Enkomputiligis Don HARLOW

Antaŭ la kvara jaro

de Ferenc SZILÁGYI

aperis en Norda Prismo, 57/5, p. 225


Ni ĉiuj, kiuj zorgas pri la apero de tiu ĉi organo, volas unuavice danki nian kunlaborantaron kaj legantaron pro la helpo kaj bonvolo, kiun ili prezentis al ni kaj per tio naskiĝis ia nevidebla, sed konstante sentebla interrilato inter ni kaj la publiko. Tiu ĉi radianta bonvolo kaj kompreno helpis nin pri niaj penoj doni bonan revuon al nia publiko. Ni finas nun nian trian jaron kaj antaŭ la jarfino al vi, ni sendas nian deziron pri belaj festoj kaj feliĉa, digna kaj paca nova jaro!

Kion ni faris kaj provis fari dum la malfacila jaro, 1957, pri tio atestas la revuo mem; kion ni intencas fari, tion ni volonte pruvos per pretaj agoj. Nun sufiĉas tiom, ke unuavice ni larĝigis la bazon de la Norda Prismo tiel, ke de tiu ĉi numero ĝi aperos ne nur en la redaktado de la nuna redaktoro, sed en tiu de kvinmembra "norda" redaktantaro: el Danlando Poul Thorsen, mezlerneja instruisto, el Finnlando Vilho Setälä, Ak., fil. mag., el Islando lic. Baldur Ragnarsson, el Norvegujo lektoro Johan Hammond Rosbach, kaj el Svedlando d-ro Ferenc Szilágyi, samtempe la ĉefredaktoro de la revuo. Ne estas necese prezenti la novajn redaktorojn, ilia digna kulturlaboro estas konata al ni ĉiuj, ne laste pro ilia ĝisnuna kontribuo en N. Pr. Pri nia programo: ni penos, se niaj planoj povos en sia tuto plenumiĝi, eldoni nur 64-paĝajn numerojn, kio signifus dum la paso de la jaro 32-paĝan pligrandiĝon. Sed por povi agi tiel, ni bezonas la subtenon de nia ĉiam amika publiko.

Ni komencis tiun ĉi entreprenon en la jaro 1955 kaj la tiam indikita abonprezo kovris tiam en la plej bona okazo niajn elspezojn. Sed ni ne intencis profiti el tiu ĉi kultura entrepreno. La abonprezo en tiu ĉi jaro ankoraŭ estas la sama, kiel antaŭ tri jaroj. Sed intertempe ĉies prezo grave altiĝis: la laborforto, la materialo, la poŝta afranko, kaj krom tio ekzistas aparta obstaklo, kiu en la praktiko malfaciligas la ekonomian gvidon de nia entrepreno, t. e. la arbitra transkalkulo de niaj valutoj en kelkaj landoj kaj eĉ pli la fermado de niaj monpostuloj pro iulandaj valutdekretoj. Tio igas nin altigi la abonkotizon al 2 usonaj dolaroj, 10 sv. kronoj aŭ egalvaloro, tamen kun tiu favoro, ke dum 1957 oni povas akiri la jarabonon por 1958 per enpago de 1.60 dolaroj, 8 sv. kr., aŭ proporcie en alia valuto.

Pri niaj aliaj sekurigaj planoj ni donos informojn ekster la spaco de la gazeto, sed jam nun ni varme dankas niajn amikojn por la ĝisnunaj kaj estonte farotaj helpagoj.

Ne senzorge, sed kun plena optimismo salutas vin en la nomo de la redakcio, administracio kaj kunlaborantaro.

D-ro Ferenc Szilágyi.