Enkomputiligis Don HARLOW

La stultiĝo de la homaro

de ĈABA Rigo

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 226-228


Tio, kio pleje okupas nuntempe la cerbojn, estas la mondpaco. Antaŭ nelonge ni legis artikolon de J. Eljeskog en "Folklig Kultur" ("Popola Kulturo", sveda periodaĵo) kiu konstatas ke ĉiuj deziras mondpacon. Sed tamen multaj kun iuj kondiĉoj. Parto volas havi ĝin nur por si mem. Aliaj ne volas pagi, kion ĝi kostas. Denove aliaj ne kuraĝas kredi pri ĝi. Sed ankaŭ la sinceraj kaj konvinkitaj pacistoj estas hezitemaj, ĉar ili ne povas elcerbumi, kiel la granda penso la mondpacemo povus esti iam realigebla. Oni povas legi la jenan alineon en la artikolo: "Ankoraŭ unu kondiĉo ... estas komuna kleriga kaj instrua lingvo, estu ĝi aŭ iu el la nun vivantaj lingvoj aŭ eble io artefarita. Kun penso pri la nuna nacia rivaleco, nur la lasta povus esti pripensebla ..." (Kompreneble la vorto "vivanta" estas glito, sed nin tio nun ne interesas. Trad.)

La sama ekirpunkto donis la plumon en la manon de nia hungara kunlaboranto, C. Rigo, cetere muzikisto kaj ĵurnalisto, kies vidpunktoj atakas ĝuste la rivalemon, kiun oni vendas ne nur "en gross" sed ankaŭ en detalo.

Kiel aldonon al la interesa artikolo de Alf Ahlberg en N. Pr. n-ro 1, 1957 mi permesas al mi kelke da rimarkoj.

Mi vidas simptomojn, kiuj -- miaokule -- tre emfaze demonstras kaj rezultigas en tragika "circulus vitiozus" tiun ĉi plagon por la "krono de la kreado". Nome la plagon de la fatala stultiĝo. Pri tiuj simptomoj mi deziras konstati la jenon:

La homa scienco kun granda intereso sekvas la historion de la homo. Ĉi tiu studo apartenas al la plej gravaj instruobjektoj en la lernejoj. La senco de la historio estas: rakonto pri io, kio okazis.

Nu, se oni prenas kaj malfermas libron, historion pri deko da jaroj, dum jarcentoj, jarmiloj, interne de iu socio, nacio, kontinento, en la mondo, oni ekscias, ke la sumo de la eventoj konsistas el nuraj kvereloj, interbataloj, masakrado, sangverŝado.

Historio aŭ historio de militoj?

Tion oni nomas simple kaj ĝenerale historio. Kial ne pli speciale kaj pli ĝuste: historio de la militoj, aŭ eĉ pli speciale kaj pli ĝuste: historio de la envio kaj avidemo. Aŭ tute speciale kaj tute ĝuste: historio de la homa stulto.

Ĉar milito povas esti neceso (sekve de tiu stulto, povas esti sanktaĵo (koncerne ĝiajn celojn), sed ĝi estas ĉiukaze malbono kaj katastrofo. El tuthomara vidpunkto neniam ĝi egalvaloras la oferojn, perdojn kaj suferojn kiujn ĝi kostas. Ankaŭ ne el la vidpunkto de la gajninto.

Mi scias perfekte, ke tia medito estas jam delonge gurdata, muelata, ŝablona naivaĵo. Sed ĝuste la fakto, ke ĝi estas ankoraŭ naivaĵo, entenas la bedaŭrindan pruvon de la stulteco.

Kia estas nia eduko?

Oni plendas kaj veas pro la malutilo de kelkaj filmoj kaj romanoj, kiuj venenas la animon de la junularo, kaj dume oni plenigas tiun animon destinata por la alternativo terura: neniigi, aŭ esti neniigota.

Oni tute forgesas, ke herokulto, nobla en sia esenco kaj intenco, sed mortdanĝera pro siaj konsekvencoj oftege jam kondukis la homaron al sangaj tragedioj.

Ĉu fakte, tion ni devas lernigi detale kaj unuavice al niaj infanoj?

