Enkomputiligis Don HARLOW

Amiko Jack

de Axel MUNTHE

elsvedigis O. O.

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 269-270


Ne mankis multe da jaroj, ke la granda protektanto kaj amiko de ĉiuj simpluloj, bestoj kaj naturo, malamiko de ĉio nenatura, de ĉiaspeca subpremo direktita kontraŭ homoj kaj bestoj, estus atinginta la nunan centjaron jubileon. Li mortis nur antaŭ 8 jaroj. El lia neforgesebla "La libro pri San-Michele", respektive el ĝia sveda varianto (unue ĝi aperis angle) ni citu mallongan ĉapitroparton, kiu respegulas parte la varman kaj humanan melankolian komprenon kaj kunsenton al la bestoj kaj ceteraj kondamnitoj, kaj ankaŭ la klasike belan, viglan stilon de tiu ĉi granda kuracisto, vagemulo kaj verkisto. (Rimarko al la traduko: la uzo de la maskulina pers. pronomo pri Jack respondas al la spirito de la rakonto.)

Kompatinda Jack, la fama gorilo en Zoo, la unua el sia tribo, kiun oni kaptis kaj transportis al la sensuna lando de liaj malamikoj! Ĉu ne estis tiel, ke al li plaĉis, kiam mi milde gratis lian dorson? Li povis sidi tute silente dum minutoj kaj teni mian manon sen diri vorteton. Kelkfoje li studis manplaton mian, atente fleksis unu post la alia miajn fingrojn por observi la funkcion de la artikoj.

Poste li kutimis forlasi mian manon kaj observi sian propran same atente, kvazaŭ dirante ke proprasence ne estas grava diferenco inter niaj manoj, pri kio li pravis. Ĝenerale li sidis tute silente kaj fingrumis per pajlero en angulo de la kaĝego, ke la vizitantoj povis vidi lin; malofte li uzis la balancilon, per kiu oni provizis lin, por ke li povu preni la svingiĝantan branĉon de la sikomoro, kie li havis sian ripoztempon dum la tagoj de la libereco. Li dormis sur malalta bambulito, kiu similis la arabajn litojn, sed li ellitiĝis frue matene; mi neniam vidis lin surlite, antaŭ ol li iĝis malsana. La gardistoj instruis lin konsumi sian tagmanĝon sidante ĉe malalta tablo kun buŝtuko fiksita sub la mentono. Oni provizis lin eĉ per tranĉilo kaj forko el malmola ligno, sed li neniam estis ema uzi ilin; li preferis uzi fingrojn, same kiel niaj prapatroj faris ĝis antaŭ kelke da jarcentoj, kaj kiel la plejparto de la homaro ankoraŭ nun faras. Li trinkis sian lakton kun la plej granda korekteco el sia propra taso kaj same la matenan kafon kun multe da sukero en ĝi. Estas ja vero, ke li perfingre blovigis la nazon, sed tion faris ja la Julia de Romeo, Laŭra de Petrarca, Maria Stuart de Skotlando kaj Le Roi Soleil (la sunreĝo). Kompatinda Jack! Nia amikeco konserviĝis tra la tuta vivo. Li estis malsana de Kristnasko, lia haŭto iĝis cindrogriza, liaj vangoj kavaj kaj la okuloj dronis pli kaj pli suben en siaj kavoj. Li iĝis maltrankvila kaj incitiĝema, kaj baldaŭ aperis seka, malbonaŭgura tuso. Mi mezuris lian temperaturon plurfoje, sed mi devis esti tre atentema, ĉar simile al infanoj li volis rompi la termometron por rigardi, kiel ĝi aspektas interne. Iun tagon, kiam li sidis sur miaj genuoj kaj tenis mian manon, ricevis teruran tusatakon, kiu kunportis facilan pulmsangadon. La vido de la sango ektimigis lin same kiel la plej multaj homojn. Mi rimarkis ofte dum la milito, kiel eĉ la plej bravaj "Tommies" (anglosaksaj soldatoj), kiuj indiferente rigardis siajn grandajn malfermajn vundojn, povis paliĝi, kiam ili ekvidis kelke da gutoj da freŝa sango. Li perdis pli kaj pli la apetiton kaj nur pene ni povis igi lin manĝi unu bananon aŭ figon. Iun matenon mi trovis lin en la lito kun la felto tirita surkapen, precize kiel miaj pacientoj en la hospitalo Sankta Klara kutimas kuŝi, kiam ili esti mortlacaj kaj teditaj de ĉio. Li certe aŭdis, ke mi venis, ĉar li etendis sian manon kaj ekprenis la mian. Mi ne volis ĝeni lin, sed longe mi sidis man-enmane kaj aŭskultis lian malregulan spiradon kaj la stertoradon de lia gorĝo. Subite tremigis fortega tusatako lian tutan korpon. Li sidiĝis sur la lito kaj tenis ambaŭ manojn ĉe la tempioj kun gesto de malespero. Li forĵetis sian bestmaskon kaj iĝis mortanta homo. Li venis tiel proksimen, ke de li estis forrabita la sola privilegio, kiun Nia Sinjoro donis al la bestoj, kiel kompenson por tiuj suferoj, kiujn la homo kaŭzis al ili: la facilan morton. Lia mortoturmento estis terura, lin strangolis la sama ekzekutisto, kiun mi vidis tiel ofte en laboro en la hospitalo Sankta Klara, mi rekonis lian alrapidan prenon.

Kaj poste? Kio iĝis poste el mia kompatinda amiko, Jack? Mi scias, ke lia elĉerpita korpo venis al la Anatomia Instituto kaj ke lia skeleto kun lia granda kranio estas starigita en la Muzeo Dupuytren, sed ĉu tio estas ĉio?