Enkomputiligis Don HARLOW

Historio el Monako

de Jenö HELTAI

elhungarigis P. C.

aperis en Norda Prismo, 57/5, paĝoj 248-250


Ĵus mortis en Budapest Jenö Heltai, poeto, prozisto kaj dramisto, sub kies aminda, facila kaj sprita stilo oni -- eĉ kiam li verkis satiron -- oni sentas mildan komprenon. Kelkaj el la verkoj, precipe el la dramoj de Heltai atingis ankaŭ la eksterlandon, sed ne en tiu skalo, kiu respondus al la signifo de tiu ĉi ridetanta filozofo, kiu ne ŝanĝiĝis dum du mondmilitoj kaj malvarmaj militoj. Se li estus verkinta en granda lingvo, ĉie oni konus lian nomon. Iom ni povas amortizi el la ŝuldo de la monde al la malgrandaj kulturoj.

Nun kiam la gazetaro raportas tiom pri la princo de Monako, mi rememoras historion el Monako, kiun mi aŭdis antaŭ ne malmultaj jaroj en Parizo. La rakontanto estis rusa grafo. Li rakontis la sekvan historion:

Unu el miaj amikoj, Andrejeviĉ Sergej, estis kapitano de la rusa militŝipo "Carino Katerina". "Carino Katerina" pro la komplikaĵo kun Gvatemalo krozis ĉe la itala bordo kaj dum krozado akcidentis. La ŝipo veturis al Trieste, kie ĝi senmovis dum tri tagoj. La ŝipriparejo bezonis tiom da tempo por la riparo de la ŝipo.

Andrejeviĉ Sergej la unuan tagon je la oka horo matene rigardis la vidindaĵojn de Trieste kaj je la naŭa horo matene li jam enuis infere.

Je la 10-a li do decidis, ke li veturos al Monte-Carlo, eble oni povas fari ion tie. Por pli granda certeco li kunportis ankaŭ la militkason, en rondaj ciferoj 500.000 frankojn, la tutan havaĵon de "Carino Katerina". Nur en la kontantkaseto li lasis la tie estantan sumon.

Armita de 500.000 frankoj li forruliĝis al Monte-Carlo, kie tuj post sia alveno li ekvigligis la vivon. Komence li ludis ĉe la ruleto, sed ĉar tie li ne povis renkonti Fortunon, baldaŭ li transiris al "trente et quarante" (hazardludo). Ĉar la bonŝanco ankaŭ ĉi tie ne volis alrideti lin, li reiris al la ruleto. Fine li perdis la tutan militkason kaj tiam reveturis al Trieste. Li eĉ ne malfruis, la trian tagon, du horojn antaŭ la ekveturo de la ŝipo li estis jam en Trieste, tute precize kaj kvazaŭ la havaĵo de "Carino Katerina" ankoraŭ kuŝus funde de la peza ferkesto. Nur kiam la ŝipo forvaporis el Trieste por daŭrigi sian krozadon, li ekmeditis, kion li devus nun fari.

"Fine, se ĉio malebliĝos" diris en si Andrejeviĉ Sergej "mi trapafos mian kapon, kiel tio decas al viro kaj soldato".

La ŝanco, kiu tiel malbone traktis lin en la ludsalonoj de Monte-Carlo, nun kvazaŭ volis rebonigi ĉion, kion ĝi pekis kontraŭ li. Ne nur la komplikaĵo en Gvatemalo tiriĝis ĝis la ekstremo de la tempoj, sed aparta dekreto denove sendis la ŝipon al Trieste. La ŝipo tie devis atendi je arkiduko Ivano, kiu estis alvenonta post 5-6 tagoj.

"La fingro de Dio montras la vojon" diris la kapitano kaj el Trieste denove li veturis al Monte-Carlo. Ĉifoje tamen li ne veturis sola, li kunportis du kunoficirojn: marist-leŭtenantojn Marloff kaj Konig. Dum la tuta vojaĝo ili drinkis kaj kiam la ebrio vekis ilin, la kapitano rakontis al siaj kamaradoj, ke li ja forruletis la tutan havaĵon de "Carino Katerina".

"Ĉu vi kredas, ke mi estas malhonestulo?" demandis la kapitano.

"Vi ne estas malhonestulo, Andrejeviĉ Sergej" diris leŭtenanto Marloff, "nur vi ne kapablas kartludi. Se tiu mono estus estinta en mia mano ...

"Mi havas certan sistemon" ĝemis leŭtenanto Konig, sed li povis informi neniun pri sia metodo, ĉar tuj post tiu ĉi aserto li ekdormis.

En Monte-Carlo la tri oficiroj anoncis sin ĉe la direkcio de la banko.

"Proksimume antaŭ dek tagoj mi malgajnis ĉiun mian monon" diris kapitano Andrejeviĉ Sergej.

"Ĉu vi nun deziras vojaĝkostojn?"

"Jes. 500.000 frankojn."

La anstaŭanto de la direktoro ridetis ĝentile.

"Kiom vi afablis perdi?"

"500.000 frankojn ... ĉiu ajn krupiero informos vin pri tio."