Ĉu monda historio vere identas kun la historio de amasbuĉadoj?

Kaj tio, kio okazis en la cerboj, en la animoj dum la milkolora artfajraĵo de la homa spirito, la kreo sur la tereno de la arkitekturo kaj muziko, literaturo kaj filozofio, poezio kaj diversaj sciencoj, dum la tragika kaj belega di-serĉado tra jarmiloj en oriento kaj okcidento, dum la obstina sinpelado de kelkaj geniuloj al la direkto de la meze klera amaso, al la homo de la ĉiutago, nur al la universitatanoj, al sciencistoj, artistoj, ekspertizistoj, fakuloj, imcitoj?

En la interno de ĉiu homa koro dormetas, pli aŭ malpli profunde sopirege al delikatiĝo, perfektiĝo, al iu pli supera idemondo. Sed ni ne lasas konsciiĝi tiun sopiregon. Ni klopodas konservi la korojn en la stato de konstanta batalpreto. Laŭ la kontinua stato de la plej primitiva pensaro kaj sentaro: la lukto por la ekzisto. Tiu ĉi stato naskas nepre malamon kaj malamo malklarigas la vivon, detruas la karakteron, malvastigas la horizonton.

Konkura pasio

La konkura pasio por kaptaĵo signifas la regadon de malicaj sentoj super la spirito. Kaj spirito premata de malico egalas precize la stulton. Konkuremo havas ja sian hejmon naturan kaj "moralan" (se ne estas malmorale uzi tiun ĉi esprimon) en la militarto, strategio. Ĝi konvenas laŭ sia pli milda formo en la komerco, laŭ sia sane-modera formo en la sporto, kvankam ankaŭ ĉi-rilate ĝi ofte degeneras. Sed ĝia superregado koncerne la sciencon, arton, literaturon, religion, tio jam estas freneza faraĉo de kompatindaj maniuloj; ĵetludado per gemoj kaj juveloj en la polvo de la strato.

Generaciojn oni kutimigas al trotaksado de hejmlandaj valoroj je la kosto de la fremdaj. T. e. ennervigi inklinon al falsa juĝo, al mensogo. Tiamorale oni proprigas al sia propra nacio iniciatojn, inventojn, kiuj havas en la realo eksterlandan devenon. Oni aranĝas internaciajn konkursojn porludado deverkoj Beethoven-aj laŭ la tradicioj kaj reguloj de la sportludoj -- kaj kredigas al la naiva publiko, ke la gajninto interpretis "plej bone" la majstron, dum estas estetika vero, ke tiun saman sonaton oni povas centmaniere ludi, prezentante "plejbonon". Tio estas afero de individueco kaj momenta humoro de la ludanto kaj la juĝantaro. Sed por ni ne tio estas grava, kion ni plenumas, sed ke ni plenumas "pli ol" aliaj. Kaj tiaj konkursoj prezentas brilan okazon por fari brul-oferon antaŭ la altaro de la venkavida nacia diaĵo: la konkura pasio.

Kun kronometro en la mano ni kuradas inter Mozart kaj Einstein, Zatopek kaj Jesuo Kristo, entute ne konsciiĝante pri la barbarismo, kiun ni elmontras dum tia misuzo de niaj plej grandaj internaj valoroj.

Nur antaŭen sen rigardo! Nur antaŭen por superi, venki, triumfi, esti "pliulo", esti "plejulo" en la karuselo de la rekordegoj!

Preĝejoj, temploj kaj pagodoj, en la nuna idea krizo anstataŭ unuiĝi, vetbatalas ĵaluzeme. Orgio da blufoj krozas en la spaco kaj mondpartoj minacegas unuj la aliajn per superhoma mortigilo.

Jes! Ĵetludado per gemoj kaj juveloj en la strata polvo.

Ho, kompatindaj animoj, kondamnitaj je ĝismorta batalpreteco, ekde la unua instruhoro pri historio ĝis la moderna koncert-vetkuro dum la Mozart-ĉampioneco -- kondamnitaj, en la epoko de plej rafinaj komfortaĵoj je vivodaŭra "lukto por la ekzisto", kio signifas finfine -- la vivodaŭran stulton.