Enkomputiligis Don HARLOW

Mesaĝo de la justo

de Marek WAJSBLUM

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 261-262


Izaak Lejb Perec, unu el la plej grandaj modernaj judaj verkistoj, naskiĝis en j. 1852 en malgranda urbo Zamosc (en orienta Polujo, tiam sub rusa regado) kaj mortis en Varsovio en j. 1915. En sia propra vivo kaj kreado li pasis la grandan historian distancon inter la preskaŭ mezepoka mondo de sia junaĝo ĝis moderna ideologio de judismo, kiun li mem helpis formuli kaj enkarnigi en vivon kaj volon de popolaj amasoj.

Li naskiĝis kaj edukiĝis en socia kaj kultura ghetto -- la juda kvartalo, kies italdevena nomo fariĝis sinonimo de diskrimino kaj elimino de judoj el la socio. Dum jarcentoj senigataj je elementaj homaj rajtoj, limigataj al kelkaj metioj, neallasataj al eduko, persekutataj kruele de la ŝtatoj kaj ne malpli kruele mokataj de kristanoj -- judoj vivis kvazaŭ la "netuŝeblaj" kastoj de Hindujo en sia propra, fermita medio sub regado de sia religio kies striktaj preskriboj ĉiam pli izoladis ilin de la ekstera mondo. Observado de tiuj preskriboj kaj pasia studo de la biblio kaj religia literaturo fariĝis por judoj ilia mensa defendo kontraŭ la premo de la ĉirkaŭanta kruelo, fariĝis la sola memkreita medio, en kiu judoj sentis sin plenrajtaj civitanoj, en kiu ili trovis memaserton kaj memrespekton kontraŭ la moko de siaj najbaroj. El la ghettoj, en kiujn ilin puŝis la perforto, ili faris siajn spiritajn azilojn, kreante en ili tutan spiritan mondon nepenetreblan al la ĉirkaŭanta realo, mondon de lerno kaj fantazio, de filozofio kaj legendoj, juro kaj mistiko. La ekstera mondo, la kristana aŭ islamana socio, taksis judon laŭ lia riĉo kaj nur povis sekurigi al ili se ne rajton, almenaŭ iun mezuron de privilegio kaj malama estimo. Sed interne de la mondo, interne de la ghetto, ne riĉo sed lerno, ne materia povo sed spiritaj valoroj estis mezuro de la homo kaj antaŭ almozula "librulo" kliniĝadis kapoj de riĉaj komercistoj.

Izolite de la realo tamen, oscilante inter ĉielflugaj mistikaj streboj kaj seka formalismo, tiu ekskluzive religia kaj tradicia kulturo degeneradis, dronante en amasiĝantaj superstiĉoj, en senelira spekulado pri pli kaj pli malgravaj detaloj; la etika kerno vegetadis sub diktĝanta skorio de komentaroj kaj komentaroj pri komentaroj, ĉiam pli subtilaj kaj ĉiam pli artifikaj, promesante neniun spiritan aŭ socian horizonton por la loĝantaro de la ghetto.

En tia ghetto naskiĝis Perec kaj de la kvara ĝis dekoka jaro de sia vivo studis ties tradician biblian lernon. Sed eĉ en la malgrandan mondon de lia naska ghetto penetris jam radioj de la revoluciiga Haskala (Klerigo), la juda movado celanta adopton de moderna scienco kaj lerno kaj adapton de la moderna kulturo al ideoj de judismo. Juna Perec memstare trovis vojon al tiuj novaj horizontoj. Li komencis studi juron kaj malgraŭ ĉiaj malhelpoj atingis prosperon en tiu profesio. Post dek jaroj,tamen la rusa registaro malpermesis praktikon al plejparto de judaj juristoj. Tiu malpermeso signifis financan ruinon al Perec, sed donis grandan verkiston al la juda popolo.

Li migris al Varsovio kaj tie ricevis modestan oficon ĉe la Juda Komunuma Estraro. Sed la modesta oficisto fariĝis pulsanta koro de la juda popolo. Perec, ĉiam preta lukti por homaj rajtoj, partoprenis ankaŭ en nelegala laborista movado kaj sian agadon pagis per malliberejo en j. 1897. Nek tamen identiĝon kun alia nacio, nek revolucian agadon li konsideris solvo ampleksonta tutan judaron kaj tutan judismon.