En Monte-Carlo tiuj malriĉuloj, kiujn la malbonŝanco hejmen vojaĝigas kun la kompatdonaco de la direkcio, dependas de la memorkapablo de la krupieroj.

Sed al neniu donas la banko kvincentmil frankan vojaĝkoston, ne al tiu, kiu centoble pli lasas tie. Ankaŭ al Andrejeviĉ Sergej ĝi ne donis. Oni volis lin forskui per ĉifonaj mil frankoj kaj aldonis ĝentilan rideton.

"Mi bezonas tiujn kvincentmil ... ne estis mia mono ... estis fremda mono ..."

La direktoro ŝultrumis:

"Mi bedaŭras!"

Andrejeviĉ Sergej klinis sin:

"Mi revenos por la mono ... sed ne tiel ... per ŝipo!"

La direktoro, kiu vidis jam pli grandajn tempestojn ol tiu ĉi, diris kun ĝentila malvaro:

"Vi ĉiam estos bonvena!"

Kaj la tri maristoficiroj reveturis al Trieste. Nun jam sciis vere Andrejeviĉ Sergej, kion li faros. Simple li veturos en "Carino Katerina" al la bordo sub Monte-Carlo kaj bombardos la urbon.

Fortuno, kiu ŝajne jam nun ligis sin al li, kiel lia regata servanto, favoris lin per nova surprizo. Arkiduko Ivano nome, ne venis, sed alia urĝa dekreto komandis "Carinon Katerina" al Gvatemalo, scenejo de la konfliktoj.

La ŝipo atingis Gvatemalon, restis tie kvar monatojn, ĝis oni solvis la nodon de la komplikaĵoj kaj la itala-rusa konflikto finiĝis pace. Ruslando ricevis pecon el Ĉinujo, kaj la afero estis per tio finita. Andrejeviĉ Sergej povis hejmen veni. Kaj li revenis.

"Kvankam mi ĝin lasis, ĝi ne forpasis" li diris, kiam li haltis sub Monte-Carlo. Kaj li sendis leŭtenantojn Marloff kaj Konig al la direkcio de la banko.

La direktoro akceptis ilin kun la sama ĝentila rideto, kiun ili jam havis okazon vidi unufoje.

"Komandanto Andrejeviĉ Sergej" komencis leŭtenanto Konig.

"Mi memoras" jesis afable la direktoro.

"La kapitano petas pardonon, ke li nur nun povas plenumi sian promeson, sed intertempe li ekhavis urĝan aferon en Gvatemalo, de kie ĉimomente li alvenis ... per la ŝipo."

"Afable, tre afable" diris la direktoro.

"La ŝipo estas en la golfo. Kaj se la bankdirekcio antaŭ la 3-an posttagmeze ne repagos la 500.000 frankojn de la kapitano, ni komencos la bombardadon."

La direktoro kolapsis sur la seĝon:

"Kion vi bonvolis?" li demandis pale.

"La bombardon" ripetis leŭtenanto Marloff. "Ni dispafos Monte-Carlo-n. Nia vivo ne plu estas vivo. Nin oni ekzekutos, se ni mem ne faras tion pri ni. Se ni do devas foriri, kunpereu ankaŭ vi! ... Saluton."

La direktoro provis rideti.

"Sed, sinjoroj, vi ŝercas ..."

Leŭtenanto Konig gvidis lin al la fenestro, kiu estis al la maro:

"Ĉu vi vidas tie sube 'Carinon Katerina'? Kaj ĉu vi vidas tiujn nigrajn punktojn? Ĉu vi scias kio estas tio?"

"Kanonoj" diris leŭtenanto Marloff.

"Sinjoroj", diris la direktoro de la banko, "pardonon ... sed tiu ĉi afero estas tre serioza ... mi ne scias ... mi ne povas aranĝi mem ... mi petas tempon por pripensi ..."

"Ĝis la dua horo estas permesita ... ne pli ... je la dua ni forlasos Monte-Carlon kaj je la tria ni bombardos!"

"Mi kunvokos la estraron ... mi raportos al la princo."

"Kiel al vi plaĉas ... Ĝis revido!"

La du leŭtenantoj foriris. Dek minutojn poste tuta Monte-Carlo sciis la grandan okazaĵon. Ĉiuj estis en terura ekscitiĝo. La timemuloj febre pakadis en la hoteloj, kaj la estraro de la banko interkonsiliĝis kun ŝvito sur la fruntoj.

Je la dua horo la direktoro de la banko kun acida, sed ankoraŭ sufiĉe ĝentila rideto transdonis al leŭtenanto Konig 500.000 frankojn.

"Kio estas tio?" demandis Konig.

"500.000 frankoj."

"Kaj la rentoj do? Vi forgesis pri la rentoj."

"Kiaj rentoj?"

"Ne imagu, ke ni lasus ĉi tie duonmilionon senfrukte. Laŭ la rusaj leĝoj ni havas rajton je 10 %, t. e. 50.000 frankojn ni devos ricevi ankoraŭ ..."

"Tio estus por tuta jaro!"

"Militaj monatoj kalkuliĝas duoble..."

Ili do ricevis ankaŭ la 50.000 frankojn. Sed tiujn ili ne remetis en la militkason de "Carinon Katerina".