Enkomputiligis Don HARLOW

Rondelo

de Edwin de KOCK

aperis en Norda Prismo, 57/3, p. 251


  Metu alumeton
al la lampo de l' memoro;
  vidu sur malnova oro
brilan lumreĵeton.

  Sentu ree reton
flavhararan ĉirkaŭ l' koro.
  Metu alumeton
al la lampo de l' memoro.

  En la fea foro
serĉu sorĉan knabineton,
jam ne korpan, tempportreton.
Antaŭ kron' de kapa gloro
  metu alumeton
al la lampo de l' memoro.