parencas (p. 260, La du bonaj fratinoj).

Hororo kontrastas al belo per tremige makabra ekspozo de inaj korpopartoj (p. 101, Putraĵo k. a.). -- Akra, haladza realismo sin trudas kun ingrediencoj de posta super-realismo. Neebla klimakso estas atingita p. 265, La metamorfozoj de la vampiro. Malvarme juketas laŭ la spino!

Kortuŝon ni renkontas p. 205, La etajn maljunulinojn, en kiuj "monstroj distaŭzitaj" la poeto kompate rekonas iamajn belulinojn. -- Maksimumon de volupto skizas p. 106, Lethe, kaj sadismon ni malkovras p. 125, A1 ŝi, kiu estas tro gaja. -- Ŝokas aŭdacoj p. 316, La monstro, kaj p. 321, "Kiam okuloj viaj ..."

4 poemoj portas la titolon Spleno, sed ja multege pluraj ĝin enhavas! ("Pli da memoroj ol mi ne havas hom' miljara ...").

Tute konforma estas la sopiro al nirvano, p. 358. Entute iu konsterna logiko direktas la frenezeman filozofion de tiu ĉi mortanta bonvivanto. -- Por "progresemulo" kompreneble plene mankas progresa perspektivo. Kvankam Baŭdelaire persone batalis dufoje sur Parizaj baridakoj, lia dandismo ĉiam izolis lin de la popolo. Politiko naŭzis lin, kaj restas nur sporada simpatio al sociaj mizeruloj, kiel ekzemple:

Mi pensas pri l' negrino malgrasa de la ftizo,
serĉante, kotvadante, per vaga sonĝ-okulo
mankantajn kokos-arbojn de L'Afrik-paradizo
malantaŭ la senlima murego de l'nebulo;

pri ĉiu hom' perdinta, kion la man' retuŝas
neniam plu! pri tiuj nutrantaj sin per ploroj,
kiuj Doloron, kiel lupinon bonan, suĉas!
Pri la malgrandaj orfoj velkantaj kiel floroj!

Sed kun tiaj esceptoj la poezio de Baudelaire estas sublima frukto de stranga egocentrika universalismo en provinca periodo kun profitemo kiel sola ekspansigilo: kapitalismo.

Majusklo ĉe la vorto Poeto efektive trafe ilustras la forman kvaliton de tiu ĉi verko. Ĝi estas minejo por elfoso. Vd. ekz. tre neortodoksan inversigon de soneto p. 154. -- Interesemuloj pri poetiko frande legos la tiurilatajn rimarkojn de Kalocsay-Waringhien p. 43-47 kaj de Baudelaire mem p. 354. -- Notinda estas jeno: "La karaktero de nia lingvo (Esperanto) pli konformas al virinaj (dusilabaj) rimoj". -- Tre dezirindas, ke pli kaj pli multaj praktikos tiun ĉi evidentaĵon, tiel evitante la banalan apostrofigon versfine.

Sendube la tradukintoj penadis por trovi plene adekvatan esp-vestigon. Ĝuste tial mirigas tre ĝena, neadekvata majusklado komence de ĉiu linio. Tio rekte malhelpas legon kaj komprenon! Espereble tiu ĉi estas la lasta esp-lingva poemaro kun tiu arkaika stras-ornamo!

Ĝenaĵo ankaŭ estas uzo de romciferoj (ĝis 144 ciferoj!). Tiel iĝas preskaŭ nemanipuleblaj la notoj. Eraron faris eĉ la eldonisto p. 119-120. Kiel do helpos sin la simpla legonto?

Kiel oni rajte atendis de Kalocsay-Waringhien, la esperanta reverkaĵo ĉie estas portata de suverena kvalito. Sed la aliaj tradukantoj neniel bezonas senti sin malpli valoraj. La libro efikas absolute homogena.

