Enkomputiligis Don HARLOW

Morta futuro

de Edwin de KOCK

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 251


Iam estos mi skelet' sensuka,
senigita de ĉi karna vesto,
kun aspekto osta sen distingo,
kiel milionoj da skeletoj
kiuj ĝojis sur la tera mondo,
ĝis ilia tempo ennoktiĝis.

Ne plu mi flaros, palpos molan grundon,
vidos koloraĵojn, akvon aŭdos,
gustumos fruktojn plenajn je somero
aŭ ajnon faros. Ĉu tiam min konsolos
la nova, pura formo de ekzisto
esti miaj vortoj brile nigraj,
sen laco, velko, putro aŭ pereo,
se korojn ili povos fekundigi --
spacojn, tempolimojn transsaltante --
sed ne posedos ian etan povon
ŝanĝi la rigidan pozicion
en kiun, foje, mi kuŝigis ilin,
aŭ rampi el la ĉerko de l' poemoj?