Enkomputiligis Don HARLOW

Interpunkcio

de Vilho KOLJO

elsuomigis Joh. Edv. LEPPÄKOSKI

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 245


Viljo Koljo, finna poeta, verkisto kaj artpentristo, nask. 1891.

"Sed la surfaco de la ŝtono kun skriboj sur ĝi estis jam ekfloreskinta kaj estis restanta nur duo da interpunkciaj signoj, kiuj estis hakitaj pli profunde. La ekspedicio malbonhumoriĝis pro tio, ke ĝi alvenis cent jarojn tro malfrue". El la verko de la finna ekspedicia vojaĝinto kaj verkisto Sakari Pälsi: "La Blankaj Stepoj".

Granitkolon' sur stepon estas starigita
tri virojn alta. Ĝiaj skriboj fanfaronas
pri venka voj' de granda potencul' milita
kaj sklaviginton de la mond' per laŭdo kronas.

Farita de l' plej lerta ŝtonhakist' la pinto
fiere, bele puŝas sin al la ĉielo,
kaj kiel monument' de l' granda konkerinto
tra temp' eterne stari estas ĝia celo.

Ĉiuj litero, punkto, kom' sur sia loko
vidiĝas klare kvazaŭ glave svingbatita.
Rezistas al samum' kaj sablatak' la bloko,
ja estas sur prarok' la fundament' ankrita.

Sed ventoj, pluvoj de jarcentoj -- temp' ignoras
mondvenkemulojn, potenculojn kun impono --
nur kelkajn komojn, kiuj vice ridas, ploras,
restigis el la fanfaronoj de l' kolono.

El homfaraĵoj, jes, el grandaj kaj el etaj
jen milde, jen kruele tempo kribras ĉion,
kaj ofte el faraĵoj de la plej impetaj
ĝi trovas plej ŝparinda nur -- interpunkcion.