Enkomputiligis Don HARLOW |
Jam longe min ne tuŝis tia ardo per kia flamas via korp' ebura, ĉar sub la premoj de ĉi ŝargo dura de lacigita karno jen la kardo multe pli alkroĉas ol la nardo aŭ l' brulig' de via rob' susura; kaj via tuta belo ununura ne penetras tra la haŭtohardo: sed kiam mi en tristo sur la voj' tro larmamaros pro ĉi eksamoro kaj ie en junec' perdita ĝoj', vi sur min manon metu en tiu horo kaj memorigu pri l' unua foj' -- ho kiel inkandeskus mia koro! |