Enkomputiligis Don HARLOW |
Maksim Gorkij, la granda klasikulo de la nova rusa romanliteraturo, apenaŭ estas konata ekster sia lando, kiel poeto. Despli interesa estas la jena traduko.
Sur la nigra marebeno vento nubojn amasigas. Inter nuboj kaj la maro alte flugas ŝtormkuriero Al la nigra flum' simila. Jen la ondon per flugilo tuŝas, jen al nuboj kvazaŭ Sago pafas kaj kriegas. Kaj la nuboj sentas ĝojon En fiera kri' de birdo. En la krio de la birdo granda ĝojo pri batalo, Kaj kolero kaj pasio, venki ŝtormon la deziro. Kaj la nuboj sentas tion. Mevoj ĝemas. Antaŭ ŝtormon ili kaŝus sin prefere Eĉ sur fundon de la maro. Kaj kolimoj ankaŭ tremas; Ne por ili la batalo. La pingveno grasa, stulta kaŝas kapon inter rokojn. Nur fiera ŝtormkuriero ekatakas brave nubojn Kaj ŝaŭmantan grizan maron. |