Foje oni ŝanceliĝis inter uzo de de - da, lia - sia, vipuro - vipero! Diskuteblaj estas la formoj tut mondo (se bonvivanto, kial ne tutmondo?), kelk, mult, Evaj = Evoj p. 205, albatro, sanilo, klasi, orditaj.

Aŭdacaj estas: njo-knabo (!), strabinjo, aminjo, akvi, vojplui, elas, 'stas, benatu, entombos, paris (p. 274), kiu lasta feliĉe ne troviĝas en linikomenco, ĉar tiel pro la rutina majusklado ĝi tute konfuzus!

Apostrofigo nebone eblas ĉe formoj kiel ĉambr', kadavr', ventr', libr', pastr' ktp., eĉ se antaŭ vokaloj, kaj ĉi tie oni ofte praktikis ĝin antaŭ konsonantoj.

Virtuoze estas eluzita la plenvaria registro de rimebloj en la internacia lingvo. Keglaj rimoj kompreneble forestas (tamen: emerĝas - verŝas, timigas - Midas). Sed pli subvaloras "rimoj" kiel nirvano - karavano, infero - fero, maro - amaro, fabela - bela, rikane - kalkane, sezono - zono, masone - sone, kiuj troe svarmas. Ili ja tiel indentas, ke apenaŭ estas rimoj, sekve kontraŭendas.

Preseraroj feliĉe preskaŭ forestas. Gratulon! Sed ĝenetas mankantaj supersignoj ĉe kelkaj subtitoloj (pagho, pregho, pentrajho). Cetere la grafika aranĝo estas modela -- ankaŭ la agrabla malŝparo de papero -- afero tre ŝpariga por la legemo. -- Nur mi rekomendus lokigon de la glosaro nepre laste en kiu ajn libro. Tie oni konstante serĉas ĝin, kaj tie ĝi multe faciligas oftan konsulton.

Neologismoj! Kiel eblas, ke nur 17 propraj neologismoj aperas en tia komplika verkego 400-paĝa? Kaj el tiuj 17 eĉ unu (miso = malbono) ne bezonas registron nek pardonpeton, ĉar ĝi ŝajnas tute laŭfundamenta. -- Aliflanke ŝajnas manki en glosaro kaj notoj klarigoj pri antro = kaverno, maelstromo = kirlego, Orinokoj = riveroj, Circen p. 288, Cybelle p. 75 krom la klasikaj nomoj Pirrho, Andromaĥe ... Pli praktike -- kaj juste -- estus glosi ankaŭ vortojn el Suplemento de Pl. Vortaro. Tiu ankoraŭ ne havas grandan disvastiĝon, kaj eĉ al posedanto ĝia agrable limigus konsulton de pluraj vortaroj.

Certe de Kalocsay venis la sekva ĝemspiro p. 45: "Kiun la libro mem ne konvinkos pri tio, ke niaj novaj vortoj estas enkondukitaj ne el Dio scias kia hereza kaprico, sed el praktika neceso, kiun trudas la poezia konkero de ĉefverkoj, kiel ĉi tiu -- tiun vane oni penus fleksi per argumentoj."

Tia ĉefverko ne toleras kondamnon nek rekomendon. Tiuj ĉi amaraj floroj de tromatura civilizo certe denove agitos bigotojn. Sed ili transvivos, eĉ se ili ne spiras incensojn sur altaro de l' estetiko, ĉar tiel verdire ne faris iliaj homecaj antaŭkondiĉoj. Ĉi tiujn oni rajtas kontraŭi, sed ne artan raporton pri ili.

"Kian akcepton trovos ĉe nia legantaro ĉi tiu amara poeto?" enkonduke demandas Kalocsay-Waringhien. La respondon jam donis la kuraĝa eldonisto, kaj sendube donos la legontoj: Apenaŭ pli frue la poezia patoso de Esperanto sonoris pli pure kaj perfekte. Dankon kaj ankoraŭfoje dankon!