Enkomputiligis Don HARLOW

La kverko kaj la benko

de Mira BULJAN

elkroatigis Takaĉ ZELJKO

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 278-279


En verdkolora parko vivis la pramalnova kverko. En ombro ĝia kaŝiĝis la ligna, fendoplena benko. La kverko estis dikotrunka kaj ĝi estis tre fiera pro sia aĝo. Kaj pro tio ĝi neniam interparolis kun la malgranda, modesta benko.

En la parkon ofte venis juna poeto. Li havis densan hararon kaj flikitan pantalonon. Li poemojn verkis. Kelkfoje laŭte recitante ilin. Tiam la kverko konsterniĝis, ĉar la versoj malutilis ĝiajn nervojn.

Sed iun tagon la poeto iĝis famkonata.

Tiun vesperon li venis en la parkon en la nova pantalono, brakenbrake kun plaĉa fraŭlino. Ili sidiĝis sur la benkon kaj li diris:

"Miajn, plej belajn versojn mi verkis sub tiu ĉi kverko."

La kverko sammomente iĝis tre fiera pro la poetaj versoj. Gravmiene ĝi disetendis siajn membrojn, ke eĉ radikaro ĝia ekgrincis. Kaj la unuan fojon en sia vivo ĝi alparolis la benkon:

"Vi ja certe opiniis ke la poeto verkas pro vi, sed nun vi mem konstatis, ke tio estas je mia honoro."

La benko modesta nenion respondis. Nur la fraŭlino flustre diris: "Ho, kiom strange eksusuris la kverkobranĉaro. Kvazaŭ ĝi ion diris."

La poeto rediris:

"Forgesu la kverkon -- nun. Super ni ŝvebas la Luno.

La kverko estis surprizita kaj ofendiĝis. Ĝi skuis siajn branĉojn susurigante la foliaron, sed oni ne konsideris ĝin grava. Nur la fendoplena, eta benko sopire ekĝemis:

"Vi jam estas tro maljuna, kaj vi devus iom pli pripensi vian sanstaton. Ne tiom da peno."

Sed la kverko hurlokriis:

"Mi fartas tre bone, plenforte, kaj vi ĉiuj estas kompare kun mi, -- nur vermoj."

Sed la kverko eksentis pikdolorojn en la radikaro, kaj trunko ĝia ekknaris.

Iun matenon envenis en la parkon monumentistoj kaj arbohakistoj. La monumentistoj trovinte la malgrandan, modestan benkon alfiksis sur ĝin marmoran memortabulon. Sur ĝi tekstis: Sur tiu ĉi benko, verkis siajn plej belajn versojn -- la poeto famkonata -- Densharulo.

La arbohakistoj diris:

"Ni venis pro la tro maljuna kverko. Ĝia epoko jam forpasis kaj ni faligos ĝin."

Etendosvingante la hakilojn ili faligis ĝin.

La maljuna kverkotrunko senpova kaj malĝoja kuŝis surtere sternante sian branĉaron. Porsingulte:

"Ĉu vere, jam estas la tempo por morti ..."

La benko malgranda konsolis ĝin:

"Ne malĝoju, ho maljunulo. El vi oni ankoraŭ povos multon produkti. Iam, ankaŭ mi estis kverkoarbo, kaj jen nun, -- mi estas la benko kun la memortabulo marmora. Forskuu larmojn kaj estu kuraĝa, kiel, -- ja decas al tre maljuna kverko. Kaj memoru ke vi ankoraŭ longe ekzistos, ja kiu scias, eble ankaŭ benkoforme."

Kaj al la tre maljuna kverko ŝajnis, ke tio povus estis la plej granda bonŝanco -- ekzisti kiel eta fendoplena benko en iu senbrua verdokolora parko.

Kaj eĉ eble nun iu juna poeto kun densa hararo -- modeste cerbumis la tro maljuna, hakfaligita kverkotrunko.