La Hoveveh Cijon (Amantoj de Ciono), la antaŭuloj de moderna cionismo, proklamis ke la sola solvo estas nacia renaskiĝo per formigro el la malamika fremda mondo, reunuiĝo de judoj en la antikva lando de Izraelo kaj en komuna kulturo. Perec partoprenis laboron por revivigo kaj modernigo de lingvo hebrea kaj apogis la movadon, el kiu en niaj tempoj kreskis la nova Izraelio. Lia penso tamen ĉiam estis kun la popolo en diasporo (dismigro), kun ties aktuala materia kaj spirita mizero. A1 tiuj judaj amasoj li volis doni idean konturon novan, sed konstruitan el aktualaj elementoj de ties propra kulturo -- ties ĉiutaga lingvo, ties folkloro, ties religia tradicio. Tial do li gvidis la movadon por kulturigo kaj literatura uzo de juda lingvo (jiddiŝ), kiun parolis judoj en centra kaj orienta Eŭropo, lingvo evoluinta surbaze de mezepoka germana dialekto skribata per hebreaj literoj, sed kreskinta en memstaran lingvon. Religiuloj vidis esencon de juda popolo en ties estinteco kaj konservon de la tradicio konsideris ties sola tasko. Cionistoj bazis en estinteco, sed neante valoron de estanteco, celis nur al ideala estonteco. Perec volis konstrui sian koncepton de judismo el elementoj de aktuala realo de la popolo, la realo inkluzivanta tradicion, samtempe tamen implicanta horizontojn de l' estonteco. Li konceptis la judaron de ĉiuj landoj kiel unu nacion, mondan nacion, nacion nomadan kies patrujo estas ne iu materia, geografia lando, sed spirita, universalisma en sia esenco kaj en sia tasko, radikanta en homaranismo de hebrea religio kaj celanta mesian renaskon de la mondo. Jen la bazo de juda renesanco: Biblio kiel semo ĝermigata de la fekundiga roso de folkloraj simboloj kaj legendoj. Floro de aktiva kredo, en kaj per vivo de la kredanto enkarniĝanta en mesaĝon de justo. Justo, kiu pere de amo identiĝas kun karito. Mesaĝo portata de la juda popolo pere de ties sufero, mesaĝo juda, sed celanta tutan homaron kaj plenumiĝonta nur en plena spirita transformiĝo de la homaro.

Estus vane demandi, ĉu Perec ĉerpis el hasidismo, aŭ ĉu lia koncepto proksimigis lin al etoso de hasidismo, la popola juda romantismo religia. Ĝi kreskis en la XVIII jarcento el senespera mizero kaj humiliga senrajteco de juda malriĉularo en Polujo, Ukrajno kaj Litovujo, kiel popola ribelo kontraŭ la religio de la oficiala sinagogo regata de klerikularo dronanta en sia skolastika formalismo, baranta ĉian individuan sperton religian, fora al bezonoj kaj sentoj de la popolo. Needukita paŝtisto kaj ĉevalvendisto, la duonlegenda Israel Baal Ŝem Tov (Izraelo Viro de Bona Famo; mortis en j. 1761) kontraŭstarigis al dogmismo de la sinagogo senperan sperton de la transcendo, idealon de ĝojplena sinofero en servo al Dio, pere de amo al homo kaj al la naturo. Al la rigida, malserena ceremoniismo de la sinagogo li kontraŭstarigis liberinspiran preĝon, ĝojplenan senton de spirita komuneco esprimiĝanta en ekstaza kanto kaj danco. El la bibliaj profetoj, el eĥoj de la Kabalo (juda mistikismo mezepoka), el legendoj de la Haggada (legendaro bazita sur bibliaj motivoj), el folklora tradicio, el sia propra spirita sperto li kaj liaj disĉiploj teksis mirindajn parabolojn, naivajn en sia formo, sed ofte frape profundajn. Liaj disĉiploj, la hasidoj (piuloj) evoluigis instruon pri cadikoj (pravuloj, justuloj), t. e. homoj, kiuj pro kapablo de kulmina spirita sperto fariĝas konektiloj inter la transcendo kaj homaro. Sub regado de la cadikoj tamen la sendogma hasidismo adaptiĝis al libra lerno, rigidiĝis, degeneris en superstiĉon kaj anstataŭ spirite liberigi, izolis popolajn amasojn de la homaro kaj naturo.

Perec, forĵetante tiun skorion fremdan al la origina etoso de hasidismo, retrovis en ties neelĉerpebla trezoro de legendoj kaj paraboloj profundan homaranisman instruon kaj per sia sorĉa plumo enkarnigis ĝin en belon de siaj "Hasidaj rakontoj". Ne nur li trovis en hasidismo fonton de inspiro: Alia granda juda pensulo, la filozofo Martin Buber, nun profesoro de la Hebrea Universitato en Jerusalemo, penetris ĝiskerne de la hasidismo por evoluigi el ties instruoj sian sistemon de mistika filozofio bazita sur tradicioj de judismo kaj kulminanta en proklamo de homaranisma komuneco tra sperto de transcendo.

Multo malaperis el la mondo el kiu venis Perec kaj kies spiritan esencon li penis formuli. La judan popolon en Eŭropo ekstermis parte la furiozo de malhoma naciismo kaj parte la frakase niveliga premo de socia revolucio. Restaĵoj de la popolo pensas realigi ideon de justo ne en mesiisma mesaĝo, sed en konkreta kreado sur geografia bazo. Restis tamen la belo kiun poetoj de la malaperinta mondo heredigis -- ne nur al sia popolo.